tradukoj: be bg cs de en es fr he hu ja ku nl pl pt ru sv tp tr vo

*ruĝ/a

*ruĝa

Samkolora kiel sango: ruĝa kiel tomato, koralo, rubeno, papavo, grenato, cinabro, minio; flavruĝaj haroj. VD:skarlata, punca, karmina, karmezina, purpura, roza.

ruĝo

Ruĝa koloro.

ruĝiĝi

1.
Iĝi ruĝa.
2.
Vizaĝe ekruĝi pro emocia sangalfluo, ekzemple pro honto, pudoro, kolero: ruĝiĝi pro honto, de hontoZ.

transruĝa

1.
FIZ Kvalifikas nevideblajn radiojn situantajn trans la ruĝolimo de la videbla parto de la optika spektro: la ondolongo de transruĝaj radioj estas inter 800 nanometroj kaj 1 milimetro; kiel stabila molekulo en nia atmosfero, ĝi (la akvo) grave rolas kiel absorbilo de transruĝa radiado [1]; en julio 1928 li (John Logie Baird) faris la unuan televidan transsendon en koloro kaj ankaŭ per transruĝa lumo [2]
2.
TEK Kvalifikas teĥnikojn uzantajn tian radiadon, kaj iliajn produktojn: transruĝaj fotoj bildigas surterajn temperaturojn [3]. transruĝa pordo: Pordo, konektita al transruĝa sentilo, ebliganta sendi (eligi) aŭ ricevi (enigi) datumojn per transruĝa kanalo, ekz-e inter poŝkomputilo kaj poŝtelefono aŭ printilo [4].
VD:transviola

tradukoj

anglaj

~a: red; ~o: red; ~iĝi 1.: redden; ~iĝi 2.: blush; trans~a: infrared. trans~a pordo: infrared port.

belorusaj

~a: чырвоны; ~o: чырвань; ~iĝi: чырванець, пачырванець; trans~a: інфрачырвоны.

bulgaraj

~a: червен; ~o: червено.

ĉeĥaj

~a: červený, rudý.

francaj

~a: rouge (adj.); ~o: rouge (subst..); ~iĝi: rougir (intr.); trans~a: infrarouge.

germanaj

~a: rot; ~o: Rot; ~iĝi 1.: sich rot färben; ~iĝi 2.: erröten; ~iĝi: rot werden; trans~a: infrarot.

hebreaj

~a: אדום; ~o: אדום, אודם; ~iĝi 1.: להאדים; ~iĝi 2.: להסמיק; trans~a: אינפרא-אדום.

hispanaj

~a: rojo; trans~a: infrarrojo.

hungaraj

~a: piros, vörös; ~o: piros szín, vörös szín; ~iĝi 1.: kipirosodik, kipirul; ~iĝi: elpirul, elvörösödik; trans~a: infravörös.

japanaj

~a: 赤い [あかい]; ~o: 赤 [あか]; ~iĝi 1.: 赤らむ [あからむ]; ~iĝi 2.: 赤らめる [あからめる].

kurdaj

~o: Sor.

nederlandaj

~a: rood; ~o: rood; ~iĝi 1.: rood worden; ~iĝi 2.: blozen, kleuren; trans~a: infrarood.

polaj

~a: czerwony; ~o: czerwień, kolor czerwony; ~iĝi 2.: zarumienić się, rumienić się; ~iĝi: zaczerwienić się, czerwienić się; trans~a: podczerwony.

portugalaj

~a: vermelho.

rusaj

~a: красный, алый; ~o: красный цвет; ~iĝi: покраснеть; trans~a: инфракрасный. trans~a pordo: инфракрасный порт.

svedaj

~a: röd; trans~a: infraröd.

tokiponaj

~a: loje.

turkaj

~a: kırmızı, kızıl; trans~a: kırmızıöte.

volapukaj

~a: ledik.

fontoj

1. Vikipedio, Akvo
2. Jack Casey: La unua publika elmontro en la mondo de vera televido
3. HORI Jasuo: Japanio: Erupcias maltrankviloMonato
4. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

[^Revo] [rugx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.38 2009/08/26 16:30:50 ]