tradukoj: be bg br cs de en fr hu nl pl pt ru sv tp vo

*paper/o

*papero

1.
Maldika folio fabrikata el pastigitaj ĉifonoj aŭ fibraj vegetaĵoj, uzata por skribi, presi, paki: blanka papero kuŝas sur la tablo [1]; ĉambro tapetita per flavaj paperojZ; konfidi ion al la papero (= skribi); al la papero ne mankas tolero (oni povas laŭvole skribi stultaĵojn) [2].
2.
Skribitaj aŭ presitaj notoj, dokumentoj, legitimaĵoj kaj similaj: verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [3]. ordigi siajn paperojn; valorpapero; rulo da monpaperetojZ; kiam mi (telefone) estis informita ke mi fariĝis kolonelo, certe mi devis iri al la estro por preni la necesajn paperojn [4].

papera

El papero, rilata al papero: tiu decido restos nur surpapera (skribita sed ne efektivigita); paperaj kaj surdiskaj enciklopedioj [5]; la papera versio estas fortike bindita [6]. VD:kabineta, teoria, vorta

*paperujo

1.
=monpaperujo en la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon [7].
2.
Kartona aŭ plasta kovrilo aŭ koverto por kune teni disajn paperofoliojn, dosieron: Vitalij elprenis el paperujo skizojn kaj planojn de moskvaj stratoj [8]; nek en la paperujoj de la kontadejo, nek ĉe la financa direktoro, nek en la kabineto de Latronov estis eĉ malpleja spuro de la kontrakto [9].
3.
Kvarangula ujo el ledo, tolo aŭ plasto portata ĉemane aŭ subbrake, uzata por kunporti dokumentojn kaj aliajn diversajn objektojn: pli grandan paperujon mi portas sub la brako [10]. SIN:teko

karbopapero

[11]
Papero kun dorsa tavolo de karbopolvo, kiu transkopias la skribaĵon al subŝovita folio: tiu verkisto ... mem devas pagi sian paperon, siajn skribilojn, skribmaŝinon, inkrubandojn, karbopaperon [12].

karbonpapero

=karbopapero 3 ekzempleroj tajpitaj aŭ legeble skribitaj per nigra globkrajono (ne kopiitaj per karbonpapero) [13].

kreppapero

Diafana, krispita papero simila al krepo, uzebla por pako aŭ por ornamo: ŝia majesta aspekto ŝajnis bazita sur vera aŭtoritato, ne sur suvereneco strasa kaj krep-papera [14].

klozetpapero

[15]
=neceseja papero

monpaperujoZ

Faldebla plata poŝa ujo, kutime leda aŭ plasta, por monbiletoj, kreditkartoj kaj dimensie negrandaj paperetoj: ŝi ne forturnis la okulojn for de la mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono [16]. SIN:biletujo

murpapero

ARKI Papera teĝaĵo por ĉambraj muroj aŭ vandoj, ordinare havebla en striegoj, kiujn oni algluas: la murpaperoj estas tiel malsekaj, ke ili falas de la muroj [17].

neceseja papero, necespapero

[18]
Mola papero uzata en necesejoj en iuj landoj por sin purigi post ekskrementado: oni legu kion oni volas, kaj ja sankta libro povas esti tre utila se subite mankas neceseja papero [19].

pakpapero

Papero luksa aŭ malluksa, per kiu oni pakas aĵojn: Jen ŝi volis rehavi ankaŭ la pakpaperon [20]; lia patro laboris en buĉejo kaj ofte alportis hejmen iujn pakpaperojn de viando [21].

paŭspapero

[22]
TEK Tre diafana papero, kiun oni fiksas sur ŝablono por surdesegni kopion, aŭ sur kiun oni printas bildon por plua kopiado.

reuzpapero

Recikligita papero fabrikita el rubaj paperoj, kartonoj: trompaj pretendoj pri reuz-papero [23].

sablopapero

[24]
TEK Papero aŭ tolo kun surgluita tavolo el smirgopulvoro, subtilaj vitreroj... uzata por polurado aŭ glatigo: defrotu kiel eble plej multan ruston per sablopapero [25].

senpaperulo

=senpasportulo tiu ago naskis la tiel nomatajn „senpaperulojn“, homojn kiuj sen leĝaj dokumentoj tamen estas en la lando [26].

