tradukoj:
be ca de en es fr hu nl pl pt ru
produt/o
Z
produto
- 1.
- [1]
Rezulto de multipliko:
15 estas la produto de 3
kaj 5;
la produton de a kaj b
oni signas per a×b,
a.b, aŭ simple
ab,
kaj la produton de ĉiuj termoj en
familio
(ai)i∈I
per Πi∈I
ai;
produto de matricoj, polinomoj.
oblo.
- 2.
-
Nomo de pluraj multipliksimilaj operacioj kaj de iliaj rezultoj.
kartezia produto;
hermita (skalara)
produto,
skalara produto,
vektora produto;
ekstera produto,
interna produto.
ekstera produto
[2]
- vektora produto.
kartezia produto
[3]
-
(de du aroj E kaj
F)
Aro de ĉiuj
paroj, kies unua
termo apartenas al E kaj dua termo apartenas al
F:
la kartezian produton de E kaj
F
oni signas per E×F
(legu: e per fo, e kruco fo);
la kartezian produton de n identaj aroj
E oni kutime signas per
En
(legu: e alt no).
rilato;Kartezio.
Rim.:
La nocion eblas vastigi al produto de pli ol du aroj. Ekz-e la
produto E×F×G estas aro de
ĉiuj opoj
(x,y,z) kun
x∈E,
y∈F,
z∈G.
Eblas diri ankaŭ, ke ĝi estas difinita kiel la duobla
produto (E×F)×G aŭ
E×(F×G), kiujn oni arbitre
elektas identigi.
hermita skalara produto, hermita produto
- 1.
-
(super kompleksa vektora
spaco
E)
Tia hermita formo φ, ke
φ(x,x) ≥ 0 por ĉiuj
x∈E, kaj
egalas al nulo, se kaj nur se x = 0.
Hermito,
hermita spaco,
normo.
- 2.
-
(de du vektoroj x,
y)
La bildo de (x,y) per hermita skalara
produto 1.
interna produto
[4]
- skalara produto.
skalara produto
- 1.
- [5]
(super reela vektora spaco
E)
Tia dulineara
simetria
formo φ, ke
φ(x,x) ≥ 0 por ĉiuj
x∈E, kaj
egalas al nulo, se kaj nur se x = 0.
eŭklida spaco,
normo.
- 2.
-
(de du vektoroj x,
y)
La bildo de (x,y) per
skalara produto 1:
la skalaran produton de x kaj
y
oni signas foje per x.y,
foje per <x|y>.
vektora produto
- 1.
-
(super n-dimensia
eŭklida spaco
E)
Bildigo de
En-1 al E,
kiu ĵetas ĉiun (n-1)-opon
(x1,...,
xn-1)
al tia ununura vektoro a, ke la skalara produto
de a per xn
egalas al la
determinanto de
(x1,..., xn-1,
xn), kiu ajn estas
xn.
- 2.
-
(de n-1 vektoroj de
n-dimensia
eŭklida spaco)
Ilia bildo per la vektora
produto 1:
la vektoran produton de x kaj
y
en tridimensia spaco oni signas foje per
x∧y;
la komponantoj de la
vektora produto de la (n-1) unuaj vektoroj
de n-opo egalas al la
kofaktoroj de elementoj en la lasta
vertikalo de la (n,n)-matrico de iliaj
komponantoj.
tradukoj
anglaj
~o 1.:
product;
kartezia ~o:
Cartesian product;
hermita skalara ~o, hermita ~o:
Hermitian (scalar)
product;
skalara ~o:
scalar product;
vektora ~o:
vector product.
belorusaj
~o 1.:
здабытак (матэматычны).
francaj
~o 1.:
produit;
kartezia ~o:
produit cartésien;
hermita skalara ~o, hermita ~o:
produit (scalaire) hermitien;
skalara ~o:
produit scalaire;
vektora ~o:
produit vectoriel.
germanaj
~o 1.:
Produkt;
~o 2.:
Produkt;
~o:
Produkt;
ekstera ~o:
Kreuzprodukt, Vektorprodukt, vektorielles Produkt, äußeres Produkt;
kartezia ~o:
kartesisches Produkt;
hermita skalara ~o, hermita ~o:
Hermitesches Skalarprodukt;
interna ~o:
inneres Produkt, Skalarprodukt;
skalara ~o:
Skalarprodukt;
vektora ~o:
vektorielles Produkt.
hispanaj
~o 1.:
producto;
kartezia ~o:
producto cartesiano;
vektora ~o 1.:
producto vectorial.
hungaraj
~o 1.:
szorzat;
kartezia ~o:
direkt szorzat, Descartes-szorzat;
hermita skalara ~o, hermita ~o:
hermitikus skalárszorzat;
skalara ~o:
skaláris szorzat;
vektora ~o:
vektoriális szorzat.
katalunaj
~o 1.:
producto.
nederlandaj
~o 1.:
product.
polaj
~o 1.:
iloczyn;
kartezia ~o:
iloczyn kartezjański;
skalara ~o:
iloczyn skalarny;
vektora ~o:
iloczyn wektorowy.
portugalaj
~o 1.:
produto;
~o 2.:
produto;
ekstera ~o:
produto vetorial, produto externo;
kartezia ~o:
produto cartesiano;
hermita skalara ~o, hermita ~o:
produto escalar hermitiano, produto hermitiano;
interna ~o:
produto escalar, produto interno;
skalara ~o 1.:
produto escalar, produto interno;
skalara ~o 2.:
produto escalar, produto interno;
vektora ~o 1.:
produto vetorial;
vektora ~o 2.:
produto vetorial.
rusaj
~o 1.:
произведение;
kartezia ~o:
декартово произведение, прямое произведение;
hermita skalara ~o, hermita ~o:
эрмитово-скалярное
произведение;
skalara ~o:
скалярное произведение;
vektora ~o:
векторное произведение.
[^Revo]
[produt.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.39 2010/06/06 16:31:02 ]