Batali per armiloj kontraŭ fremdaj armeoj aŭ
kontraŭ malamika partio:
via gento [...] ĉiam militas kontraŭ nia
[1];
du militas, tria profitas
[2].
milito
Oficiala malpaco
inter
nacioj aŭ partioj, kun bataloj:
ha, se tiel, tiam ne estos milito kun la turkoj
[3];
la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon
kontraŭ ili
[4];
la militon li perdis
[5];
proklami, deklari militon.
milita
Koncernanta la militon:
la milita leĝo tre precizas pri tiu punkto
[6].
milita kanto, rakonto.
militestro
Homo – pliofte oficiro – kiu decidas pri strategio, gvidas dum
bataloj:
Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj
centestroj, kiuj venis el la milito
[7].
stabo 1
militisto
Homo, kiu profesie aŭ rekrute militas:
la fortikaĵoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis
teruro
[8].
soldato 1oficiro,
suboficiro
militistaro
La militistoj kiel
grupo aŭ klaso aŭ
stato de personoj:
la Bizancia ikonrompismo estis konflikto inter la
monaĥaro kaj militistaro;
en la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis
lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en
liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaŭ estis
kiel unu el ili
[9];
kaj la Eternulo ektondras per sia voĉo antaŭ
sia armeo,
ĉar lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj
de lia vorto estas potencaj
[10];
poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan
militistaron
[11];
jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj
kredo, –
la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta
militistaro
kaj alportas al sia patrujo venkojn kaj savon
[12].
Rim.:Armeo estas militistaro
organizita kaj ekipita por batalado.
*almiliti
(tr)
konkeri
(figure)
Sed kion mi faru por almiliti simpation?
[13].
antaŭmilita
Rilata al tempo antaŭanta la koncernan militon, okazinta
antaŭ ĝi:
dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta inter
duonputrinta forbalaaĵo iun antaŭmilitan libron
pri la berlina metropoliteno
[14].
krucmilito, krucmilitiro
Ĉiu el la militiroj (inter proksimume jaroj 1100 kaj 1300),
kiujn faris aliancaj kristanaj eŭropanoj kontraŭ
precipe islamaj
orient-mediteraneaj regnoj, oficiale por akiri Jerusalemon kiel
sanktan urbon.
Rilata al tempo sekvanta la koncernan militon, okazanta
post ĝi:
en la unua postmilita n-ro de „Esperantista
Laboristo“,
ni faris tre kategorian deklaron, kiun hodiaŭ ni konfirmas
[15];
antaŭmilite Usono ŝuldis dolare al
Eŭropo 5 miliardojn, postmilite tiu ŝuldo
aliiĝis en kreditoraĵon da 16 miliardoj
[16].
militakiri
(tr)
Akiri per milita forto:
kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili
militakiris ĝiajn vilaĝojn, kaj forpelis la Amoridojn,
kiuj tie estis
[17];
se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj
preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante
kontraŭ ilin hakilon
[18];
Holger, la Dano, militakiris la grandan landon Hindujon
ĝis la orienta fino de la mondo
[19].
militakiro
1.
Militakiraĵo, posedaĵo de malamiko akirita per
milita ago:
niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro
[20];
ili ja trovis kaj dividas militakiron
[21].
2.
Militakirado.
malvarma milito
Malpaca stato inter malamikoj, sen rektaj bataloj –
esprimo uzata tre ofte pri la epoko 1946-1989 dum kiu konkuris
Usono kaj NATO unuflanke, Sovetio kaj la varsovia pakto aliflanke:
komenciĝis la „malvarma milito“
inter la oriento kaj okcidento
kaj estis malpermesite al li okupiĝi pri instruado pro lia
politika kredo
[22].
mondmilito
Milito, kiu
implikas multajn ŝtatojn en diversaj lokoj de la mondo:
ni ne devas malatenti la teruran sperton de la mondmilito
[23].
unua mondmilito
Milito daŭrinta depende je la landoj de 1914
ĝis 1918, ekinta en Eŭropo, vastiĝinta al Japanujo,
Usono, Ĉinujo, sudamerikaj Ŝtatoj, kaŭzinta pli
ol 8 milionoj da hommortoj.
dua mondmilito
Milito daŭrinta depende je la landoj de 1939
ĝis 1945, ekinta en Eŭropo, vastiĝinta al diversaj
eŭropaj kolonioj, al orienta Azio, Ameriko, kaŭzinta
inter 40 kaj 52 milionoj da hommortoj:
post la dua mondmilito li dediĉis sin plene al teatra laboro
[24].
~i:
combattere (fare la guerra), fare la guerra; ~o:
guerra; ~a:
bellico, guerresco, marziale; ~estro:
comandante in capo (in
guerra); ~isto:
militare (sost.), soldato (militare), guerriero; ~istaro:
militari (classe), guerrieri (classe); al~i:
conquistare, vincere (conquistare), annettere (con la forza); antaŭ~a:
dell'anteguerra, prebellico; kruc~o, kruc~iro:
crociata; per~i:
conquistare, vincere (conquistare), annettere (con la forza); post~a:
del dopoguerra, postbellico; ~akiri:
conquistare, espugnare, impadronirsi di (con le armi), impossessarsi di (con le armi); ~akiro:
conquista, bottino di guerra; malvarma ~o:
guerra fredda; mond~o:
guerra mondiale; unua mond~o:
prima guerra mondiale, la grande guerra (1a guerra
mondiale); dua mond~o:
seconda guerra mondiale.
* Kiel oni nomas la militistojn, kiuj estas nek oficiroj, nek
suboficiroj
(fr: militaires du rang, usone: enlisted personnel), kelkaj el ili
tamen
estas ranguloj (ekz-e kaporalo)?