tradukoj: be de en fr hu nl pl pt ru

* -obl

I.
Sufikso signifanta, ke la priparolata objekto enhavas ĝuste ian kvanton tiomfoje, kiom montras la radiko:

-obl

dudek estas la kvaroblo de kvin; sepoble tri estas dudek unu; ili kolektis duoble da panoZ; duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭeZ; li havis en tiu jaro centoblemezuran rikoltonZ; en la spaco naĝis miloblaj fluoj da homaj pensojZ; mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝiZ; la posedo de Biblio estas por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkojZ; dum la 19a jarcento la terloĝantaro duobliĝis.

multobla

1.
(Singulare) Multega: havi multoblan fortonZ.
2.
(Plurale) Estantaj multaj el la sama speco: la multoblaj efikoj de la elektro.
3.
MAT[1]=plurobla.

multobligi

1.
Multigi: multobligi la eksperimentojn, la provojn.
2.
Multigi pli kaj pli samspecajn estaĵojn, igante ilin naskiĝi unu de aliaj: Dio promesis, ke li multobligos ilian rason kiel la steloj de la ĉielo; multobligi vegetaĵon per branĉplantado; multobliĝema raso.
3.
MAT(arkaismo) [2] Multipliki nombron per entjero.

plurobla

MAT
(p.p. punkto aŭ polinoma radiko) Tia, ke ĝia obleco superas unu.
Rim.: Oni trovas ankaŭ „multobla“ ĉi-sence, verŝajne pro imito de nacilingvaj formoj. Tiu nelogika uzo de „mult“ anstataŭ „plur“ troviĝas ankaŭ ĉe Bricard [3]: multlatero, multedro...
II.
Vortero samsignifa:

oblo

MAT[4]
Produto de donita entjero, multiplikita per alia entjero: la paraj nombroj estas obloj de 2. VD:divizoro
Rim.: Malgraŭ ĝia deveno la nocio estas vastigebla al ĉia multipliko, same kiel okazas por „divizoro“.

obligi

MAT[5]
Multipliki nombron per entjero: obligante 3 per 5 oni ricevas 15.
Rim.: En pli frua stato de la lingvo oni uzis multobligi ĉi-cele. Matematika Vortaro [6] precizigas en la tradukoj, ke temas pri multipliko per entjero, sed same kiel por „oblo“ aŭ „divizoro“ eblas vastigi la sencon al kampoj ekster elementa aritmetiko.

n-obla

MAT
a)
[7] (p.p. radiko a de polinomo P) Tia, ke n estas la plej granda potenco, por kiu (X-a.1)n divizoras en P: X2-1 akceptas du unuoblajn radikojn; 1 estas duobla radiko de X2-2.X+1.
b)
[8] (p.p. punkto de kurbo) Tia, ke la kurbo trapasas ĝin n-foje: ĉiuj punktoj de koniko estas unuoblaj.
VD:obleco, plurobla.

obleco

MAT[9]
(de punkto aŭ polinoma radiko) Tia entjero n, ke la punkto aŭ la radiko estas n-obla: la sumo de la obleco de ĉiuj radikoj de kompleksa polinomo egalas al ties grado.

plej malgranda komuna oblo (PMKO)

MAT[10]
(de pluraj entjeroj) la plej malgranda komuna oblo de 14, 20, 30 estas 420.

tradukoj

anglaj

plur~a: multiple; ~o : multiple; ~igi: multiply; n-~a: n-fold; ~eco: multiplicity; plej malgranda komuna ~o: least common multiple.

belorusaj

mult~igi: памнажаць; plur~a: кратны; ~o : кратнае; ~igi: памнажаць (на цэлы лік); n-~a: n-кратны; ~eco: кратнасьць; plej malgranda komuna ~o: найменшае агульнае кратнае.

francaj

mult~a 2.: multiple; mult~igi: multiplier; plur~a: multiple; ~o : multiple; ~igi: multiplier; n-~a: multiple d'ordre n, n-uple; ~eco: multiplicité, ordre de multiplicité; plej malgranda komuna ~o: plus petit commun multiple, P.P.C.M..

germanaj

-~: -fach; mult~a: vielfach; plur~a: mehrfach; plur~a: multiple; ~o : Vielfaches; ~igi: vervielfältigen; n-~a: n-fach; ~eco: Multiplizität, Vielfachheit; plej malgranda komuna ~o: kleinstes gemeinsames Vielfaches.

hungaraj

-~: -szor, -szer, -ször; mult~a: sokszoros; mult~igi 1.: megsokszoroz, sokszorosít; mult~igi 2.: szaporít, sokasít; plur~a: többszörös; ~o : szorzat, többszörös; ~igi: szoroz; n-~a a: n-szeres (gyök); n-~a b: n-edrendű (görbe); ~eco: multiplicitás; plej malgranda komuna ~o: legkisebb közös többszörös.

nederlandaj

mult~a: veel; mult~igi: vermenigvuldigen; ~o: veelvoud; ~igi: vermenigvuldigen; plej malgranda komuna ~o: kleinste gemeen veelvoud.

polaj

mult~igi: mnożyć, wielokratniać; plur~a: wielokrotny; ~o : wielokrotna, wielokrotność; n-~a: n-krotny; ~eco: krotność; plej malgranda komuna ~o: najmniejsza współna wielokrotność, N.W.W..

portugalaj

-~: sufixo multiplicativo.

rusaj

mult~igi 1.: множить, умножать, преумножать; mult~igi 2.: размножать, преумножать; mult~igi 3.: умножать; plur~a: кратный; ~o : кратное; ~igi: умножить, умножать; n-~a: n-кратный; ~eco: кратность; plej malgranda komuna ~o: наименьшее общее кратное.

fontoj

1. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, artikoloj: mult, multipliki
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
5. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
6. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 32
9. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
10. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [obl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2006/04/17 16:33:09 ]