tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

*potenc/o

*potenco

1.
Kapablo, povo forte efiki: la potenco de maŝino, de teleskopo; (figure) la potenco de elokventeco, de konvinkaj paroloj.
2.
JURPOL Jura aŭ politika kapablo obeigi al sia volo: la organoj kaj branĉoj de la ŝtata potenco; leĝodona potenco de la parlamento; plenuma potenco de la ministroj; milita potenco; la tera potenco de la papoj; en „Julio Cezaro“ ekzistas do tensio inter, unuflanke, la nocio de regado de elito, kiu, eĉ se ĝi misuzas la potencon, tamen reprezentas kontinuecon de valoroj, kaj, aliflanke, la nocio de renverso de tiraneca reĝimo [1].
3.
Potenculo aŭ potencaĵo: se mi faru riverencon, mi elektu potenconZ; laboro kaj pacienco kondukas al potenco [2].
4.
POL Regno sufiĉe forta por influi la situacion en konsiderinde granda parto de la mondo: regiona, granda, monda potenco; superpotenco.
5.
MAT
a)
[3] (de reelo x per entjero n) Ĝia n-a potenco.
b)
[4] (de pozitiva reelo x per reelo y) La eksponencialo de y kun bazo x; alidire: ey.lnx.
c)
VD:inversigo.


Grafikaĵoj de diversaj potencoj

potenca

Havanta potencon:
1.
potenca maŝino, rimedo; (figure) potencaj kverkojZ; barbo potenca sed kapo sensenca [5]; la belan peton, pli potencan ol glavo kaj lanco, vi forpuŝasZ; ili atingis potencan gradon de kulturoZ.
2.
potenca reĝo, regno; la loto decidas inter potenculojZ; antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo [6]..

potenci

(tr)
1.
Havi potencon super: la tutan Mediteraneon iam potencis Romo.
2.
MAT[7](evitinde) =potencigi..

potencigi

(tr)
1.
Igi pli potenca: la fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos [8].
2.
MAT (reelon x per entjero n aŭ reelo y) Kalkuli ĝian potencon 5.a5.b: 23 = 8 (legu: du potencigite per tri estas ok, aŭ du alt tri estas ok); divido per p de la entjeroj m-potencigitaj liveras restojn m-umajn [9]. VD:radikigi.
Rim.: En [10] kaj [11] troveblas ĉi-sence la rekta verbigo „potenci“. Tio malagrable kolizias kun la politika senco de la sama verbo, nome „havi potencon super“. Ŝajnas, ke „igi potenca“ estas pli bona metaforo por la matematika nocio, kaj cetere ĝi ekzistas de longe kaj troveblas ankaŭ en [12].

potencigo

MAT[13]
Ago potencigi.

potenciganto

MAT[14]
La nombro, per kiu oni potencigas. SIN:eksponento.

potencigato

MAT
La nombro, kiun oni potencigas. SIN:bazo de eksponencialo.

n-a potenco

MAT
(de reelo x) La produto de n faktoroj egalaj al x: la n-an potencon de x oni signas per xn; la kvina potenco de du estas tridek du: 25 = 2×2×2×2×2 = 32. SUB:kvadrato, kubo.
Rim.: Tiu difino estas vastigebla al elementoj de ajna monoido kun multiplike signata operacio: n-a potenco de entjero, de matrico, de endomorfio (konsiderante la operacion kunligo)...

nulpotenca

MAT
(p.p. nenula elemento x de ringo) Tia, ke iu n-a potenco de ĝi egalas al la nulo: ĉiu nulpotenca elemento estas ankaŭ nuldivizoro; ajgeno de nulpotenca endomorfio estas nepre nula; nulpotenca matrico; la sumo de du komutiĝantaj nulpotencaj elementoj estas ankaŭ nulpotenca. SIN:nilpotenta.
Rim.: Estas strange, ke ĉi tiu simpla kaj travidebla kunmetaĵo ne aperas en niaj fontoj.

tradukoj

anglaj

~o 2.: power; ~o 5.: power; ~igi 2.: raise to a power; ~igo: raising to a power, exponentiation; ~iganto: exponent; ~igato: base; n-a ~o: n-th power; nul~a: nilpotent. leĝodona ~o: legislative power; plenuma ~o: executive power.

