tradukoj: be bg br cs de en es fr hu it ja nl pl pt ro ru sk vo zh

*mez/o [1]

*mezoTEZ

1.TEZ
MAT
a)TEZ
(elementa geometrio)[2] (de streko) Punkto de ĝi egaldistanca de ĝiaj du randoj: la du strekoj, kiuj ligas la mezon al la randoj de la originala streko, estas egalaj.
b)TEZ
(afina geometrio) (de punktoparo en afina spaco) La pezocentro kun egalaj koeficientoj de la du punktoj.
2.TEZ
Punkto egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj, en spaco aŭ tempo: mezo de bastono, strato, rivero, urbo; mezo de la nokto, jaro, vivo; mezo de vojaĝo, romano, kanto. VD:centro, kerno, sino
3.
Tio, kio estas egale malproksima de kontraŭaj ekstremaj gradoj: vero kaj virto kuŝas en mezo; serĉi la ĝustan mezon.

mezaTEZ

Estanta en la mezo: meza parto; meza pezo, kresko, lernejo; mezkvalita lano. VD:intera, transira. VD:ponto.

meze de, meze en, meze inter, en la mezo deTEZ

1.
En loko aŭ momento egaldistanca de ekstremaĵoj: meze de la nokto.
2.
En loko, kie oni estas ĉiuflanke ĉirkaŭata: meze de la nebulo; meze en la akvo; mezen en la bukedon oni enmetadis kandelonZ; la Eternulo parolis al ili el meze de la fajroZ; li faligis ĉion mezen de ilia tendaroZ; ne metu ilian nombron mezen de la IzraelidojZ; halti meze dum la danco; meze inter la malamikoj.

antaŭtagmezoTEZ

KAL Unua duono de la hela tago. TUT:diurno

noktomezoTEZ

KAL Mezo de la nokto: la unua bato de noktomezo sonis, kiam ŝi pensis, ke estas apenaŭ la dekunua horo [3]. TUT:diurno

posttagmezoTEZ

KAL Dua duono de la hela tago. TUT:diurno

tagmezoTEZ

KAL Mezo de la hela tago, kiam la suno estas plej alte super la horizonto. TUT:diurno

tradukoj

anglaj

~o: middle; ~a: middle; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: amid, among, in the middle of; antaŭtag~o: morning; nokto~o: midnight; posttag~o: afternoon; tag~o: noon.

belorusaj

~o: сярэдзіна; ~a: сярэдні; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 1.: пасярэдзіне, на сярэдзіне; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 2.: пасярод, сярод, у сярэдзіне; antaŭtag~o: да паўдня, да палудня; nokto~o: поўнач; posttag~o: па паўдні, папалудні; tag~o: поўдзень.

bretonaj

~o: kreiz; ~a: -kreiz, krenn; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: e-kreiz; antaŭtag~o: beure, mintin; nokto~o: hanternoz; posttag~o: enderv; tag~o: kreisteiz.

bulgaraj

nokto~o: полунощ; posttag~o: следобед.

ĉeĥaj

~o: střed.

ĉinaj

~o: .

francaj

~o: milieu; ~a: médian, moyen; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: au milieu de, parmi; antaŭtag~o: matinée; nokto~o: minuit; posttag~o: après-midi; tag~o: midi.

germanaj

~o: Mitte; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 1.: mitten in; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 2.: mitten in; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: mitten in; antaŭtag~o: Vormittag; nokto~o: Mitternacht; posttag~o: Nachmittag; tag~o: Mittag.

hispanaj

~a: medio; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: en medio de; nokto~o: medianoche; posttag~o: tarde; tag~o: mediodía.

hungaraj

~o a: középpont; ~o 1.: középpont; ~o: közép; ~a: közép-, középső, középponti, közepes, átlagos; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: középütt, középen; antaŭtag~o: délelőtt; nokto~o: éjfél; posttag~o: délután, ebédután; tag~o: dél. ~kvalita: átlagos minőségű; ~e de la nokto: az éjszaka közepén.

italaj

~o: mezzo; ~a: mediano (agg.), intermedio, medio, in mezzo, centrale (in mezzo); ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: nel mezzo, in mezzo, centralmente (in mezzo); antaŭtag~o: mattino; nokto~o: mezzanotte; posttag~o: pomeriggio; tag~o: mezzogiorno.

japanaj

~o: 中 [なか].

nederlandaj

~o: midden; ~a: midden-, middelbaar, gemiddeld; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: te midden van, middenin; antaŭtag~o: ochtend, voormiddag, morgen; nokto~o: middernacht; posttag~o: middag, namiddag; tag~o: middag.

polaj

~o 1.: środek; ~o 2.: środek; ~o: środek; ~a: środkowy; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 1.: w środku; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 2.: w środku; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: w środku; antaŭtag~o: przedpołudnie; nokto~o: północ (godzina); posttag~o: popołudnie; tag~o: południe (godzina).

portugalaj

~o: meio.

rumanaj

~o: mijloc; ~a: central, de mijloc; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: în mijloc; antaŭtag~o: înainte de amiază, înainte de prânz; nokto~o: miezul nopţii; posttag~o: după amiaza; tag~o: amiază.

rusaj

~o: середина; ~a: средний; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 1.: посередине, на середине; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de 2.: посреди, среди; antaŭtag~o: до полудня; nokto~o: полночь; posttag~o: пополудни; tag~o: полдень.

slovakaj

~o: stred; ~a: prostredný; ~e de, ~e en, ~e inter, en la ~o de: v strede.

volapukaj

tag~o: zendel.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
3. C. Perrault, trad. P. Sarpy: Cindrulino, Rakontoj pri feinoj, Hachette, 1904

[^Revo] [mez.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.40 2011/01/11 00:10:53 ]