tradukoj: be bg br cs de en es fr hu ja nl pl pt ru sv tp tr vo zh

*fajr/o

*fajro

FIZ
1.TEZ
Fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo: fari (ekbruligi) fajronZ; bloveksciti la fajronZ; dezertigi landon per fajro kaj glavo Z; tro akra fajro estas sen daŭro[1]. VD:flamo, ardo.
2.TEZ
(figure) Entuziasmo, granda fervoro, ardeco: en la fajro de mia kolero [2]; diskuti kun fajro; reblovi en iu la fajron de la venĝemoZ. VD:ardo, ekzalteco, entuziasmo, febro 2, fervoro, flamo 2, pasio, varmo, vervo, vigleco. VD:inciti.

fajra

De fajro, simila al fajro, havanta econ de fajro: la internaĵo de la tero konsistas el fajra fandita maso; (figure) fajra ardo, briloB, deziroB; (figure) fajraj okuloj, rigardoj.

fajre

En fajra maniero: (figure) fajre ami, paroli.

fajriTEZ

(ntr)
Bruli kun fajro.

*fajreroTEZ

FIZ
Arda parteto elĵetita de brulanta korpo, produktata de du kunfrotaj malmolaj korpoj, aŭ eligata de elektrumita korpo unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [3]. VD:elektra fajrero,
SIN:sparko

fajrigiTEZ

=ekbruligi certe ĉio, kion oni rakontis estis nur fabelo, kiu fajrigis la imagojn[4].

fajriloZ

Malgranda ilo por produkti fajrerojn per frotado de silikŝtono kaj ŝtalpeco, aŭ per alia procedo.

fajrobirdo

MIT
1.
Folklora birdo de fora lando, simila al pavo kun fajraj plumoj, la celo de la aventuroj en fabeloj; la plumoj de la fajrobirdo kaj la fajrobirdo mem posedas magian forton: Djagilev kaj komponisto Igor Stravinskij kombinis siajn talentojn por konduki rusan folkloron al vivo en „La Fajrobirdo“ kaj „Petruŝka“ [5].
2.TEZ
=fenikso1

fajrostango

Pikilo por eksciti fajron.

fajropreniloZ

Dubraka ilo por preni brulantan materion.

fajrejo

Loko, en kiu fajro brulas.

fajrujoTEZ

Parto de forno aŭ kameno destinita por enteni la fajron.

fajraĵoTEZ

Arta fajro, konsistanta el raketoj kaj petardoj, kiujn oni ekbruligas en festoj. SIN:artfajraĵo, piroteknikaĵo

fajraĵisto

Tiu, kiu faras artfajraĵojn.

artfajraĵoTEZ

=fajraĵo

lignofajro

Ardantaj ŝtipoj, lignopecoj, bastonoj, branĉoj, brullignoj, paperoj kaj aliaj, por sin varmigi, prepari manĝaĵon aŭ simple sidi ĉirkaŭe kaj kanti aŭ interparoli.

tradukoj

anglaj

~o 1.: fire; ~o 2.: ardor, enthusiasm, fervor; ~a: burning, fiery; ~i: burn, flame; ~ero: spark; ~ilo: lighter; ~obirdo 1.: Firebird; ~ostango: poker; ~oprenilo: fire tongs; ~ejo: fireplace, hearth; ~ujo: firebox, brazier, grate; ~aĵo: fireworks; art~aĵo: fireworks.

belorusaj

~o: агонь; ~a: вогненны, агністы, палымяны; ~e: палымяна; ~i: гарэць; ~ero: іскра; ~igi: запальваць; ~ilo: запальніца; ~ostango: качарга; ~ejo: ачаг, гарно; ~ujo: ачаг, гарно; ~aĵo: фаервэрк; ~aĵisto: піратэхнік; art~aĵo: фаервэрк.

bretonaj

~o 1.: tan; ~o 2.: entan, birvidigezh, gred; ~a: entanet; ~e: gant entan, gant birvidigezh, gant gred; ~i: flammañ, flammenniñ, flamminañ; ~ero: elf, fulenn; ~igi: tanañ, entanañ, c'hwezhañ (an tan); ~ilo: direnn; ~ejo: oaled; ~ujo: oaled; ~aĵo: tan-arvest; art~aĵo: tan-arvest.

bulgaraj

~o: огън.

ĉeĥaj

~o: oheň.

