tradukoj: bg br ca cs de en es fr hu it la nl pl pt ru sr

*hok/o [1]

*hokoTEZ

1.TEZ
Kurbigita, ĝenerale pinta ferpeco, uzata por altiri al si ion aŭ por pendigi ion sur ĝi: la blanka vesto, kiu pendas tie sur la hoko [2]; pendigu vian mantelon sur la hoko; kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko [3]; faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj [4]; sur la breto sub la vesthokaro kuŝis vintra ĉapo [5]; [la kajerojn mi starigis] inter la ŝtipojn kaj per la fajrohoko (fajrostango) taŭzis la foliojn [6].
a)TEZ
Pordhoko: pordo turniĝas sur sia hoko, kaj maldiligentulo sur sia lito [7]; la pordoj de la preĝejo knarante turnas sin sur siaj hokoj [8]; la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte [9].
b)TEZ
Fiŝhoko: ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko [10]; kapti fiŝon sur hokonZ.
VD:agrafo, kroĉilo.
2.
TIP Hokforma kromsigno.
a)
Ronda hokforma kromsigno kiel tiu super u ĉe Esperanta litero ŭ, unikoda mallongigo: „ŭ“. la kromsignon super la esperanta litero ux oni tradicie nomas (ronda) hoketo ... anstataux ronda hoketo la vortaro angla-esperanta (benson 1995) proponas la neologismon brevo [11] La diakritilo ˘, i.a. la supersigno de la Esperanta ŭ, rondigita hoketo kutime indikanta mallongan prononcon de vokalo. [12]
b)
Pinta hokforma kromsigno kiel tiu super c ĉe ĉeĥa litero č, unikoda mallongigo: „č“. anstataŭ pinta hoketo PIV havas la esprimon duobla korno, kiun benson 1995 ŝanĝis al dukorno [13] Kojnoforma supersigno ˇ(renversita ĉapelo), inventita de ĉeĥaj skribistoj kaj uzata en multaj Orient-Eŭropaj (ĉeĥa, latva, litova, kroata, slovaka, slovena) kaj Orientaj lingvoj (ofte en transskriboj), precipe por esprimi la ŝuŝajn sonojn ŝ, ĵ, ĉ (per š, ž, č), aŭ molan prononcon (Ď, Ě, Ň, Ř, Ť). [14]

hoka

Kurba kiel hoko: hoka nazo.

hoki

(tr)
1.
Kroĉi per hoko: hoki fiŝon. "Kara mia, via klopodo emociigis min. Jen la magia fiŝhoko, kiu nur apartenas al la plej saĝa homo. Kion vi volas, tion ĝi hokas." ... Li trovis taŭgan lokon kaj ekfiŝkaptis. Vere, tuj post lia alvoko, fiŝo jam estas hokita. [15]
2.TEZ
Fari hokforma. la fuliko havas parte lobojn en siaj longaj fortaj fingroj kiuj kun la verdecaj kruroj hokas dumfluge [16]. VD:arkigi, fleksi 1, kurbigi

fiŝhoki

(tr)
Fiŝĉasi per hokfadeno.

hokfadeno, hokŝnuro

Fadeno provizita per hoko(j) por fiŝkapti. Hodiaŭ ni veturas fiŝhoki - ĉasi fiŝojn per hokfadeno. [17] "la Ĝojo" projektas reinvesti siajn profitojn en la akirado de dua barko, kiu specialiĝos en la fiŝkaptado per hokfadeno [18]

hokstango

Bastono kun hoko ĉe la ekstremaĵo. ...laboranto kaptis per hokstango la dikan ŝnuron pendantan je mia talio kaj tiris min sur la bordon [19] , ...li ordonis, ke Koonen forŝovu de la bordo per hokstango ladujojn, de jaro al jaro ĵetitajn de ili en la maron apud la ŝirmejo. [20] Kiam la barko estas armita kaj apudigita, t. e. alproksimigita al la ŝipo, la barkestro komandas: ― Puŝu! por ke la hokstangisto, kiu staras ĉe la antaŭo, ĝin foririgu de la ŝipflanko per sia hokstango. [21].

tradukoj

anglaj

~o a: breve; ~o b: caron, hacek, wedge, inverted circumflex, inverted hat; ~o: hook.

bretonaj

~o 1.: krog; ~o a: mudurun; ~o b: higenn; ~a: krogek, kromm; fiŝ~i: pesketa; ~fadeno, ~ŝnuro: linenn; ~stango: bazh-krog, goaf. ~a nazo: fri sparfell.

bulgaraj

~o 1.: закачалка.

