tradukoj: de en es fr hu nl pl ru

*sum/o

*sumo

1.
MAT
a)
[1] Rezulto de adicio: 5 estas la sumo de 3 kaj 2; la sumon de a kaj b oni signas per a+b, kaj la sumon de ĉiuj termoj en familio (ai)iI per ΣiI ai; sumo de vektoroj, matricoj, polinomoj; (figure) jen la sumo de miaj penoj.
b)
(de konverĝa serio) Limeso de la vico de ties partaj sumoj: se |q| < 1, la sumo de la serio kun ĝenerala termo qn estas (1-q)-1.
Rim.: Sumo de serio estas konceptebla kiel sumo de senfina nombro da termoj. Oni ĝin ofte signas per u0+u1+u2+...ΣnNun.
c)
(de vektoraj subspacoj) La vektora subspaco, naskita de ilia kunaĵo: ĉiu elemento x de la sumo de subspacoj (Ui) esprimiĝas kiel sumo de finia nombro de vektoroj xiUi; la sumo de du neegalaj vektoraj rektoj estas vektora ebeno. VD:rekta.
2.
Difinita kvanto da mono: devontigi sin al la pagado de grandaj sumojZ.

sume

1.
Ĉion adiciante.
2.
Ĉion konsiderante. SIN:entute.

sumero

MAT[2]
Termo de sumo aŭ termo de serio.

sumigi

Adicii.

resumo

Mallongigo de io pli longe dirita. VD:skemo, skizo.

resumi

(tr)
Mallongige esprimi per malmultaj vortoj la esencon kaj la precipon de tio, kio estis dirita pli longe. VD:redukti.

resume

Mallonge, malmultvorte.

parta sumo

MAT[3]
(de serio u, je ordo n) La sumo u0+u1+... +un.

tradukoj

anglaj

~o a: sum; ~o b: sum; ~o c: sum; ~o: sum; parta ~o: partial sum.

francaj

~o a: somme; ~o b: somme; ~o c: somme; ~o: somme; ~e 2.: en tout, en somme, au total; ~igi: sommer; re~o: résumé; re~i: résumer; re~e: en résumé, en bref; parta ~o: somme partielle.

germanaj

~o a: Summe, Ergebnis; ~o b: Summe; ~o c: Summe; ~o: Summe; ~e 1.: insgesamt; ~e 2.: im Ganzen betrachtet; ~igi: summieren; re~o: Resümee, Zusammenfassung; re~i: resümieren, zusammenfassen; re~e: zusammenfassend, kurz gesagt; parta ~o: Teilsumme.

hispanaj

~o: suma.

hungaraj

~o a: összeg; ~o b: összeg; ~o c: összeg; ~o 2.: pénzösszeg; ~e 1.: összesen; ~e 2.: összességében; ~ero: összeadandó, tag; ~igi: összead, összegez; re~o: összefoglalás, összegzés, rezümé; re~i: összefoglal, összegez; re~e: összegezve, összefoglalóan; parta ~o: részösszeg.

nederlandaj

~o: som; ~igi: optellen, sommeren; re~o: samenvatting; re~i: samenvatten, resumeren; re~e: samenvattend, resumerend.

polaj

~o a: suma; ~o b: suma; ~o c: suma; parta ~o: suma częściowa.

rusaj

~o a: сумма; ~o b: сумма; ~o c: сумма; ~o: сумма; ~e: в сумме, суммарно, в итоге, итого, в общей сложности, всего; ~igi: суммировать; re~o: резюме, итог; re~i: резюмировать, подытожить; re~e: в общем, короче говоря; parta ~o: частичная сумма.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §390

administraj notoj

pri re~o:
    Ŝajnas, ke oni nun preferas konsideri "resum",
    kiel memstaran radikon. [MB]
  

[^Revo] [sum.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2004/11/23 17:31:50 ]