tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

8koncentr/i

koncentri

(tr)
1.
Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro; alcentrigi: koncentri trupojn, ŝipojn, kaptitojn; (figure) koncentri sian atenton; (figure) ni koncentru niajn klopodojn kaj penadojn sur la junularon. VD:kolekti, akumuli, amasigi, arigi, fokusigi.
2.
KEM Pliigi la proporcion de solvita substanco en solvaĵo per relativa forigo de la fluaĵoj: koncentrita acido, KUI lakto, infuzaĵo; KUI koncentri saŭcon (per boligo forigi akvon el ĝi). SIN:maldilui

koncentri sin

Streĉi la intelektajn fortojn super solvota problemo: mi koncentris min sur la okazontaĵoj malantaŭ la vojturniĝo [1]; ĉu sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado de ĉarpentisto kaj aliaj metiistoj? [2].

koncentro

1.
Ago koncentrikoncentriĝi.
2.
=koncentriteco impona verko malgraŭ la simpligoj kaj pro la forta koncentro [3]; KEM se imagi ke la vivo en la oceano malaperis, la koncentroj de substancoj ĉe surfaco kaj en profundoj devus egaliĝi [4].

koncentra

Rilata al koncentrado: la koncentra funkcio de la viva substanco; koncentraj piloj galvanaj; koncentra procezo, fluo.
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentra

koncentrado

Ago koncentri: EKON koncentrado de kapitalo; [tiuspeca gimnastiko postulas] altan koncentradon de la spirito [5].

koncentrejo

Barakaro aŭ tendaro, en kiu homoj estas koncentritaj 1, aŭ por faciligi ilian proviantadon, aŭ por amaspunadi ilin: oni akceptis la viktimojn de la tertremo en apuda koncentrejo [6]; dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj [7].

koncentrigi

Igi koncentri.
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentrigi

koncentriĝi

1.
Iĝi koncentrita 1, 2: senteraj kamparanoj koncentriĝis tre frumatene en centra loko, en kondiĉoj tre similaj al sklavomerkatoj [8]; ĉiuj rigardoj koncentriĝis al li; li estas la sola, kiu dependas de neniu, kaj en kies manoj koncentriĝas ĉiu suferigo [9]; vigla komerca vivo koncentriĝis laŭlonge de la dekstra bordo de Vltava [10]; speciale en la valo de la rivero Zenne koncentriĝas "sovaĝaj gistoj" en la aero, kiel „Brettanomyces lambicus“, kiuj interalie mildigas la acidan guston [de biero] [11]; ĉiu teknologio sur ĉi tiu mondo koncentriĝis en la manojn de tiu ordeno, la Nigraj Monaĥoj [12].
2.
=koncentri sin la vido de viaj streĉitaj mienoj malhelpas min serioze koncentriĝi [13].

koncentriteco

1.
Eco de iu aŭ io koncentrita 1, aŭ koncentriĝinta.
2.
KEM Proporcio en solvaĵo de la solvita substanco: akva solvaĵo el natria klorido kun koncentriteco je 2 g/l (legu: du gramoj en litro); sulfata akvo ― akvo kun pliigita koncentriteco de solveblaj sulfatoj [14]; vitamino „C“ post aplikado en la samaj kvantoj havas pli malaltan koncentritecon en la sango ĉe tabakfumantoj ol ĉe tiuj kiuj ne fumas [15]. VD:enteno

malkoncentri

(tr)
ANT:koncentri laŭ iuj fakuloj, preferindas koncentri kapitalon por disvolvi la lokon, kie estas la tri havenurboj, ol malkoncentri ĝin aparte por ĉiu el ili [16]. SUB:dilui

Rim.: La radiko estis difinita en la 1a OA kiel adjektiva, kun la signifo „samcentra“. La Scienca Revuo, la Teknika Komisiono (Scienca Gazeto, dec. 1913) kaj la kompetentaj teknikistoj Vérax kaj Wüster unuvoĉe rimarkigis, ke estante tute samsignifa, kiel „samcentra“, ĝi estas senutila, kaj ke pli utilus verba radiko kun signifo „plidensigi solvaĵon, pliigi la kvanton de solvita substanco en solvaĵo“, alidire „maldilui“. Sekve, la unua senco estis eksoficialigita kaj la radiko redifinita kiel verba en la 8a OA. Tial, sekvante la ekzemplon de [17], ni prezentas la aferon, kvazaŭ temus pri du homonimaj radikoj, koncentr kaj koncentr, sed tio estas grandparte konvencia, precipe se konsideri la derivaĵon „koncentriĝi“, kiu havas samajn formon kaj signifon por ambaŭ radikoj, aŭ la fakton, ke kelkaj aŭtoroj, kiel ekz-e en [18], uzas samtempe „koncentrita“ kun la senco de la 8a OA kaj „koncentrigi“ kun la senco de la 1a OA.