ĉeĥaj

~o b: háček.

francaj

~o 1.: crochet, patère; ~o a: gond; ~o b: hameçon; ~a: aquilin, busqué, crochu, recourbé; fiŝ~i: pêcher ; ~fadeno, ~ŝnuro: ligne; ~stango: gaffe. fajro~o: tisonnier.

germanaj

~o 1.: Kleiderhaken; ~o a: Angel ; ~o b: Angel; ~o a: Kürzezeichen; ~o: Haken; fiŝ~i: angeln; ~stango: Hakenstange.

hispanaj

~o 1.: garfio, gancho; ~o: anzuelo; ~a: ganchudo, -a, curvo (como anzuelo); ~i 1.: enganchar.

hungaraj

~o 1.: horog, kampó, akasztó; ~o a: sarokvas; ~o b: horog; ~a: horgas, kampós; ~i 1.: kihorgászik, beakaszt, megfog; fiŝ~i: horgászik; ~fadeno, ~ŝnuro: damil, horgászzsinór, horgászzsineg; ~stango: kampósbot. fajro~o: piszkavas.

italaj

~o 1.: gancio, uncino; ~o a: gangero, cardine; ~o b: amo; ~o a: breve (fon.); ~o b: pipa (fon.), accento anticirconflesso, hacek; ~a: a uncino; ~i 1.: agganciare, uncinare; ~i 2.: incurvare (piegare); fiŝ~i: pescare (prendere all'amo); ~fadeno, ~ŝnuro: lenza, palamito, corona (lenza); ~stango: gaffa (mar.), raffio.

katalunaj

~o a: frontissa; ~o b: ham; ~o a: breu (signe); ~o b: anticircumflex, hàtxec; ~o: ganxo, garfi, perxa; ~a: ganxut, corbat; ~i 1.: enganxar, punxar; ~i 2.: corbar; fiŝ~i: pescar (amb canya); ~fadeno, ~ŝnuro: llinya, canya de pescar; ~stango: gafa. fajro~o: atiador; ankoraŭ la ezoko ne estas sur la ~o: no venguis la pell de l'ós... (sense haver-lo mort).

latina/sciencaj

~o a: brevis.

nederlandaj

~o: haak; ~a: haakvormig, krom; ~i 1.: aan de haak slaan; fiŝ~i: vissen, hengelen; ~fadeno, ~ŝnuro: vislijn, vissnoer; ~stango: hengel.

polaj

~o 1.: hak; ~o a: brevis; ~o b: daszek; ~a: haczykowaty; ~i 1.: haczyć, zahaczać; fiŝ~i: wędkować, łowić ryby na sznur haczykowy; ~fadeno, ~ŝnuro: sznur haczykowy, żyłka wędkarska; ~stango: bosak, oścień, osęka.

portugalaj

~o 1.: gancho, gafa; ~o a: dobradiça; ~o: anzol; ~a: adunco, curvo (como anzol); ~i 1.: fisgar; fiŝ~i: fisgar; ~fadeno, ~ŝnuro: linha de pesca.

rusaj

~o a: кратка; ~o: крюк, крючок; ~a: крюкообразный , крючковатый; ~i 1.: поймать на крючок, зацепить крючком; fiŝ~i: удить рыбу; ~fadeno, ~ŝnuro: леска; ~stango: багор.

serbaj

~o b: kvaĉica.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:6
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 4
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:14
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. E. Grimley Evans: nomoj de kromsignoj , ronda hoketo, pinta hoketo
12. S. Pokrovskij: lunarko Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
13. E. Grimley Evans: nomoj de kromsignoj , ronda hoketo, pinta hoketo
14. S. Pokrovskij: dukorno Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
15. Wei Yubin: Ravema Fiŝkaptisto , Penseo, n-ro 167, p. 4a
16. Vikipedio, Nigra fuliko
17. Hoko , paragrafo 3
18. Monda Solidareco kontraŭ Malsato Projekto N°: 96.09.TG
19. Cheng Weidong: Fotisto raportanta Tibeton , Sincereco de Tibet-nacianoj
20. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , ĉapitro 4a
21. red. M. Rollet De L'Isle: Provo De Marista Terminaro , VI. - Manovro De La Barkoj

[^Revo] [hok.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2011/12/02 20:10:09 ]