tradukoj: ca de en es fr hu nl pl ro ru

4kontinu/a Z

kontinuaTEZ

1.TEZ
Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
a)
En tempo: kontinua pluvo, elektra fluo, febro, bruo; fulmoj kontinue zigzagas.
b)
En spaco: kontinua muro; kontinua linio; kontinuaj rimoj (kontinua rimaranĝo).
VD:konstanta, senĉesa, senhalta, daŭra.
2.
MAT[1]
a)TEZ
(p.p. bildigo f de topologia spaco E al topologia spaco F, ĉe punkto aE) Tia, ke ĉiu ajn ĉirkaŭaĵo de f(a) inkluzivas la bildon per f de iu ĉirkaŭaĵo de a.
Rim.: En malpli faka lingvaĵo: f(x) senlime proksimiĝas al f(a), kiam x senlime proksimiĝas al a.
b)TEZ
[2] (p.p. bildigo f de topologia spaco E al topologia spaco F) Tia, ke ĝi estas kontinua 2.a ĉe ĉiuj punktoj de E: f estas kontinua, se kaj nur se la inversa bildo de ĉiu ajn malfermita subaro de F estas malfermita subaro de E; la idento-bildigo de E al si mem (kun la sama topologio) estas kontinua; la kunligaĵo de du kontinuaj bildigoj estas mem kontinua; kiu ajn bildigo inter topologiaj spacoj kun diskreta topologio estas kontinua. VD:homeomorfio.

kontinuiTEZ

(ntr)
Esti kontinua: la kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.

kontinueco

Eco de io kontinua; neinterrompita interligo de partoj aŭ periodoj: kontinueco de la spino; MAT esplori la kontinuecon de funkcio; rompo de kontinueco; la kontinueco de tiu bruo estas netolerebla; nia lingvo, dank' al la reguleco de sia progresado, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli fruaZ.

kontinuegaTEZ

MAT[3]
(p.p. bildigo f de metrika spaco E al metrika spaco F) Tia, ke por ĉiu pozitiva reelo ε ekzistas tia reelo α, ke se la distanco inter ajnaj punktoj x kaj y en E estas pli malgranda ol α, tiam la distanco inter la bildoj de x kaj y per f estas pli malgranda ol ε: ĉiu kontinuega bildigo estas ankaŭ kontinua 2.b, sed la malo ne veras.

kontinuigiZTEZ

Fari, ke io estu kontinua: li kontinuigis la laboron de siaj antaŭintoj. VD:daŭrigi.

tradukoj

anglaj

~a 1.: continuous; ~a 2.: continuous; ~i: be continuous; ~eco: continuity; ~ega: uniformly continous.

francaj

~a: continu; ~i: se poursuivre, continuer; ~eco: continuité; ~ega: uniformément continu; ~igi: continuer.

germanaj

~a 1.: ununterbrochen, ständig, beständig, kontinuierlich; ~a 2.: stetig; ~eco: Kontinuität, Beständigkeit, Stetigkeit; ~ega: gleichmäßig stetig; ~igi: fortsetzen.

hispanaj

~a: continuo, -a; ~i: ser continuo, -a; ~eco: continuidad; ~ega: continuidad uniforme; ~igi: continuar.

hungaraj

~a 1.: folyamatos, szakadatlan, folytonos; ~a: folytonos; ~i: folytonos; ~eco: folyamatosság, folytonosság, szakadatlanság, kontinuitás; ~ega: egyenletesen folytonos; ~igi: folytat, folyamatossá tesz.

katalunaj

~a: continu; ~i: continuar (intr.); ~eco: continuïtat, persistència; ~ega: uniformement continu; ~igi: continuar (tr.), prosseguir.

nederlandaj

~a: onafgebroken, continu; ~i: doorlopen; ~eco: continuïteit; ~igi: voortzetten.

polaj

~a 1.: ciągły, nieprzerwany; ~a 2.: ciągły; ~a: ciągły, nieprzerwany; ~i: ciągnąć się; ~eco: ciągłość; ~ega: jednostajnie ciągły; ~igi: kontynuować.

rumanaj

~igi: a continua.

rusaj

~a 1.: беспрерывный, сплошной; ~a: непрерывный; ~eco: непрерывность; ~ega: равномерно непрерывный.

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §223
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §225

[^Revo] [kontin3.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2011/12/08 11:10:21 ]