tradukoj: be cs de en fr nl pl pt ru

*fleks/i

*fleksi

(tr)
1.
Kurbigi, arkigi: fleksi ferfadenon; la feino fleksis flanken la branĉojn [1]; fleksu arbon dum ĝia juneco [2] (ne lasu pasi la ĝustan momenton!) fleksi la korpon, la brakon; li malrapide paŝis, fleksita de malespero; (mult)fleksita (multkurba, serpentuma) vojoZ.
2.
(figure) Cedigi, obeigi: fleksi la junajn spiritojn sub disciplino; fleksi la venkiton sub severa leĝo; vian obstinecon mi fleksos (humiligi, malfierigi) ; fleksi la lingvon laŭ sia gusto.

flekso

1.
Fleksita parto de io: la rivero havas multe da fleksoj [3]. SIN:fleksaĵo
2.
FIZ Forto, kiu fleksas.
3.
Ago fleksi.
Rim.: Ĉi tiu signifo estas postulata de la radika karaktero, kaj supozeble tial ĝi estis enkondukita en [4], sed ĝi restas neuzata.

fleksa

1.
(malofte) Rilata al flekso: fleksa momanto, rigideco [5].
2.
=fleksiĝema fleksaj vermoj [6]; fleksaj brakoj [7].
3.
[8](evitinde) Fleksita.

fleksado

Ago fleksi.

fleksaĵo

=flekso 1 la fleksaĵoj de la vojo [9].

fleksebla

Kiun oni povas fleksi: kano estas fleksebla; (figure) fleksebla lingvo, stilo; nefleksebla karaktero (fera). VD:mola, elasta
Rim.: Ial neniu vortaro aŭdacas mencii la Fundamentan ekzemplon: ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla [10]. Kabe preferas diri fero estas fleksebla, sed ŝtono ne estas fleksebla [11].

fleksiĝi

1.
Kurbiĝi: pli bone fleksiĝi ol rompiĝi [12] fleksiĝi sub peza ŝarĝo; branĉoj fleksiĝas pro pezo de la fruktoj; tie fleksiĝas la vojo.
2.
(figure) Cedi, submetiĝi: fleksiĝi antaŭ la forto sub la destino; lia kuraĝo fleksiĝis; Esperanto kreskis regule, neniam fleksiĝante (dekliniĝante, misformiĝante) aŭ kripliĝanteZ.

fleksiĝo

Movo, per kiu io fleksiĝas; formo de io fleksita: fleksiĝo de risorto; ĉe la fleksiĝo de la rivero.

fleksiĝema

Kiu facile fleksiĝas; facile fleksebla: longa fleksiĝema kolo de cignoZ.

genufleksi

(ntr)
Fleksi sian korpon ĉe la genuo, ofte por esprimi respekton al la persono, antaŭ kiu oni staras: antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo [13]; ŝi estis ĉiam kutiminta, ke oni ŝin starigu sur piedestalon, ĉirkaŭatan de genufleksantaj kavaliroj [14]; en tiu senkompare vasta baziliko ja povas okdek mil kreduloj respektege genufleksi antaŭ la papo [15]; genuflekso. VD:genui, genuiĝi
Rim.: Genufleksadon foje akompanas klinado de la busto. La kruroj povas resti paralelaj aŭ ne. Oni kutime subkomprenas, ke la fleksado estas mallonga kaj tuj sekvota de rerektigo, sed la etiketo povas postuli, ke unu genuo malaltiĝu ĝis la planko kaj ke oni restu staranta unuegenue sur la planko.
Rim.: La vorto aperas en [16] kaj [17] kun la iom alia signifo „ surgenuiĝi“ kaj tute malaperis el [18], supozeble pro la fakto, ke, en la koncerna kunmetaĵo, la flankelemento ŝajnas roli kiel objekto de la ĉefelemento.

transfleksiĝa

MAT[19]
(p.p. punkto de ebena kurbo) Tia, ke la signo de la kurbeco ŝanĝiĝas, kiam la kurbo ĝin trairas; intuicie: la kurbo trairas sian tanĝanton ĉe tiu punkto: por ke estu transfleksiĝa la punkto (x0,y0) de kurbo difinita per kartezia ekvacio y = f(x), kie f estas almenaŭ dufoje kontinue derivebla funkcio, necesas, ke la dua derivaĵo de f nuliĝu ĉe x0 (tiam, oni povas diri, ke la koncerna punkto estas transfleksiĝa punkto de funkcio f). SIN:infleksa.
Rim.: Tiu termino ne estas tre kontentiga: ĝi malprecize elvokas la ideon, ke la kurbo transiras la koncernan punkton, aŭ sian tanĝanton ĉe tiu punkto, fleksiĝante (al alia direkto). Ĉiuj aliaj fontoj ― krom [20], kiu konas nur la substantivon „transfleksiĝejo“ ― preferas la formon „infleksa“, kies radiko restas ignorata de la ĝeneralaj vortaroj.


