tradukoj: be de en fr hu pl pt ru

invariant/o

invariantoTEZ

MAT[1](fakula ĵargono)
Propraĵo de matematika objekto, kiu restas senŝanĝa, kiam oni aplikas al ĝi iujn bildigojn; la senŝanĝa objekto mem: areo estas invarianto de geometriaj figuroj (rilate izometrioj); la spuro de la matrico de endomorfio estas invarianto (rilate al la ŝanĝo de bazoj); la centro de ebena rotacio estas invarianto de ĝi (aŭ: per ĝi); invariantokorpo.
Rim.: Tiu termino devus havi pli skemismajn ekvivalentojn, kiel nevarianto[2], senŝanĝaĵo, aŭ eĉ senŝanĝulo, sed ial ili ne aspektas kutimaj.

invarianta

MAT
1.
(fakula ĵargono)[3] Estanta invarianto: figuro invarianta per iu transformo (egala al sia bildo per ĝi).
2.TEZ
[4] (p.p. subgrupo H de grupo G) Invarianta 1 per ĉiu interna aŭtomorfio de G; alidire: tia, ke a.x.a-1H por ĉiuj xH kaj aG: ĉiuj subgrupoj de komuteca grupo estas invariantaj; H estas invarianta subgrupo de G, se kaj nur se ĉiu dekstra klaso de G rilate al H estas ankaŭ maldekstra klaso kaj inverse. SIN:normala, memkonjugita; VD:simpla subgrupo.
Rim.: Krom la du cititaj sinonimoj troveblas ankaŭ „simetria subgrupo“, ekz-e en [5], kiu termino estas maloportuna pro la eventuala konfuzo kun simetria grupo.

tradukoj

anglaj

~o: invariant; ~a 1.: invariant; ~a 2.: invariant, normal, distinguished, self-conjugate, normal.

belorusaj

~o: інварыянт; ~a 1.: інварыянтны; ~a 2.: інварыянтная (падгрупа), нармальная (падгрупа), самаспалучаная (падгрупа), нармальны (дзельнік).

francaj

~o: invariant; ~a 1.: invariant; ~a 2.: invariant, normal, distingué.

germanaj

~o: Invariante; ~a 1.: invariant; ~a 2.: invariant, Normal-(teiler), selbst-konjugiert.

hungaraj

~o: invariáns; ~a 1.: invariáns; ~a 2.: normális (részcsoport), invariáns (részcsoport).

polaj

~o: inwariant, niezmiennik; ~a 1.: inwariantny, niezmienniczy; ~a 2.: (podgrupa) niezmiennicza, (podgrupa) normalna, (dzielnik) normalny.

portugalaj

~o: invariante; ~a 1.: invariante.

rusaj

~o: инвариант; ~a 1.: инвариантный; ~a 2.: инвариантная (подгруппа), нормальная (подгруппа), самосопряжённая (подгруппа), нормальный (делитель) .

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, invarianto
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §182
5. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 19

[^Revo] [invari.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2005/12/06 17:32:17 ]