tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru

*lim/o

*limoTEZ

1.TEZ
Loko, kie finiĝas iu difinita spaco: limo de kampo, arbaro, vojaĝo; kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj [1] ĉie lingvaj limoj baras la vojojn inter la popoloj. VD:bordo, rando
2.
Momento, kiam finiĝas iu difinita tempo: morgaŭ estas la lasta limo de mia libertempo.
3.
(figure) Punkto, kie finiĝas fizika aŭ morala povo: esti ĉe la limo de sia pacienco; meti limojn al siaj elspezoj; transpaŝi la limojn de siaj fortoj, de sia povo, de deco, de permesata polemiko; li fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiajn limojnZ (estis tute senmodera).
4.TEZ
MAT(arkaismo) [2]VD:infimo, supremo.

lima

Rilata al limo; konsistiganta limon; estanta ĉe limo.

limiTEZ

(x)
(io)
1.
Esti limo, signo de limo de, formi mem la limon de: rivero, muro limas la bienon; Jordano limas oriente la landonZ; al la provinco limas montaro.
2.TEZ
MAT=randi

limigiTEZ

(tr)
1.TEZ
(iu) Fiksi, difini, montri per iu signo la limon de: delegitaro komisiita por limigi la novan teritorion; limigi parkon per muro, terenon per flagoj.
2.TEZ
(figure) (iu aŭ io) Fiksi, haltige difini la disvastecon, la disvolviĝon de iu afero materia aŭ morala; malhelpi troan vastiĝon de io: limigi siajn penojn, sian esperon, sian ambicion; la homaj fortoj estas limigitaj; limigi la daŭron de la diskutado; mi longe limigis min per revadoZ; mi limigas min per mallonga rimarko, per tio, keZ (kontentiĝi); pro manko de loko mi limigas min je la plej necesaZ; montoj limigas la vidon; delegito kun limigitaj povoj; la statutoj limigas la rolon, aŭtoritaton de la direktoro; la tuta demando limigas sin (limiĝas) al jenoZ; limigado de la armado. VD:redukti
3.TEZ
(io)=limi

limiĝi

Esence konsisti el, ne esti pli ampleksa ol: ĉiuj liaj pretendoj limiĝas je la edziĝ-permeso.

ĉirkaŭlimi

(tr)
Ĉirkaŭi limante: herbejoj kaj marĉoj, ĉirkaŭlimitaj de altaj dunoj [3].

dislimi

(tr)
Dupartigi: dislimi la harojnZ (diskombante ilin laŭ rekta linio).

ĝislimi

(x)
Etendiĝi ĝis: la entuziasmo ĝislimis frenezon.

landlimo

GEOG
Limo inter du landoj: fermi la landlimojn al la internacia trafiko.

templimo, limtempo

Tempo dum kiu, aŭ momento antaŭ kiu oni devas fari ion: templimo de kambio, de konkurso, de valideco de fervoja bileto.

limŝtono

Ŝtono, kiu signas limon de tereno aŭ distancon sur vojo.

senlimaTEZ

Havanta neniun limon: senlima multegoZ, spaco, tempo, povo, fiero, konfido; senlime ami. VD:senfina, infinita.

akvodislimoTEZ

GEOG
Linio de altaĵoj dividanta la flankojn, laŭ kiuj fluas la akvoj; alivorte, la limo inter najbaraj akvokolektaj basenoj.

tradukoj

anglaj

~o 1.: boundary; ~o: limit; ~a: boundary, bounding; ~i: bound, be a boundary of; ~igi: limit, circumscribe; ~iĝi: be limited to, be bounded by; ĉirkaŭ~i: surround; ĝis~i: extend to; land~o: national boundary, national border; temp~o, ~tempo: time limit, deadline; ~ŝtono: border stone, boundary stone, border marker, boundary marker; sen~a: unlimited, limitless; akvodis~o: watershed, water parting, divide.

belorusaj

~o: мяжа, граніца, ліміт; ~a: межавы, гранічны, пагранічны; ~i: межаваць, абмяжоўваць (сабой); ~igi: абмяжоўваць; ~iĝi: абмяжоўвацца; dis~i: разьмяжоўваць, разьдзяляць; ĝis~i: распасьцірацца, сягаць, дасягаць; land~o: мяжа, граніца; temp~o, ~tempo: тэрмін; ~ŝtono: межавы камень, кілямэтровы слуп; sen~a: бязмежны, неабмежаваны; akvodis~o: водападзел.