belorusaj

~o 1.: сіла, магутнасьць, моц; ~o 2.: улада; ~o 3.: сіла; ~o 4.: дзяржава (уплывовая, магутная); ~o 5.: ступень (матэматычная); ~a: моцны, магутны; ~i 1.: уладарыць, панаваць; ~igi 1.: умацоўваць, мацаваць; ~igi 2.: узводзіць у ступень, вылічаць ступень; ~igo: узьвядзеньне ў ступень, патэнцыраваньне; ~iganto: паказьнік ступені; ~igato: падстава (матэматычная); n-a ~o: n-я ступень; nul~a: нільпатэнтны. ŝtata ~o: дзяржаўная ўлада; leĝodona ~o: заканадаўчая ўлада; plenuma ~o: выканаўчая ўлада; super~o: супэрдзяржава.

francaj

~o 1.: puissance; ~o 2.: pouvoir; ~o 3.: puissant; ~o 4.: puissance; ~o 5.: puissance; ~a: puissant; ~igi 2.: élever à une puissance; ~igo: élévation à une puissance, exponentiation; ~iganto: exposant; ~igato: base; n-a ~o: puissance n; nul~a: nilpotent.

germanaj

~o 1.: Macht, Gewalt; ~o 2.: Gewalt; ~o 4.: Macht; ~o 5.: Potenz; ~a: mächtig, machtvoll, gewaltig; ~i 1.: die Macht ausüben über, die Gewalt haben über, beherrschen; ~igi 2.: potenzieren, erheben (in eine Potenz); ~igo: Potenzierung, Potenzerhebung; ~iganto: Exponent; ~igato: Basis; n-a ~o: n-te Potenz; nul~a: nilpotent.

hispanaj

~o: potencia; ~i: potenciar.

hungaraj

~o 1.: teljesítmény, hatalom, erő; ~o 2.: hatalom; ~o 3.: potentát, hatalmasság; ~o 4.: hatalom; ~o 5.: hatvány; ~a: hatalmas, nagy hatalmú, nagy teljesítményű; ~i 1.: ural, hatalmában tart; ~i 2.: hatványoz, hatványra emel; ~igi 1.: hatalmassá tesz, uralkodóvá tesz; ~igi 2.: hatványoz, hatványra emel; ~igo: hatványozás, hatványra emelés; ~iganto: hatványkitevő, exponens; ~igato: alap; n-a ~o: n-edik hatvány; nul~a: nilpotens. ŝtata ~o: államhatalom; leĝodona ~o: törvényhozó hatalom; plenuma ~o: végrehajtó hatalom; tera ~o: földi hatalom; laboro kaj pacienco kondukas al ~o: türelem és fáradozás meghozza a gyümölcsét; super~o: szuperhatalom; barbo ~a sed kapo sensenca: feje, mint egy hordó, esze, mint egy dió; antaŭ tima okulo ~iĝas eĉ kulo: a megijedt ember az árnyéktól is fél.

nederlandaj

~o 2.: macht; ~o 4.: macht; ~o 5.: macht; ~a: machtig; ~i 1.: macht hebben; ~i: macht geven; ~igi 2.: in de macht verheffen. leĝodona ~o: wetgevende macht; plenuma ~o: uitvoerende macht; super~o: grootmacht.

polaj

~o 5.: potęga; ~igi 2.: potęgować; ~igo: potęgowanie; ~iganto: wykładnik; ~igato: podstawa; n-a ~o: n-ta potęga; nul~a: nilpotentny.

portugalaj

~o 1.: potência, poder; nul~a: nilpotente.

rusaj

~o 1.: сила, мощь; ~o 2.: власть; ~o 3.: сила; ~o 4.: держава; ~o 5.: степень; ~a: сильный, мощный, могучий; ~i 1.: властвовать; ~igi 1.: укреплять; ~igi 2.: возводить в степень; ~igo: возведение в степень, потенцирование; ~iganto: показатель степени; ~igato: основание; n-a ~o: n-я степень; nul~a: нильпотентный. ŝtata ~o: государственная власть; leĝodona ~o: законодательная власть; plenuma ~o: исполнительная власть; tera ~o: светская власть.

fontoj

1. Humphrey Tonkin: Shakespeare ― interlingvisto, En: De A al B: Festlibro por André Albault. Saarbrücken: Iltis>
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §347
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. Plena Ilustrita Vortaro
8. Zamenhof: La parolado antaŭ la Unua Kongreso en Boulogne sur Mer, 1905-08-05
9. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
10. Plena Ilustrita Vortaro
11. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 43
12. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
14. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10

[^Revo] [potenc.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2010/09/22 16:30:23 ]