silkopapero, silkpapero

Tre maldika papero iom diafana, uzata en dekoracio, por volvo de cigaredoj kaj simile: Elder ... transdonis spegulon, pakitan en silkopaperon [27].

smirgopapero, smirga papero

=sablopapero kiomfoje li malsuprenkuris ... por aĉeti ĉe najbaraj butikistoj, kion Minna forgesis, egale ĉu kafon aŭ pipron, unufoje eĉ smirgopaperon [28].

sorbopapero

Sorbema papero uzebla ekzemple por forigi troan inkon de skribaĵo: marĝenoj, sorbopaperoj kaj ceteraj paperetoj [29]. VD:viŝpapero

surpaperigi

(figure) =redakti la aŭtoro fariĝis poste aktiva esperantisto, kaj nur en la lastaj vivo-jaroj decidis surpaperigi siajn fruajn spertojn [30].

tapetpapero

[31]
ARKI=murpapero

tualetpapero

[32]
Milda viŝpapero por tualeto, ekzemple por forigi ŝminkon: mi povis akiri la teknikon ekbruligi lignojn nur kun unu tualetpapero kaj alumeto [33].

viŝpapero

Mola pli-malpli sorba papero uzata por viŝado, por purigo: jen moda fraŭlino ... elegante eltiras pecon da viŝpapero kaj elegante tuŝas la buŝeton [34].

tradukoj

anglaj

~o: paper; ~ujo 2.: file, folder; krep~o : crepe paper; mon~ujo: wallet.

belorusaj

~o: папера; ~a: папяровы; ~ujo 3.: тэчка; reuz~o: папера (вырабленая з макулатуры); sablo~o: наждачная папера; smirgo~o, : наждачная папера; sur~igi : пісаць, напісаць, выкласьць на паперы.

bretonaj

~o 1.: paper; ~o 2.: paperenn; ~a: -paper; ~ujo 1.: doug-paperioù; ~ujo 2.: kleurenn; ~ujo 3.: doug-dielloù; mon~ujo: doug-paperioù; reuz~o: paper adimplijet; sur~igi : lakaat war baper.

bulgaraj

~o: хартия; neceseja ~o, : тоалетна хартия; pak~o: опаковъчна хартия.

ĉeĥaj

~o: papír.

francaj

~o: papier; ~a: de papier; ~ujo: attaché-case, cartable, chemise, portefeuille; karbo~o : papier carbone; karbon~o : papier carbone; krep~o : papier crêpé; klozet~o : papier toilette; mon~ujo: portefeuille; mur~o: papier peint; neceseja ~o, : papier toilette; pak~o: papier cadeau, papier d'emballage; paŭs~o: papier calque; reuz~o: papier recyclé; sablo~o: papier d'émeri, papier de verre; sen~ulo: clandestin (subst.), sans-papier (subst.); silko~o, : papier à cigarette, papier de soie; smirgo~o, : papier d'émeri, papier de verre; sorbo~o : buvard (matériau); sur~igi : coucher sur le papier; tapet~o : papier peint; tualet~o : lingette (démaquillage etc.); viŝ~o : essuie-tout, mouchoir en papier.

germanaj

~o: Papier; ~a: papieren, aus Papier; ~ujo 2.: Mappe; ~ujo 3.: Aktentasche; krep~o : Krepppapier; neceseja ~o, : Toilettenpapier; pak~o: Packpapier; reuz~o: Altpapier, Recyclingpapier; sablo~o: Schmirgelpapier; smirgo~o, : Schmirgelpapier; sur~igi : zu Papier bringen, schreiben.

hungaraj

~o: papír; ~a: papír-, papírból készült; ~ujo 3.: irattartó, mappa; reuz~o: újrahasznosított papír; sablo~o: dörzspapír, csiszolópapír, smirgli; sen~ulo: okmány nélküli; smirgo~o, : dörzspapír, csiszolópapír, smirgli; sur~igi : papíra vet, leír. al la ~o ne mankas tolero: a papír mindent elbír; valor~o: értékpapír.