ĉeĥaj

~o: hranice.

francaj

~o: limite; ~a: limitatif, limitrophe; ~i: limiter, former la limite (de); ~igi: limiter, fixer la limite (de); ~iĝi: se limiter (à); dis~i: délimiter, séparer; ĝis~i : toucher (à), friser, confiner (à); land~o: frontière; temp~o, ~tempo: délai, limite; ~ŝtono: repère, borne; sen~a: illimité; akvodis~o: ligne de partage des eaux.

germanaj

~o 1.: Grenze; ~o 2.: Zeitpunkt, Termin; ~o 3.: Grenze, Rand; ~o 4.: Grenzwert; ~a: angrenzend, begrenzend, eine Grenze bildend, grenzwertig; ~i 1.: angrenzen, begrenzen, eine Grenze bilden; ~igi: begrenzen, beschränken, einschränken; ~iĝi: begrenzt sein, beschränkt sein, eingeschränkt sein, sich begrenzen , sich beschränken , sich einschränken ; dis~i: teilen, zerschneiden, aufteilen; ĝis~i : grenzen (an), sich erstrecken (bis); land~o: politische Grenze, Landesgrenze; temp~o, ~tempo: Abgabetag, Abgabedatum, Abgabetermin, Termin, Verfalltag, Verfalldatum, Verfallstermin, Gültigkeitsdatum; ~ŝtono: Grenzstein; sen~a: unbegrenzt; akvodis~o: Wasserscheide.

hispanaj

~o: límite; ~igi: limitar; sen~a: ilimitado.

hungaraj

~o 1.: határ; ~o 2.: határidő; ~o 3.: határ; ~o: határérték; ~a: határos, határ-; ~i 1.: határol, határos; ~i: határol; ~igi 1.: behatárol; ~igi 2.: korlátoz; ~iĝi: behatárolódik, korlátozódik, szorítkozik; dis~i: elhatárol, szétválaszt, kettéoszt; ĝis~i: terjed , határos; land~o: országhatár; temp~o, ~tempo: határidő, időhatár; ~ŝtono: határkő; sen~a: határtalan, korlátlan; akvodis~o: vízválasztó. ĝis~is frenezon: őrültséggel volt határos.

nederlandaj

~o 1.: grens, rand; ~o 2.: termijn; ~o 3.: rand; ~i: grenzen; ~igi: begrenzen, afbakenen; ~iĝi: zich beperken tot; dis~i: afbakenen; ĝis~i: reiken tot; temp~o, ~tempo: limiet; ~ŝtono: grenspaal; sen~a: grenzeloos, onbeperkt.

polaj

~o 1.: granica; ~o 2.: termin; ~o 3.: kres; ~o: kres; ~a: graniczny; ~i 1.: graniczyć; ~igi 1.: wytyczać; ~iĝi: składać się; ĉirkaŭ~i: otaczać; dis~i: rozgraniczać; ĝis~i: osiągać; land~o: granica państwa; temp~o, ~tempo: termin; ~ŝtono: kamień graniczny; sen~a: bezgraniczny; akvodis~o: dział wodny.

portugalaj

~o 1.: limite, fronteira, borda; ~o 2.: término; ~o 3.: limite; ~o: limite; ~a: limitante, fronteiriço; ~i: limitar; ~igi 1.: demarcar, delimitar; ~igi 2.: limitar, restringir; ~iĝi: limitar-se, restringir-se, resumir-se; dis~i: delimitar, apartar, separar; ĝis~i: tocar, chegar a; temp~o, ~tempo: prazo; ~ŝtono: marco; sen~a: ilimitado; akvodis~o: divisor de águas.

rusaj

~o 1.: граница; ~o 2.: срок; ~o 3.: предел; ~o: граница; ~a: граничный, пограничный; ~i: граничить, ограничивать (собой); ~igi: ограничивать, ограничить; ~iĝi: ограничиваться, ограничиться; ĉirkaŭ~i: ограничивать (вокруг); dis~i: разграничить, разделить; ĝis~i: простираться, достигать; land~o: граница, государственная граница; temp~o, ~tempo: срок; ~ŝtono: пограничный камень, километровый столб; sen~a: безграничный, неограниченный; akvodis~o: водораздел.

fontoj

1. La Nova Testamento, S. Marko 5:17
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj

[^Revo] [lim.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2011/01/08 16:10:08 ]