tradukoj: be en es fa fr hu nl pt ru

*moder/a [1]

*modera

Ne troa, ne ekscesa, ne ekstrema: modera prezo, postulo; modera politika partio; vivo modera estas sendanĝeraZ; li ĉiam restis modera en siaj ambicioj; modere manĝi. VD:meza, modesta, sobra

modereco, modero

Eco de iu aŭ io modera: vivo sen modero kondukas al mizero [2].

moderigi

(tr)
Igi ion aŭ iun modera: moderigi la rapidecon de aŭtomobilo, la ardon de la diskuto; por ŝafo tondita Dio venton moderigas [3]; moderigi punon; moderigi ies koleron. VD:mildigi

moderismo

POL Pliŝato de kompromisaj, maldrastaj, prudentaj agmanieroj, kontraste al ekstremismo: troigo en sociaj ekstremoj nomiĝas emfaze ekstremismo ..., kies inverso estas moderismo [4]; moderismo do estas: malekstrema kaj neideologia pozicio [5].

malmodera

Troa, ekscesa, ekstrema. SIN:senbridaVD:limo

tradukoj

anglaj

~a: moderate.

belorusaj

~a: стрыманы, памяркоўны; ~eco, : стрыманасьць, памяркоўнасьць; ~igi: стрымліваць, сьцішаць; mal~a: нястрыманы.

francaj

~a: médiocre, modéré, modique; ~eco, : modération; ~igi: modérer; ~ismo: centrisme, mesure (modération), modération; mal~a: excessif, immodéré, outré.

hispanaj

~a: moderado, -a; ~eco, : moderación; ~igi: moderar; mal~a: desmesurado, excesivo.

hungaraj

~a: mérsékelt, mértékletes, mértéktartó; ~eco, : mérsékletesség, mértékletesség; ~igi: mérsékel; mal~a: mértéktelen, szertelen.

nederlandaj

~a: matig, gematigd; ~eco, : gematigdheid; ~igi: matigen; mal~a: onmatig, buitensporig.

persaj

~a: میانه‌رو، معتدل; ~eco, : میانه‌روی، اعتدال; ~igi: تعدیل کردن; mal~a: افراطی، تندرو.

portugalaj

~a: moderado, comedido, frugal, módico, temperado (moderado).

rusaj

~a: умеренный, сдержанный; ~eco, : умеренность, сдержанность; ~igi: умерять, сдерживать; mal~a: неумеренный.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „ekstrema“, 1996
5. K. Miner: taglibro, 2004-03-24

[^Revo] [moder.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2010/05/18 16:30:39 ]