tradukoj: de en fr hu nl pl pt ru sv

*op[1]

I.

-op

[2] Sufikso montranta la kolektivecon kaj uzata por derivi el numeraloj aŭ kvantaj vortoj substantivon kun la senco „grupo el indikita nombro da anoj“, el kiu oni povas plu derivi adjektivojn aŭ adverbojn kun la senco „kolektive“, „kune“ ktp.
ŝi restis duope kun la virinoZ; akiro kaj perdo rajdas duope [3]; ili venis triope (ĉiuj tri kune); fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝoŝZ; kvaropige faldita papero; kvinope ili sin ĵetis sur minZ; kiomope ni estas? rigardu kiel multope jam aliĝis al ni la BritojZ; multope ni pli frue finos la laboron ol unuopeZ; marŝi arope.
Rim.: PV kaj PIV difinas ankoraŭ alian sencon: „en grupoj de“: pasi unuope (unu post unu) sur la ponteto; viciri kvarope; verŝi gutope. Tion mi (Sergio Pokrovskij) opinias eraro. Por indiki tiajn disajn opojn oni uzu "po": pasi po unu sur la ponteto („pasi unuope“ pli probable signifus „pasi sole“); viciri po kvar („viciri kvarope“ plie signifus ke entute estis 4 personoj kiuj iris vice) verŝi pogute. Kp tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope [4]. (ĉi tie duope = „ambaŭ kune“)
VD:po, obl.
Rim.: Op almetiĝas ne nur al numeraloj, kiel on, sed ankaŭ al ĉiaj substantivoj.
II.
Vortero samsignifa:

opa

Kolektiva: oni ne povas nomi doktrino tiun opan duonfrenezon .

opo

1.
Grupo da homoj kun komuna celo aŭ agado: opo da pilkludantoj.
2.
MAT[5] Elemento de kartezia produto de pluraj aroj; intuicie: sinsekvo el finia nombro da objektoj (ne nepre malsamaj), prenitaj en difinita ordo. VD:finilonga vico, n-opo.
Rim.: Tiu termino aperas en [6], sed en kombinatorika kunteksto, do konjekteble kun la senco, kiun ni donas al kombinaĵo.

n-opo

MAT[7]
Opo kun n termoj: n-opon oni kutime signas per skribaĵo de la tipo (x1,x2,... xn); la objektojn konsistigantajn n-opon oni nomas ĝiaj anoj aŭ termoj; duopoj ankaŭ nomiĝas paroj; koordinata triopo; kvaropo, kvinopo, sesopo, sepopo, okopo...
Rim.: El la klarigaj elementoj troveblaj en [8] sekvus, ke n-opo estus nenio alia ol n-elementa aro. La sama aŭtoro preferas nomi „n-vico“ la nocion, kiu respondas al la supra difino. Male, la difino trovebla en [9] estas teĥnike malsama al la nia, sed laŭcele kongruas.

unuopa

Izolita, aparta, individua: en Esperanto la uzado de la prepozicioj estas tute logika kaj regula kaj oni ne bezonas lerni parkere ĉiun unuopan esprimon [10]

tradukoj

anglaj

n-~o : n-tuple. du~o: couple, ordered pair; tri~o: triple[t]; kvar~o: quadruple; kvin~o: quintuple; ses~o: sextuple; sep~o: septuple; ok~o: octuple.

francaj

~a: de groupe, collectif; n-~o : n-uplet; unu~a : individuel, particulier, singulier. du~o: couple; tri~o: triplet; kvar~o: quadruplet; kvin~o: quintuplet; ses~o: sextuplet; sep~o: septuplet; ok~o: octuplet.

germanaj

-~: zu [Zwei-, Drei-, Vier- ktp.]en; n-~o : n-Tupel; unu~a : einzeln. du~o: (geordnetes) Paar; tri~o: Tripel; kvar~o: Quadrupel; kvin~o: Quintupel; ses~o: Sextupel; sep~o: Septupel; ok~o: 8-Tupel.

hungaraj

~a: csoportos, együttes; ~o 1.: csoport, együttes; ~o 2.: csoport; n-~o : n-es ; unu~a : egyes, külön. kvar~ige faldita papero: négyrét hajtott papír; kvin~e: öten; kiom~e: hányan; mult~e: sokan; du~o: kettes ; tri~o: hármas ; kvar~o: négyes ; kvin~o: ötös ; ses~o: hatos ; sep~o: hetes ; ok~o: nyolcas .

nederlandaj

~a: collectief; ~o: groep, team; unu~a : individueel, apart. du~o: paar; tri~o: drietal; kvar~o: viertal; kvin~o: vijftal; ses~o: zestal; sep~o: zevental; ok~o: achttal.

polaj

n-~o : ciąg n-wyrazowy; unu~a : pojedynczy. du~o: para (uporządkowana), dwójka, ciąg dwuwyrazowy; tri~o: trójka; kvar~o: czwórka; kvin~o: piątka; ses~o: szóstka; sep~o: siódemka; ok~o: ósemka.

portugalaj

unu~a : individual.

rusaj

~a: коллективный, групповой; ~o 1.: группа; ~o 2.: кортеж; n-~o : n-ка, n-набор, кортеж; unu~a : отдельный, единичный. du~e: вдвоём; tri~e: втроём; kvar~ige faldita papero: вчетверо сложенная бумага; kvin~e: впятером; du~o: (упорядоченная) пара; tri~o: тройка; kvar~o: четвёрка; kvin~o: пятёрка; ses~o: шестёрка; sep~o: семёрка; ok~o: восьмёрка.

svedaj

~a: kollektiv (adj.); ~o: grupp; unu~a : individuell. kvin~e: fem åt gången; du~o: par.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
5. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
6. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
7. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §287
8. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 38, 70
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj
10. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, Sepa leciono

[^Revo] [op.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.36 2009/03/04 17:30:34 ]