tradukoj: de en es fr hu nl pl pt ru
En simbola
formulo,
preciziga kromteksto (precipe numero, literoj) lokita apud
baza simbolo supre aŭ malsupre, kaj dekstre aŭ maldekstre:
en la skribaĵoj
H2O,
a1, a2, ... an+1
ĉiu el la nombroj kaj la esprimo n+1 estas
suba indico;
en PIV-aj kapvortoj la numeron de la Oficiala Aldono
oficialiginta la vorton indikas supra indico.
En programlingvoj, esprimo indikanta la numeron de elemento
de tabelo en la koncerna
dimensio ―
linion (horizontalon), kolumnon (vertikalon), paĝon ktp:
en C la indicoj aperas inter ortaj krampoj, kiel en
a[i,j+1].
[1](fakula ĵargono)
(de familio,
vico,
aŭ matrico)
Elemento en ĝia fonto-aro:
vicoj estas familioj kun entjeraj indicoj;
la termoj de konstanta vico ne dependas de la indico;
la indicoj de matrico konsistas el entjeraj duopoj;
la indico de matrica elemento (la indico, kies bildo ĝi
estas).
termo.


Nombro, plej ofte kvociento, ricevita per serio da observaĵoj,
karakterizanta substancon, procezon aŭ fenomenon:
refrakta indico
(kvociento de la sinuso de la incida angulo
per la sinuso de la refrakta angulo);
vivkosta indico.