tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pt ru
*konserv/i [1]
*konservi
(tr)
- 1.
-
Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu;
malebligi pereon de io:
li sukcesis konservi de putriĝo la kadavronB;
malproksima antikveco, pri kiu nenia historio konservis al
ni eĉ la plej malgrandan dokumenton;
ili ne povis konservi sian animon vivaZ
konservi sekreton, la varmon, librojn, arkivojn,
deponaĵon;
okulvitroj, kiuj konservas la vidkapablon;
oni konservis nur unu alon de la konstruaĵo;
li devis zorgi pri loko, kie li povus konservi siajn
ormonerojn por gardi ilin de ŝtelistoj.
- 2.
-
Ne perdi; daŭrigi posedi; havi ankoraŭ:
kiu kaptas tro vaste, malmulte konservasZ;
konservi la pacon, la ordon, sian rangon, sian tutan forton
aŭ
potencon, sian valoron, sian junecon, sian belecon, la
vivonZ,
siajn dentojn;
la ĉielo konservis ankoraŭ postesignojn de la
matenruĝoB;
konservi sian opinion, konvinkon, agrablan memoron pri tio,
amikajn
rilatojn kun iu, tradician moron, sian seriozecon;
la konferenco konservis ĉiam pure teknikan karakteron;
konservi al iu fideleconZ,
sian favoron;
la finiĝoj, prefiksoj kaj sufiksoj estas tute
memstaraj vortoj,
kiuj konservas ĉiam egalan signifonZ;
ĉu vi konservos vian koleron por ĉiamZ?
konservi ion en la memoro;
konservu klarecon de la kapo kaj prudentonZ.
- 3.
-
En dialogo kun aplikprogramo,
skribi
ŝanĝitan
datumaron en ĝian dosieron:
necesas unue konservi tiun tekston kiel dosieron,
kaj poste importi ĝin
[2].
Rim.:
Konservi estas ŝirmi
kontraŭ la naturaj detrufortoj (morto, ruino, forgeso);
gardi estas ŝirmi kontraŭ
ĉiuspecaj
danĝeroj. Krome oni konservas ion, oni
gardas ion aŭ iun.
konserviĝi
(ntr)
-
Esti konservata aŭ konservita,
resti:
prenu ĉi tiujn dokumentojn ... kaj metu ilin
en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo
[3];
el la du plej antikvaj kaj plej longaj fabeloj, kiuj
konserviĝis ĉe la cikonioj, unu estas konata de
ni ĉiuj
[4].
konservo, konservado
-
Ago konservi:
por la konservado de nia vivo plej bone taŭgas
la manĝo vegetarana;
esti komisiita por la konservado de monumentoj, pentraĵoj;
instinkto de memkonservado.
konservaĵo
-
Io, ĝenerale manĝaĵo, kion oni konservis:
fari konservaĵojn el fiŝoj.
konservismo
- konservativismo
certe por multaj hodiaŭaj mensoj aperas surpriza la
fakto, ke nobeloj kaj religiuloj, kiun nun estas ĉie plej
fortaj bastionoj de ĉiaj politikaj kaj sociaj
konservismoj, estis tiam tipaj revoluciuloj
[5].
konservisma
- konservativa
fidela al sia bildo konservisma ... la nova papo
Benedikto la 16a, kun korvarmo sed firme rememoris la
tradiciajn principojn de katolikismo
[6].
konservisto
- 1.
-
Homo, kies profesio estas konservi gravajn aferojn
(librojn, arkivojn kc)
kuratoro
- 2.
-
Konservismano,
konservativulo,
konservemulo.
konservejo
-
Loko, kie oni konservas diversajn aferojn:
konservejo por manĝaĵoj, varoj.
arkivo,
doko
konservema
-
Ne ŝatanta ŝanĝojn.
konservujo
-
Skatolo, kesto, en kiu oni konservas ion
kolektujo.
tradukoj
anglaj
~i 3.:
save (a file);
~i:
conserve;
~ismo:
conservatism;
~isma:
conservative.
belorusaj
~ismo:
кансэрватызм;
~isma:
кансэрватыўны.
ĉeĥaj
~i:
zachovat.
francaj
~i 1.:
conserver;
~i 3.:
sauver (informatique);
~i:
conserver, garder, préserver;
~iĝi:
se conserver;
~o, :
conservation, préservation;
~aĵo:
conserve;
~ismo:
conservatisme (politique);
~isma:
conservateur (adj., politique);
~isto:
conservateur (subst.);
~ejo:
réserve (lieu);
~ema:
conservateur (adj.).
germanaj
~i 1.:
bewahren, erhalten;
~i 2.:
aufbewahren, aufheben;
~o, :
Bewahren, Erhalten;
~aĵo:
Konserve;
~isma:
konservativ, altmodisch;
~isto 1.:
Konservator, Kustos, Verwalter;
~ejo:
Aufbewahrungsort, Aufbewahrungsraum;
~ema:
konservativ, bewahrend;
~ujo:
Behälter (zum Aufbewahren), Konservenbehälter, Konservendose, Konservenglas, Schauglas.
hispanaj
~ismo:
conservadurismo;
~isma:
conservador.
hungaraj
~i 1.:
megőriz, megóv, konzervál;
~i 2.:
megőriz, megtart;
~i 3.:
elment;
~o, :
fenntartás, megőrzés, konzerválás;
~aĵo:
konzerv;
~isto:
konzervátor;
~ejo:
tárolóhely, őrzőhely;
~ema:
konzervatív;
~ujo:
konzerv(doboz).
mem~ado:
önfenntartás.
nederlandaj
~i:
bewaren;
~o, :
bewaren;
~isma:
conservatief;
~isto:
conservator;
~ejo:
bewaarplaats;
~ema:
conservatief.
portugalaj
~i 1.:
conservar, guardar, manter, entreter, armazenar;
~i 2.:
conservar, guardar, manter, entreter, armazenar;
~i 3.:
salvar;
~isma:
conservador (adj.).
rusaj
~i 3.:
сохранить
(изменения в
файле), запомнить
(изменения в
файле), записать (в
файл);
~i:
сохранить, сохранять, хранить;
~iĝi:
сохраниться, сохраняться, храниться;
~o, :
сохранение, консервация;
~aĵo:
консервы;
~ismo:
консерватизм;
~isma:
консервативный;
~isto 1.:
хранитель;
~ejo:
хранилище;
~ema:
консервативный;
~ujo:
контейнер, консервная банка.
mem~ado:
самосохранение.
[^Revo]
[konser.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2010/07/14 16:30:24 ]