tradukoj: de en fr nl pt ru sv vo

*konsider/i [1]

*konsideriTEZ

(tr)
1.TEZ
Atente ekzameni objekton aŭ ideon laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj: konsideri la aferon de alia vidpunkto; konsideru la sekvojn de via ago antaŭ ol agi; li konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlinoZ; malpli esperu, pli konsideru [2]! senkonsideraj vortojB VD:ekzameni, mediti, pripensi, rigardi, taksi1
2.TEZ
Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por la ago: jam nun ni petas vin konsideri tiun karavanon por viaj kongresaj vojaĝaranĝoj; eble oni konsideros tiun ĉi instigon (sugeston) ĉe venontaj eldonoj; ili konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvoZ; nun li devas konsideri rezignon de sia ofico; konsideri personojn (kaj ne nur pravecon de la partioj) ĉe juĝado estas neboneZ; li bone povis eksiĝi de la negocoj, konsiderante, ke li enspezis duonmilionon da markoj; li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj; konsidere ionZ, al io VD:ŝati
3.TEZ
Atribui al iu aŭ io ian econ; rigardi kiel; opinii, taksi: ŝi konsideradis tiun ĉi ringon kiel ringon de fianĉigoK; oni ne povos konsideri neekzistantaj tiujn faktojn; li konsideras sin kiel kompetentulon; se iu societo ne respondis post du monatoj, ĝi estas konsiderata kiel akceptinta VD:kalkuli

konsidero, konsiderado

1.
Funda esploro de iu ideo: longa konsidero savas de sufero[3]; konsideroj pri la grandeco kaj dekadenco de Romanoj; li fine konsentis post mallonga konsideroB; li daŭrigis siajn metafizikajn konsideradojnZ; ŝi malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj.
2.
Speciala atento al ia motivo de ago: tiu regulo estas bazita sur pure praktikaj konsiderojZ; pro konsidero rilate vin, pro konsidero al vi mi ne akuzos vian filon; la konsideroj de leĝo, de juĝdecido.

konsideremaB

Serioza kaj pripensema.

senkonsidere al

(prepoziciaĵo)
Ne konsiderante malsame, indiferente al, senrespekte al: tiel ... la pronomo li personigas la homecon en opozicio al la nehomeco senkonsidere al la sekso [4].

tradukoj

anglaj

~i: consider; ~o, : consideration; ~ema: considerate, reflective.

francaj

~i: considérer, estimer; ~o, : considération, estimation, évaluation; ~ema: raisonnable (personne), réfléchi (personne); sen~e al: sans tenir compte de.

germanaj

~i 1.: betrachten, erwägen; ~i 2.: beherzigen, berücksichtigen; ~i 3.: betrachten als, ansehen als, halten für; ~ema: nachdenklich, besonnen.

nederlandaj

~i 1.: beschouwen; ~i 2.: overwegen; ~i 3.: beschouwen; ~o, 1.: overweging; ~o, 2.: beschouwing; ~ema: bedachtzaam.

portugalaj

~i: considerar, refletir, reputarr, encarar, atentar, ter em vista.

rusaj

~i: учесть, учитывать, принять во внимание, рассматривать (как что-л.); ~o, : рассмотрение, соображение, учитывание; ~ema: серьёзный, вдумчивый.

svedaj

~i 1.: betrakta; ~i 2.: överväga; ~i 3.: anse.

volapukaj

~i: konsidön; ~o, : konsid.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. C. Gacond: Pri la personaj pronomoj, 2005

[^Revo] [konsid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/04/30 20:10:24 ]