tradukoj: be br ca cs de en es fr hu nl pt ru

*pen/i

*peniTEZ

(ntr)
Energie kaj lacige streĉi siajn fortojn por atingi rezulton: en korespondado ... estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la „Fundamento“ [1]. la maljuna ĉevalo ... vane penis kuri pli rapide [2]; peni porti, anstataŭigiZ; peni pri la efektivigo de siaj planoj; mi penis rekte pensi en la lingvo neŭtralaZ; mi penos veni al la kongresoZ; oni penis allogi min per tre granda sumo da monoZ; mi estas preta, de mia flanko mi volonte penos [3]; kion vi pripenas, tio al vi venas [4]. VD:klopodi, labori, provi, strebi, streĉi, ŝviti

Rim.: Peni pli atentigas pri streĉo kaj laciĝo, labori pri celo kaj rezulto.

penoTEZ

Energia kaj laciga streĉo de ĉiuj fortoj al iu celo: mi vin dankas pro viaj penoj; mi faros ĉiujn eblajn penojn por kontentigi vin; ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny [5]; bona verkisto penas eviti penon al la legantoj; venas ĉagreno sen granda peno [6]; via penado ne estos vana; por sukcesi vi devas ankoraŭ plifortigi viajn penojn; ne ŝpari monon nek penon (haŭto) [7].

penegi

Tre peni, uzi sian tutan kapablon por io: vi kaj viaj kunkrimuloj penegis detrui min [8].

penego

Tre granda sinstreĉo por iu celo.

peniga

Trudanta aŭ postulanta penon: peniga laboro; ĉiu nokto iĝas ĉiam pli nigra ol la antaŭa, pli senkonsola, kaj la tuta vivo pli malhela kaj peniga [9].

penindaTEZ

Sufiĉe grava, ke oni penu por ĝi: estus peninde aŭskulti mian historion [10].

penindiTEZ

Esti afero valora, dezirinda, eĉ koste de peno: li opiniis, ke tute ne penindas konfidi tion al la pordisto [11].

senpeneTEZ

Facile, sen fortostreĉo aŭ laciĝo: ah, bona afero estas la rajdado, ... oni sidas kvazaŭ sur seĝo, ne faletas sur ŝtono, indulgas la ŝuojn kaj senpene vojaĝas [12].

valori la penonTEZ

=penindi la rezultato ne valoras la penon (= ne estas inda)Z; ne valoras la penon ekzameni la aferon .

tradukoj

anglaj

~i: try.

belorusaj

~i: старацца, намагацца, прыкладаць высілкі, накіроўваць высілкі; ~o: намаганьне, стараньне, высілак; ~iga: цяжкі, стомны; ~inda: варты высілкаў; sen~e: лёгка, бяз высілкаў.

bretonaj

~i: poaniañ, strivañ; ~o: poan, striv; ~egi: kiañ; ~ego: striv bras-meurbet; ~iga: poanius; ~inda: a dalv ar boan; ~indi: talvezout ar boan; sen~e: diboan; valori la ~on: talvezout ar boan.

ĉeĥaj

~i: snažit se; ~o: námaha.

francaj

~i: s'efforcer de; ~o: efforts, peine (efforts); ~egi: s'escrimer à, s'évertuer à; ~ego: efforts énormes; ~iga: pénible; ~indi: valoir la peine; sen~e: aisément, sans peine; valori la ~on: valoir la peine.

germanaj

~i: sich mühen, sich abmühen, sich anstrengen; ~o: Mühe, Anstrengung; ~iga: mühsam, anstrengend, mühevoll; ~inda: der Mühe wert; ~indi: der Mühe wert sein; sen~e: mühelos.

hispanaj

~i: esforzarse en, empeñarse en; ~o: esfuerzo; ~inda: que vale la pena; ~indi: valer la pena; sen~e: sin esfuerzo; valori la ~on: valer la pena.

hungaraj

~i: fáradozik; ~o: fáradság, fáradozás, erőfeszítés; ~iga: fáradságos; ~inda: fáradozásra méltó, fáradozásra érdemes; sen~e: könnyedén, minden különösebb nélkül. ne valoras la ~on: nem éri meg a fáradságot.

katalunaj

~i: esforçar-se, procurar; ~o: esforç; ~egi: escarrassar-se, esforçar-se intensament; ~ego: afany, sacrifici; ~iga: ardu, penós; ~inda: que val la pena; ~indi: valer la pena; sen~e: fàcilment, sense esforç; valori la ~on: pagar (valer) la pena. vane ~i: esforçar-se en va.

nederlandaj

~i: trachten, moeite doen; ~o: moeite; ~egi: zich uitsloven; ~ego: uitsloven; ~iga: moeitevol; ~inda: de moeite waard; ~indi: de moeite waard zijn; sen~e: moeiteloos, gemakkelijk; valori la ~on: de moeite waard zijn.

portugalaj

~i: esforçar-se por, empenhar-se em, dar-se ao trabalho de; valori la ~on: valer a pena.

rusaj

~i: стараться, пытаться, прилагать усилия; ~o: старание, усилие; ~egi: биться (над чем-л.), прилагать все усилия (к чему-л.); ~ego: огромное усилие; ~iga: утомительный, тяжёлый, трудный; ~inda: достойный усилий; ~indi: стоить усилий; sen~e: легко, без усилий; valori la ~on: стоить усилий.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 4
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo, (rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando))
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a, Zalmuna batalas kontraŭ la ĉefpastroj
9. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, blindaj ĉukĉoj, (du skizoj), unua skizo:, Filip Onkudimov, 1
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 4, ĉefa momento, peco taŭganta por deklamado, tute eksterordinara vojaĝo
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo

[^Revo] [pen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2011/12/05 12:10:12 ]