tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl pt ru

*tim/i [1]

*timiTEZ

(tr)
1.
Senti malagrablan senton, kaŭzatan de efektiva aŭ imaga minacanta danĝero aŭ malbono, kiun oni deziras eviti: timi la doloron, la morton, la maron, la mokojnZ; timi la patron, la ŝtelistojn; timu DionZ; korniko vundita propran voston timas [2]; mi timis konfesi tion; li timis diriZ, entrepreni vojaĝonZ; ne timu servi al iliZ; mi timas, ke mi povas fari ian maljustaĵon al iuZ; mi timas, ke oni vin aŭskultasZ; la esperantistoj ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri la deziro helpi al la unuiĝo de la homaroZ.
2.TEZ
=antaŭtimi timi ribelon; timi pri sia vivo, havaĵo; vane vi timas, ke mi volas enkonduki novan ortografionZ; mi timas, ke pluvos morgaŭ, ke li ne venos; ĉu ni devas timi, ke nia tuta laborado fariĝos vanaZ? mi timas, ĉu tio ne estas sonĝo; mi timas, ĉu post tiel belaj promesoj vi ne kaŝas malpli sukcesajn rezultatojnB; mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojnZ; ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus EsperantonZ.

timoTEZ

Sento de tiu, kiu timas: paliĝi de timo; timo al, antaŭ iu, pro io; timo al, antaŭ la mizero; komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo[3]; la virtuloj estas sentimajZ.

tima, timemaTEZ

Inklina al timo: antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo [4]; timulo timas eĉ sian propran ombronZ; timema kiel kuniklo, leporo.

timigiTEZ

(tr)
Kaŭzi al iu timon: pelu ilin per Via ventego, kaj per Via fulmotondro ilin timigu [5]. VD:minaci

timinda

Kapabla malutili, danĝera, kiun oni ne spitu: kiel timindaj estas Viaj faroj! pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj [6].

antaŭtimiTEZ

(tr)
Konsideri kiel baldaŭ okazontan ion malbonan kaj bedaŭrindan: tio, kion antaŭtimis Ivano, realiĝis: lia aspekto ekscitis skandalan interesiĝon [7]. SIN:timi 2

antaŭtimoTEZ

Timo pro io okazonta: ne praviĝis la antaŭtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto [8].

ektimi

Subite timi pro nova, aperanta danĝero: se elpaŝos kontraŭ min armeo, mia koro ne ektimos [9].

fortimigiTEZ

(tr)
Malproksimigi kaŭzante timon: brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos [10]; li ... fortimigis la lupon per fortega „tju!“ [11].

maltimiTEZ

(tr)
Fari malatentante danĝeron: li maltimis nin insulti; ne tial, ke ili maltimus morti, sed tial, ke ili kuraĝis ne vivi per la kosto de honto [12].

maltimaTEZ

Ĉiariske sentima, malatentanta danĝeron: maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj [13]; ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion [14]; la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj [15]. SIN:aŭdacaVD:aroganta, brava, entreprenema, kuraĝa, riskema

Rim.: Pri vortaj nuancoj vidu rimarkon ĉe „kuraĝa“.

kulistimoTEZ

TEA Timo, kiun oni antaŭsentas en kuliso kaj sentas dum prezentado antaŭ publiko: Yuanyuan tiumomente tute ne havis kulistimon, ŝi tre bone rolis [16].

timosentoTEZ

=timo

tradukoj

anglaj

~i: fear.

belorusaj

~i: баяцца; ~o: страх, боязь; ~a, ~ema: баязьлівы; ~igi: палохаць, напалохаць, запалохаць, спудзіць; ~inda: страшны; antaŭ~o: боязь, асьцярога; ek~i: спалохацца, напалохацца, забаяцца; mal~i: адважвацца, асьмельвацца; mal~a: бясстрашны, сьмелы, адважны; ~osento: страх.

bulgaraj

~i: страхувам се; ~o: страх; kulis~o: сценична треска.

ĉeĥaj

~i: bát se.

francaj

~i: craindre, avoir peur de, redouter; ~o: crainte, peur; ~a, ~ema: craintif, timoré; ~igi: apeurer, effrayer, intimider; ~inda: redoutable; antaŭ~i: appréhender (craindre); antaŭ~o: appréhension (crainte); ek~i: s'effrayer de; for~igi: effaroucher, effrayer (faire fuire), faire fuire; mal~i: avoir l'audace de, oser (avoir l'audace); mal~a: audacieux, intrépide; kulis~o: trac.

germanaj

~i: fürchten; ~o: Furcht, Angst; ~a, ~ema: furchtsam, ängstlich; antaŭ~i: befürchten; kulis~o: Lampenfieber.

hispanaj

~i: temer; ~o: miedo, temor; ~a, ~ema: miedoso; ~igi: atemorizar; ~inda: temible.

hungaraj

~i 1.: fél; ~i 2.: aggódik, tart tőle; ~o: félelem, aggodalom; ~a, ~ema: félénk; ~igi: megijeszt, megfélemlít; ~inda: félelmetes, ijesztő; antaŭ~i: aggódik, tart tőle; antaŭ~o: aggodalom, félelem; ek~i: megijed; mal~i: bátor , mer; mal~a: bátor, merész; ~osento: félelemérzés.

nederlandaj

~i: bang zijn voor, vrezen; ~o: vrees, angst; ~a, ~ema: bang, vreesachtig; mal~i: trotseren; mal~a: onbevreesd, stout; ~osento: angstgevoel.

polaj

~i 1.: bać się, trwożyć się (przest.); ~i 2.: lękać się, obawiać się, trwożyć się; ~o: strach, bojaźń, obawa, lęk, trwoga; ~a, ~ema: bojaźliwy, strachliwy, lękliwy, trwożliwy, tchórzliwy, płochliwy; ~igi: straszyć, przestraszać, zastraszać, trwożyć; ~inda: straszny, zatrważający; antaŭ~i: lękać się, obawiać się, trwożyć się; antaŭ~o: lęk, obawa; ek~i: wystraszyć się, zląc się, zlęknąć się; for~igi: odstraszać, płoszyć; mal~i: odważać się, ośmielać się, śmieć (coś zrobić); mal~a: bez strachu, bez lęku, zuchwale; ~osento: strach, bojaźń, obawa, lęk, trwoga.

portugalaj

~i: temer.

rusaj

~i: бояться, страшиться; ~o: страх, боязнь; ~a, ~ema: боязливый; ~igi: пугать, страшить; ~inda: страшный, пугающий; antaŭ~i: бояться (заранее), страшиться (заранее); antaŭ~o: страх (заранее), боязнь (заранее); ek~i: испугаться; mal~i: осмелиться, отважиться; mal~a: бесстрашный, смелый, отважный; ~osento: страх, чувство страха.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 111:10
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 83:15
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:3
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 4a, p. 45a
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 16a, p. 149a
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:3
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 17:2
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 2, kiu estas la plej bona amiko de la viro?
12. Jack London, trad. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica literatura revuo, 1:4
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Plumo kaj inkujo
14. La Nova Testamento, S. Johano 7:25-26
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
16. etnan: [blogo], 2008-12-22

[^Revo] [tim.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2011/09/01 22:10:21 ]