transfleksiĝa punkto

transfleksiĝejo

MAT[21]
Transfleksiĝa punkto.
Rim.: Pri tia uzo de sufikso „-ejo“, vd rimarkon sub maksimumiganto.

tradukoj

anglaj

~i: bend; trans~iĝa: (point) of inflection, flex (point).

belorusaj

~i: гнуць, згінаць; ~o 1.: выгін, згін; ~a 2.: гнуткі; ~a 3.: сагнуты; ~aĵo: выгін, згін; ~ebla: гнуткі; ~iĝi 1.: гнуцца, выгінацца, згінацца; ~iĝi 2.: згінацца, схіляцца (перад кімсьці /чымсьці) , саступаць; ~iĝo: выгін; ~iĝema: гнуткі; genu~i: кленчыць; trans~iĝa: (пункт) перагібу.

ĉeĥaj

trans~iĝa: inflexní (bod).

francaj

~i: fléchir, arquer, courber, couder, infléchir, faire céder, faire plier, plier, ployer; ~o 1.: coude, pli, infléchissement, inflexion , tournant; ~o 2.: flexion; ~a 1.: de flexion; ~a 2.: flexible; ~ado: flexion, arcure, courbure, coudage, inflexion; ~aĵo: coude, pli, infléchissement, inflexion , tournant; ~ebla: flexible, souple; ~iĝi: fléchir, céder, se couder, s'infléchir, tourner , plier, ployer; ~iĝo: fléchissement, flexion, inflexion; ~iĝema: flexible, malléable, souple; genu~i: fléchir le genou, faire une génuflexion; trans~iĝa: (point) d'inflexion. ne~ebla: inflexible, intransigeant, intraitable, implacable, irréductible, rigide; genu~o: génuflexion.

germanaj

~i 1.: biegen, beugen, krümmen; ~i 2.: beugen; ~o 1.: Biegung; ~aĵo: Biegung; ~ebla: biegsam, beugsam (karaktero); ~iĝi 1.: sich biegen, sich beugen, sich krümmen; ~iĝi 2.: sich beugen; ~iĝo: Biegung, Beugung, Krümmung; trans~iĝa: Inflexions-(punkt), Wende-(punkt).

nederlandaj

~i 1.: buigen, krommen; ~i 2.: buigen; ~o 1.: bocht, kromming; ~a 2.: buigzaam; ~a 3.: gebogen; ~aĵo: bocht, kromming; ~ebla: buigzaam, soepel; ~iĝi 1.: buigen; ~iĝi 2.: zich buigen; ~iĝo: buiging, bocht; ~iĝema: soepel, flexibel; genu~i: knielen.

polaj

~i 1.: giąć, zginać, naginać, wyginać, przeginać, doginać, uginać; ~i 2.: naginać; ~o 1.: zgięcie, zagięcie, wygięcie, ugięcie; ~o 3.: gięcie, wyginanie, zginanie, zaginanie, doginanie, przyginanie; ~a 1.: giętki; ~a 2.: giętki, gibki, wiotki; ~ado: gięcie, wyginanie, zginanie, zaginanie, doginanie, przyginanie; ~aĵo: zgięcie, zagięcie, wygięcie, ugięcie; ~ebla: giętki, gibki; ~iĝi 1.: giąć się, zginać się, naginać się, wyginać się, przeginać się, doginać się, uginać się; ~iĝi 2.: naginać się, uginać się; trans~iĝa: (punkt) przegięcia.

portugalaj

~i: dobrar, curvar, vergar, torcer.

rusaj

~i 1.: гнуть, сгибать; ~o 1.: изгиб, сгиб; ~a 2.: гибкий; ~a 3.: гнутый, согнутый; ~aĵo: изгиб, сгиб; ~ebla: гибкий; ~iĝi 1.: гнуться, согнуться, изгибаться, изогнуться; ~iĝi 2.: склониться (перен., перед кем/чем-л.) , уступить; ~iĝo: изгиб; ~iĝema: гибкий; genu~i: преклонить колени; trans~iĝa: (точка) перегиба; trans~iĝejo: точка перегиба.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
5. J. Werner: Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj, beton-terminaro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
9. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
11. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:29
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La porcio de glaciaĵo
15. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉe la lando de Nigraĉemizuloj
16. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
17. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
18. Plena Ilustrita Vortaro
19. Plena Ilustrita Vortaro
20. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
21. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~a 3.:
      Tute mankas ekzemploj de tiu senco. Nur PV gxin mencias.
      [MB]
    
pri genu~i:
    Kontroli la tradukojn (nl) post modifo de la difino.
    [MB]
  

[^Revo] [fleks.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2010/01/18 17:31:50 ]