tradukoj:
ca de en fa fr nl pl pt ru
distribuci/o
distribucio
[1]
-
Kontinua
lineara
formo super iu
vektora spaco el reelaj funkcioj (la t.n.
testaj funkcioj):
la bildon de testa funkcio φ per distribucio
T
oni ofte signas per <T,φ> anstataŭ
T(φ);
ne ĉiu distribucio estas regula;
oni diras, ke distribucio estas nula super subaro
V
de la fonto-aro de ĝiaj testaj funkcioj, se la bildo per
ĝi de ĉiu testa funkcio kun subtenanto inkluzivata en
V estas nula.
ĝeneraligita
funkcio.derivaĵo.
Rim.:
El la difino sekvas, ke la vektora spaco de distribucioj estas la
topologia dualo de iu spaco de
testaj funkcioj. Tiun ĉi spacon eblas elekti diversmaniere kaj ju
pli oni postulas drastajn ecojn por la testaj funkcioj, des pli
oni
ricevas
vastan spacon de distribucioj. Oni ofte elektas la spacon de reelaj
funkcioj
kun unu aŭ pluraj reelaj argumentoj, senfine deriveblaj kaj kun
barita subtenanto.
diraka distribucio
-
(ĉe punkto a)
Distribucio, kiu
ĵetas
testan funkcion φ al φ(a):
la dirakan distribucion ĉe punkto a oni kutime signas per
δa;
intuicie oni ofte prezentas al si la dirakan distribucion, kiel
limeson, kiam n strebas al nefinio, de vico de
funkcioj, kiuj estas nulaj ekster intervalo
]a-1/n,a+1/n[ kaj havas
integralon egalan al unu.
Dirako.
Rim.:
La ĉi-rilata nacilingva terminologio estas sufiĉe bunta:
diraka funkcio, impulsa funkcio, delta-funkcio, nadlo-funkcio,
diraka
funkcionalo, ktp. Tia abundo ne aspektas tre utila por tiom simpla
nocio, des pli se konsideri, ke tiu ĉi distribucio estas
asociebla al neniu vera funkcio.
tradukoj
anglaj
~o:
distribution, generalized function;
diraka ~o:
Dirac['s] distribution.
francaj
~o:
distribution, fonction généralisée;
diraka ~o:
distribution de Dirac.
germanaj
~o:
Distribution, verallgemeinerte Funktion;
diraka ~o:
Diracsche Funktion.
katalunaj
~o:
distribució;
diraka ~o:
distribució de Dirac.
nederlandaj
~o:
distributie, veralgemeende functie;
diraka ~o:
Dirac-distributie.
persaj
~o:
توزیع، تابع تعمیمیافته;
diraka ~o:
تابع دلتای دیراک، تابع دیراک، توزیع دیراک.
polaj
~o:
dystrybucja, funkcja uogólniona;
diraka ~o:
dystrybucja Diraca, funkcja Diraca, delta Diraca.
portugalaj
~o:
distribuição.
rusaj
~o:
распределение, обобщённая
функция;
diraka ~o:
дельта-функция (Дирака).
[^Revo]
[distri2.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/12/03 21:10:19 ]