tradukoj: be de en fa fr hu nl pl pt ru sv

8kub/o

*kuboTEZ

1.TEZ
MAT[1] Sesedro, kiun limas ses kvadratoj; alidire regula sesedro.
2.
Malgranda kubo el eburo, ligno ktp, signita sur ĉiu faco per aparta nombro, de unu ĝis ses, kaj servanta por diversaj ludoj; ĵetkubo, ludkubo: la kuboj jam falis, jam estas ĵetitaj (malebliĝis nun ĉia ŝanĝiĝo; ponto, transpasi).
3.TEZ
MAT[2] La tria potenco de nombro; produto de tiu nombro per ĝia kvadrato.

kuba

[3]
Rilata al kubo: kuba skatolo (kubforma); kuba metro; MAT kuba polinomo (triagrada); MAT kuba radiko.

kubismaTEZ

Konforma al kubismo.

kubismoTEZ

BELA
Skulpta kaj pentra stilo franc-devena, prospera komence de la 20a jarcento (proksimume 1910–1930) precipe en Francujo kaj Ĉeĥujo, influita de afrikaj artaĵoj, montranta simpligitajn, geometriajn formojn de objektoj, miksanta plurajn vid-punktojn al ili, algluanta al la verkoj materialojn el la bildigitaĵoj (gazetfoliojn kaj aliajn).

kubforma

Havanta formon de kubo.

tradukoj

anglaj

~o 1.: cube; ~o 2.: die (gaming), dice; ~o 3.: cube; ~a: cubic, cubical; ~isma: cubist; ~ismo: cubism; ~forma: cubic, cubical.

belorusaj

~o 1.: куб; ~o 2.: куб, кубік; ~o 3.: куб, трэцяя ступень; ~a: кубічны; ~isma: кубісцкі; ~ismo: кубізм; ~forma: кубічны.

francaj

~o: cube; ~a: cubique; ~ismo: cubisme; ~forma: cubique.

germanaj

~o 1.: Würfel; ~o 3.: Kubus; ~a: kubisch; ~isma: kubistisch; ~ismo: Kubismus; ~forma: würfelförmig.

hungaraj

~o 1.: kocka; ~o 2.: dobókocka; ~o 3.: köb; ~a: köb-, kocka alakú; ~isma: kubista; ~ismo: kubizmus.

nederlandaj

~o 1.: kubus; ~o 2.: teerling, dobbelsteen; ~o 3.: derde macht; ~a: kubiek; ~isma: kubistisch; ~ismo: kubisme; ~forma: kubusvormig.

persaj

~o 1.: مکعب; ~o 2.: تاس; ~o 3.: مکعب; ~a: مکعبی، مکعب; ~ismo: کوبیسم; ~forma: مکعبی‌شکل، مکعبی.

polaj

~o 1.: sześcian, kostka; ~o 3.: sześcian, trzecia potęga; ~a: sześcienny, kubiczny, trzeciego stopnia.

portugalaj

~o 1.: cubo.

rusaj

~o 1.: куб; ~o 2.: кубик; ~o 3.: куб, третья степень; ~a: кубический; ~isma: кубистский, кубистический; ~ismo: кубизм; ~forma: кубический.

svedaj

~o 1.: kub; ~o 2.: tärning; ~o 3.: kub; ~a: kubisk; ~ismo: kubism; ~forma: kubformad.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
3. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [kub.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2011/02/08 11:10:15 ]