tradukoj

anglaj

~i: concentrate; ~ejo: concentration camp; ~iĝi: concentrate, become concentrated.

belorusaj

~i: канцэнтраваць; ~ejo: канцэнтрацыйны лягер, канцлягер; ~iĝi: канцэнтравацца.

francaj

~i 1.: concentrer, centraliser, condenser, faire converger, focaliser, masser, rassembler, regrouper, réunir; ~i 2.: concentrer, réduire; ~i sin: se concentrer, s'appliquer; ~o: concentration; ~a: de concentration; ~ado: concentration; ~ejo: camp de concentration; ~iĝi 1.: se concentrer, se condenser, converger, se focaliser, se masser, se rassembler, se regrouper, se réunir; ~iĝi 2.: se concentrer, s'appliquer; ~iteco 2.: concentration, teneur, titre; mal~i: diluer, allonger, couper, délayer, déconcentrer, étendre.

germanaj

~i: konzentrieren; ~ejo: Konzentrationslager; ~iĝi: sich konzentrieren.

hispanaj

~ejo: campo de concentración.

hungaraj

~i: összpontosít, koncentrál; ~o: koncentráció, összpontosítás, összpontosulás; ~a: összpontosító, koncentráló; ~ejo: koncentrációs tábor; ~iĝi: összpontosul, koncentrálódik; ~iteco: koncentráció; mal~i: szétforgácsol, fellazít, felhígít.

nederlandaj

~i: concentreren; ~i sin: zich concentreren; ~o: concentratie; ~a: concentrerend; ~ado: concentratie; ~ejo: concentratiekamp; ~iĝi 1.: samenkomen; ~iĝi 2.: zich concentreren; ~iteco: concentratie; mal~i: deconcentreren, verdunnen.

portugalaj

~i 1.: concentrar; ~i: concentrar; ~ejo: campo de concentração.

rusaj

~i: сосредоточить, концентрировать; ~i sin: сосредоточиться, сконцентрироваться; ~o: концентрация; ~a: концентрационный; ~ado: концентрация; ~ejo: концентрационный лагерь, концлагерь; ~igi: сконцентрировать; ~iĝi: концентрироваться, сконцентрироваться; ~iteco: концентрация; mal~i: рассредоточить, уменьшить концентрацию.

fontoj

1. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 29
2. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3
3. Poul THORSEN: La oceano kaj ni ― La arto de Mikines, Norda Prismo, 1956:3
4. V. Gorŝkov: La strategio de elvivado, http://www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Ekologio/elviv.html
5. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjuano, leciono 12a
6. Stefan Maul: k. a.: Deklingva manlibro pri politiko
7. Stefan Maul: k. a.: Deklingva manlibro pri politiko
8. E. Vivancos: 50-a datreveno de la Hispana Revolucio, http://satenhispanio.eresmas.com/artik25.htm
9. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Honorigo
10. M. Malovec: La ĉeĥa přemyslida ŝtato, http://members.chello.cz/malovec/HPREMISL.HTM
11. L. Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato
12. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 23
13. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
14. J. Werner: Terminaro de betono, http://mujweb.cz/Kultura/malovec/BETONO.HTM
15. Tr. Gabor Lazar: Fumado kaj la metabolo de kelkaj medikamentoj, Eventoj, n-ro 207
16. Wei Guoxiong: Trafikreto en Guanĝi, EPĈ
17. Plena Ilustrita Vortaro
18. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?

administraj notoj

pri ~o 2.:
      La unua ekzemplo ne aspektas klara.
      [MB]
    
pri ~a :
      Mi ne komprenas la ekz-on kun "plioj galvanaj".
      [MB]
    
pri ~iteco 1.:
      Tio estas teorie ebla senco, sed sxajne malofte uzata.
      Cxu ekzistas ekz-oj de la tipo "la ~iteco de trupoj cxirkaux
      siegxita urbo", "lia ~iteco (= sinkoncentrinteco) vidigxis
      sur la strecxita vizagxo" k.s.?
      [MB]
    
pri ~iteco 2.:
      Al la sama familio apartenas ankaux "titro" (PIV1), ne en REVO.
      [MB]
    

[^Revo] [koncen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/09/03 16:31:13 ]