tradukoj: bg de fr hu ru tp

* -nj

* -nj

(sufikso)
Karesa sufikso almetata post la unua aŭ unuaj silaboj de ina nomo aŭ alia vorto indikanta inon: Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas ... Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [1]; kuzino! Kuzineto! Kuzinjo [2]! Alice, permesu, ke mi nomu vin Alinjo [3]! VD:in, ĉj, et

avinjo

Karesvorto por avino: Panjo! Paĉjo! Avinjo! Ne juĝu min severe [4].

onjo

Karesvorto por onklino.

panjo

Karesvorto por patrino: panjo! ― ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino [5].

injo

Karesvorto indikanta inon kvankam mi ŝatas la injojn, ... mi certe estos tro lacega por eĉ rimarki ilin! [6].

vanjo

Karesvorto por vartistino: Vanjo Li, iama mamnutristino de Jado [7].

tradukoj

bulgaraj

avi~o: бабче.

francaj

-~: -ette; avi~o: mamie, mémé; o~o: tata (tante), tatie (tante); pa~o: maman; va~o: nounou.

germanaj

-~: -i; avi~o: Omi.

hungaraj

-~: -ka, -ke, -i.

rusaj

-~: -ка, -чка, -нька (ласкательный суффикс женского рода); o~o: тётушка, тётенька; pa~o: мама, мамочка, маменька; i~o : бабонька; va~o: нянечка.

tokiponaj

i~o : meli.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
3. V. Varankin: Metropoliteno
4. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 15a, p. 91a
5. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
6. Ŝercoj de Rikardo Cash-5
7. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 8a, volumo 1a, p. 121a

[^Revo] [nj.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2007/11/16 17:30:24 ]