nederlandaj

~o: papier; ~a: papieren, van papier; ~ujo 1.: portefeuille; ~ujo 2.: map; ~ujo 3.: aktentas; karbo~o : carbonpapier, carbon, overdrukpapier, doorslagpapier; karbon~o : carbonpapier, carbon, overdrukpapier, doorslagpapier; krep~o : crêpepapier; klozet~o : toiletpapier; mon~ujo: portefeuille; mur~o: behangpapier; neceseja ~o, : toiletpapier; pak~o: inpakpapier; paŭs~o: calqueerpapier; reuz~o: kringlooppapier; sablo~o: schuurpapier; sen~ulo: mens zonder papieren; silko~o, : zijdepapier; smirgo~o, : schuurpapier; sorbo~o : vloeipapier; sur~igi : op papier zetten; tapet~o : behangpapier; tualet~o : tissue; viŝ~o : papieren zakdoek. al la ~o ne mankas tolero: papier is geduldig; valor~o: waardepapier.

polaj

~o 1.: papier; ~o 2.: papier (często tylko l.mn.), akta; ~a: papierowy; ~ujo 1.: portfel; ~ujo 2.: teczka na akta; ~ujo 3.: teczka; karbo~o : kalka maszynowa, kalka biurowa; karbon~o : kalka maszynowa, kalka biurowa; krep~o : papier krepowy; klozet~o : papier toaletowy; mon~ujo: portfel; mur~o: tapeta; neceseja ~o, : papier toaletowy; pak~o: papier pakowy; paŭs~o: kalka techniczna; reuz~o: papier z makulatury, papier z odzysku, papier z recyklingu, papier ekologiczny; sablo~o: papier ścierny; silko~o, : bibuła, bibułka; smirgo~o, : papier ścierny; sorbo~o : suszka, bibułka do osuszania; sur~igi : przenosić na papier, uwieczniać na papierze, zapisywać, pisać; tapet~o : tapeta; tualet~o : papier toaletowy; viŝ~o : chusteczka papierowa, ręcznik papierowy.

portugalaj

~o: papel.

rusaj

~o: бумага; ~a: бумажный; ~ujo 1.: бумажник; ~ujo 2.: папка для бумаг; ~ujo 3.: папка, портфель; mon~ujo: бумажник; reuz~o: бумага вторичной переработки; sablo~o: наждачная бумага; smirgo~o, : наждачная бумага; sur~igi : написать, записать, изложить на бумаге.

svedaj

~o: papper; ~a: pappers-, av papper; neceseja ~o, : toalettpapper; sablo~o: sandpapper; sen~ulo: papperslös; silko~o, : silkespapper; smirgo~o, : sandpapper; sur~igi : skriva ner.

tokiponaj

~o 1.: lipu.

volapukaj

~o 1.: pöp.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
4. Grigorij L. Arosev: Nerekonebla, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 26a
5. Claude Rouget: Internet ne (tiom) malbonas, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a
6. PP: Valora konsultlibro (Sergio Pokrovskij, Komputika leksikono), Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 15a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
8. V. Varankin: Metropoliteno
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 17a
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40.
11. Plena Ilustrita Vortaro
12. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, la esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido
13. -: Konkurso Muzo 95, Eventoj, 1995-08, numero 83a
14. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
15. Plena Ilustrita Vortaro
16. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
17. R. Weemeyer: [blogo] germanespju, La Esperanto-domo en Berlino brulis, 2005-09-08
18. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro
19. durka: oh ve! oh ve!, tejo Forumo, 2002-08-03
20. Hans Kruppa, trad. Cezar: La donaco, satkulturo, 2004-02-10
21. Ĉina Radio internacia: Ĉina projektisto desegnis poŝtmarkon..., 2005-03-24
22. Plena Ilustrita Vortaro
23. Paŭlo Gubbins: Ne tiom ridos la klaŭno, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 8a
24. Plena Ilustrita Vortaro
25. K. Miner: Taglibro (blogo), 2004-11-20
26. Guido Van Damme: Sep en unu bato, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 6a
27. Jenõ Rejtõ, trad. László Balázs: Sub kvaranteno la Grand-hotelo, ĉapitro 39a, [vidita je 2006-02-07]
28. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 2:1
29. curizza lapoi: skrapetoj lernejanaj, 2003
30. Stefan MacGill: Rutine tra tumulto, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 20a
31. Plena Ilustrita Vortaro
32. Plena Ilustrita Vortaro
33. Macumoto Toru: Vojaĝo, [vidita je 2006-02-07]
34. Chu Xie: Poŝtuko, Ĉina Radio Internacia, 2005-09-09

[^Revo] [paper.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2009/10/18 16:30:51 ]