ĉinaj

~o: 火 [huǒ]; ~ero: 火星 [huǒxīng], 火星儿, tr. 火星兒 [huǒxīngr], 星火 [xīnghuǒ], 火花 [huǒhuā].

francaj

~o: feu; ~a: de feu, fougueux, igné, enflammé; ~e: avec feu, avec fougue, fougueusement, passionnément; ~i: flamber; ~ero: étincelle; ~igi: allumer , mettre le feu (à); ~ilo: briquet; ~obirdo 1.: oiseau de feu; ~ostango: tisonnier; ~oprenilo: pince à feu; ~ejo: cheminée, foyer; ~ujo: foyer, âtre; ~aĵo: feu d'artifice; ~aĵisto: artificier; art~aĵo: feu d'artifice.

germanaj

~o: Feuer; ~e: feurig; ~ero: Funke; ~igi: anzünden, entzünden, entflammen, entfachen; ~ilo: Feuerzeug; ~obirdo 1.: Feuervogel; ~ostango: Schürhaken; ~oprenilo: Feuerzange; ~ejo: Feuerstelle; ~aĵo: Feuerwerk; ~aĵisto: Feuerwerker; art~aĵo: Feuerwerk.

hispanaj

~o: fuego; ~a: fogoso; ~i: arder; ~ero: chispa; ~igi: darle fuego a; ~ilo: encendedor; ~aĵo: fuegos artificiales; art~aĵo: fuegos artificiales; ligno~o: hoguera, fogata.

hungaraj

~o: tűz; ~a: tüzes; ~e: tüzesen; ~i: ég, tüzel; ~ero: szikra; ~igi: lángra lobbant, meggyújt; ~ilo: tűzszerszám, öngyújtó; ~ostango: piszkafa, piszkavas; ~oprenilo: tűzfogó; ~ejo: tűzhely; ~ujo: tűztér; ~aĵo: tűzijáték; ~aĵisto: tűzszerész; art~aĵo: tűzijáték.

japanaj

~o 1.: 火 [ひ]; ~ero: 火花 [ひばな]; ~aĵo: 花火 [はなび].

nederlandaj

~o: vuur; ~a: vurig; ~e: vurig; ~i: aansteken, flamberen; ~ero: vonk; ~igi: aansteken; ~ilo: aansteker; ~ostango: pook; ~oprenilo: vuurtang; ~ejo: haard; ~aĵo: vuurwerk; ~aĵisto: vuurwerkmaker; art~aĵo: vuurwerk.

polaj

~o 1.: ogień; ~o 2.: ogień, zapał; ~a: ognisty; ~e: ogniście; ~i: płonąć, gorzeć (przest.), palić się; ~ero: iskra, skra; ~igi: rozpalać, zapalać; ~ilo: krzesiwo; ~obirdo 1.: żar-ptak; ~ostango: pogrzebacz; ~oprenilo: szczypce do węgli; ~ejo: palenisko; ~ujo: palenisko; ~aĵo: fajerwerk, sztuczne ognie; art~aĵo: fajerwerk, sztuczne ognie.

portugalaj

~o 1.: fogo, lume; ~o 2.: fogo, entusiasmo; ~igi: atear (fogo), acender (o fogo), tacar (fogo); ~ilo: isqueiro.

rusaj

~o: огонь; ~a: огненный; ~e: пламенно; ~i: гореть, пламенеть; ~ero: искра; ~igi: зажигать, зажечь; ~ilo: кресало, зажигалка; ~obirdo 1.: жар-птица; ~ostango: кочерга; ~oprenilo: щипцы для углей; ~ejo: очаг; ~ujo: очаг; ~aĵo: фейерверк; ~aĵisto: пиротехник; art~aĵo: фейерверк.

svedaj

~o: eld; ~ejo: eldstad.

tokiponaj

~o 1.: seli.

turkaj

~o: ateş; ~a: ateşli; ~e: ateşle, tutkuyla; ~i: alev; ~ero: kıvılcım; ~igi: ateş yakmak; ~oprenilo: maşa; ~ejo: şömine; ~aĵo: havai fişek.

volapukaj

~o 1.: fil.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 38, 19
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
4. Julian Modest: La ikono, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 23a
5. Historio de baletoVikipedio

administraj notoj

pri ~ero :
          Vidu administran noton sub elektr pri elektrumi. Cetere
          "elektra
          fajrero"
          pli bone kusxus ĉi tie ol sub "elektr".
          [MB]
        

[^Revo] [fajr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.35 2011/12/06 23:10:23 ]