tradukoj:
de en es fr hu ku nl pl ru
*streĉ/i [1]
*streĉi
(tr)
- 1.
-
Rigidigi ŝnuron aŭ ion similan forte tirante ĝin:
streĉi la muskolojn, la kolon, la brakon;
liaj haroj streĉiĝis pro timoZ;
streĉe laĉita korseto;
suprenstreĉiĝi sur la piedfingroj;
brustostreĉi
(pretendeme sin elmontri.
pavo,
paradi);
streĉitaj (ĝis ekstreme streĉitaj kaj apenaŭ
ne rompitaj) diplomatiaj rilatoj;
streĉita situacio.
etendi,
sterni.
- 2.
-
Tiri aŭ premi elastan korpon por dumtempe ŝanĝi ĝian normalan
aŭ naturan formon:
streĉi pafarkon, risortonB,
horloĝonB.
tordi.
- 3.
- (figure)
Energie uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi iun
celon:
streĉu la okulojn
[2];
streĉi la orelojn, la atentonB,
la rigardonZ,
streĉi la cerbon
[3];
streĉi la pensojn
[4];
kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per
streĉoZ;
tenu la okulojn en streĉoZ;
nur post preskaŭ superhoma streĉado ili fine alvenis;
fari grandajn fortostreĉojn por;
streĉita marŝoB;
tio postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj
voloZ
peni.
streĉo
-
Stato en kiu oni forte uzas siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn:
la leganto pluiras facile, sen la streĉo de malfacila kompreno
[5];
ĝi gravitas ĉirkaŭ malsana 70-jarulo, kiu per granda
fortostreĉo decidas spiti
sian malsanon por influi la decidon pri la akcepto aŭ
malakcepto de nova fabriko
[6].
streĉa
- 1.
-
Malpufa:
streĉa vesto
strikta.
- 2.
-
Ekstreme energia:
la vivo estas streĉa bataloZ;
streĉa atendado;
esti ĉiam en streĉa preteco.
streĉita
[7]
-
(p.p. angulo)
Kies lateroj estas
kontraŭaj:
streĉita angulo egalas al du ortoj, alidire ĝia mezuro
estas 180°.
senstreĉiĝi
-
Ripozi, trankviliĝi,
forigante animajn streĉojn:
oni devas foje-foje senstreĉiĝi, ĉar aliokaze fariĝos idioto
[8].
substreĉi
[9](fakula ĵargono)
-
(p.p. arko kaj
ŝnuro de la sama kurbo)
Diri, ke la ŝnuro substreĉas la arkon, signifas, ke
ili havas samajn randojn:
diametro substreĉas duonon de la cirklo;
du egalaj ŝnuroj
substreĉas egalajn arkojn.
Rim.:
Travidebla metaforo: la ŝnuro streĉas la arkon de sube,
kvazaŭ temus pri pafarko pafanta al flugantaj birdoj.
tradukoj
anglaj
~i:
stretch;
~o :
stress;
~ita :
flat, straight;
sub~i :
subtend.
francaj
~i:
étirer, tendre;
~o:
étirement, tension;
~a:
sous tension, tendu;
~ita :
plat;
sen~iĝi:
se détendre;
sub~i :
sous-tendre.
germanaj
~i 1.:
spannen, anspannen;
~i 2.:
spannen;
~i 3.:
anstrengen;
~a 2.:
anstrengend;
~ita :
gestreckt;
sen~iĝi:
sich entspannen;
sub~i :
unterspannen.
hispanaj
~i 1.:
estirar, tensar.
hungaraj
~i 1.:
feszít, megfeszít;
~i 2.:
felhúz, felajz;
~i 3.:
megfeszít;
~o :
erőfeszítés;
~a 1.:
feszes, szoros;
~a 2.:
feszült, megerőltető;
~ita :
egyenes;
sub~i :
bezár.
kurdaj
~i:
vekêşandin, şidandin.
nederlandaj
~i 1.:
inspannen, spannen;
~i 2.:
opwinden;
~i 3.:
inspannen;
~o :
spanning, stress;
~a 1.:
strak;
~ita :
gestrekt.
polaj
~ita :
półpełny.
rusaj
~i 1.:
натянуть, натягивать;
~i 2.:
натянуть, натягивать, напрячь, напрягать, сжать, сжимать, стянуть, стягивать;
~i 3.:
напрячь, напрягать;
~o :
напряжение, усилие, натуга;
~a 1.:
облегающий, натянутый;
~a 2.:
напряжённый;
~ita :
развернутый;
sub~i :
стягивать.
[^Revo]
[strecx.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.32 2010/06/09 16:30:43 ]