tradukoj: de el en es fr hu it nl pl pt ru sv

*ŝraŭb/o

*ŝraŭbo

TEK
Ilo el metalo aŭ ligno, esence konsistanta el cilindra aŭ konusforma akso helice kanelita. Ĝia formo, grando kaj uzo tre varias; ĝi servas ordinare por kunigi aŭ fiksi pli firme ol per najlo, sed ankaŭ por premi, levi, fermi, bori, movon transigi ktp. SUB:bolto

ŝraŭbi

(tr)
1.
Turni ŝraŭbon.
2.
Fiksi per ŝraŭbo.

ŝraŭbigi

TEK
Fari helicajn kanelojn ĉe cilindro aŭ konuso.

ŝraŭbilo

TEK
Ilo por turni kaj enigi ŝraŭbon.

ŝraŭbigilo

TEK
Ilo por fari helicajn kanelojn ĉe ŝraŭbo.

ŝraŭbingo

TEK
Helice interne kanelita ringo, en kiun oni turnante enigas ŝraŭbon.
Rim.:-INGO estas taŭga ankaŭ por indiki la truon kie estas la ŝraŭo... Ni povus difini tion nur kiel „kanelita RINGO“, se la vorto estus ŝraŭbRINGO. [A. Codazzi]

ŝraŭbborilo

TEK
Ilo por fari helicajn kanelojn interne de ŝraŭbingo.

ŝraŭbforma

Similanta ŝraŭbon: ŝraŭbforma ŝtuparo SIN:spirala, torda, serpenta.

ŝraŭbkanelo

TEK
Elstara kanelo, kiu helice ĉirkaŭas la kernon de ŝraŭbo.

ŝraŭbpaŝo

TEK
Distanco inter du homologaj punktoj de la kanelo de ŝraŭbo, mezurata paralele al la akso.

ŝraŭbŝlosilo

TEK
Speco de ŝraŭbilo, kiu servas por ŝraŭbi la ŝraŭbojn, ŝraŭbingojn aŭ boltojn kun poligona kapo: angla ŝraŭbŝlosilo (kies beko estas larĝigebla).

ŝraŭbturnilo

TEK
Speco de ŝraŭbilo, kiu servas por ŝraŭbi la ŝraŭbojn kun enkapa fendo.

senfina ŝraŭbo

TEK
Speco de dentrado. Ŝraŭbo kiu transmisias movon.

arĥimeda ŝraŭbo

TEK
Simpla ŝraŭbforma meĥanismo, kreita de Arĥimedo laŭ la helena historio, por suprenlevi akvon, sablon, tritikon kaj similajn.

tradukoj

anglaj

~o : screw; ~ilo: screwdriver.

francaj

~o : vis; ~i: visser; ~igi: fileter; ~ilo: tournevis; ~igilo: filière; ~ingo: écrou.

germanaj

~o : Schraube; ~i: schrauben; ~ilo: Schraubenzieher, Schraubendreher; ~ingo: Mutter; ~borilo: Gewindebohrer; ~ŝlosilo: Schraubenschlüssel; ~turnilo: Schraubenzieher.

grekaj

~o : βίδα; ~i: βιδώνω; ~ilo: κατσαβίδι; ~ingo: παξιμάδι.

hispanaj

~o : tornillo; ~i: atornillar; ~igi: terrajar; ~ilo: desarmador; ~igilo: terraja; ~ingo: tuerca; ~borilo: machuelo; ~kanelo: cuerda (de tornillo); ~paŝo: paso (de tornillo); ~ŝlosilo: llave (para tuercas. angla ~ŝlosilo: llave inglesa.

hungaraj

~o : csavar; ~i 1.: csavar; ~i 2.: csavaroz; ~igi: menetet vág; ~ilo: csavarozó; ~igilo: menetvágó; ~ingo: anya; ~borilo: menetfúró; ~forma: csavarforma, csavaros, csavarszerű; ~kanelo: csavarmenet; ~paŝo: menetemelkedés; ~ŝlosilo: csavarkulcs; ~turnilo: csavarhúzó. angla ~ŝlosilo: franciakulcs.

italaj

~o : vite; ~i: avvitare; ~igi: filettare; ~ilo: cacciavite, giravite, avvitatore; ~igilo: filiera (filettatrice); ~ingo: dado (di bullone), madrevite; ~borilo: maschio (filettatore); ~forma: a vite, elicoidale (a vite); ~kanelo: filetto, filettatura (filetto); ~paŝo: passo (di filettatura); ~ŝlosilo: chiave (spaccata, ad anello, inglese, a tubo, ecc..) ; ~turnilo: cacciavite, giravite, avvitatore; senfina ~o: vite senzafine; arĥimeda ~o: vite di Archimede. ~forma ŝtuparo: scala a chiocciola; angla ~ŝlosilo: chiave inglese.

nederlandaj

~o : schroef; ~i: schroeven; ~igi: schroefdraad maken; ~ilo: schroevendraaier; ~igilo: draadtrekker; ~ingo: moer; ~borilo: boor; ~forma: schroefvormig, wentel-.

polaj

~o : wkręt, śruba; ~i: przykręcać, połączyć wkrętem, połączyć wkrętami, skręcić wkrętem, skręcić wkrętami, ześrubowywać, ześrubować, przyśrubowywać, przyśrubować, połączyć śrubą, połączyć śrubami, skręcić śrubą, skręcić śrubami; ~igi: gwintować, nacinać gwint; ~ilo: wkrętak, śrubokręt, klucz (do śrub); ~igilo: narzynka; ~ingo: nakrętka; ~borilo: gwintownik; ~forma: śrubowy; ~kanelo: gwint; ~paŝo: skok gwintu; ~ŝlosilo: klucz (do śrub np. maszynowy, oczkowy, itd.); ~turnilo: wkrętak, śrubokręt, klucz (do śrub).

portugalaj

~o : parafuso; ~i: aparafusar; ~ilo: chave de parafuso; ~ingo: porca; ~ŝlosilo: chave de boca; ~turnilo: chave de fenda. angla ~ŝlosilo: chave inglesa.

rusaj

~o : винт; ~i: завинчивать, завинтить, привинчивать , привинтить, ввинчивать, ввинтить; ~igi: нарезать резьбу; ~ilo: отвёртка, гаечный ключ; ~igilo: плашка (инструмент для нарезания наружной резьбы); ~ingo: гайка; ~borilo: метчик (инструмент для нарезания внутренней резьбы); ~forma: винтообразный ; ~kanelo: резьба; ~paŝo: шаг резьбы; ~ŝlosilo: гаечный ключ; ~turnilo: отвёртка. angla ~ŝlosilo: разводной ключ.

svedaj

~o : skruv; ~i: skruva; ~ilo: skruvmejsel; ~ingo: mutter.

[^Revo] [sxraux.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2009/04/07 16:30:45 ]