tradukoj: be bg br cs de en es fr he hu it nl pl pt ru sv tp

*man/o [1]

*manoTEZ

1.TEZ
ANA Ekstrema parto de ambaŭ brakoj de la homo, provizita per kvin fingroj kaj servanta por kapti kaj palpi: mi metis la manon sur la tablon [2]; etendi la manon al iu; teni ion per la mano; konduki infanon per la mano.
2.
Tiu sama organo rigardata kiel ilo de agado: ankoraŭ la gajno ne estas en la mano (= certa) (tro frue) [3]; havi ion sub la mano (tute disponeblan kaj pretan); havi pruvon en la manoB; ekkapti iun kun la peko en la manoZ (freŝa); kiel per turno de la mano (rapidege, subite) tio forpasisZ; lasi fali la manojn (senkuraĝiĝi; paralizi) [4]; energie meti la manon al (ekpartopreni en) la laboro; ligi la manojn al iu (senigi iun je la libera agado).
3.TEZ
Tiu sama organo rigardata kiel ilo de povo, potenco: preni la regadon en la manojnB; la afero sidas en bonaj manoj (sub bona gvidado); teni en siaj manoj la sorton deZ; la sorto de la afero kuŝas en la manoj (dependas) de tiu ligoZ; fali en la manojn (sub la povo) de iuB. VD:disponi, estri, mastri, posedi, regi

*manumoTEZ

TEKS Ekstrema parto de la maniko, kiu ĉirkaŭas la manradikon, aŭ aparta peco da tolo almetebla al la maniko kaj ĉirkaŭanta la radikon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [5].

dekstramana

1.
Uzanta sian dekstran manon pli facile ol la maldekstran: oni estas dekstra- aŭ maldekstramana same denaske kiel oni estas ina aŭ malina [6].
2.
Rilata al la dekstra mano: serio de batoj per alterne dekstramana kaj maldekstramana bastonetoj interrompita de du sinsekvaj batoj per la sama mano [7].

duamana

(frazaĵo) Jam uzita, ne nova, brokanta; raportata, onidira: eblas multon fari ... aĉeti malpli, aĉeti duamanajn aferojn, partopreni en senmonaj interŝanĝaj retoj [8]; la homoj surstrate ekstere devos dependi de duamana raporto [9].

maldekstramana

1.
Uzanta sian maldekstran manon pli facile ol la dekstran: oni estas dekstra- aŭ maldekstramana same denaske kiel oni estas ina aŭ malina [10].
2.
Rilata al la maldekstra mano: serio de batoj per alterne dekstramana kaj maldekstramana bastonetoj interrompita de du sinsekvaj batoj per la sama mano [11].

ĉemane

Sufiĉe proksime, ke per la mano oni tuŝas aŭ facile povas atingi: juna vidvino estis survoje al tombo kun sia knabeto ĉemane [12]; ĉu vi havas tri fotografaĵojn ĉemane [13]?

ĉirkaŭmanoTEZ

Braceleto portata ĉe la manradiko.

enmanigi

(tr)
1.
Meti en la manon: enmanigi leteron, skatolon al iuZ; li enmanigis al mi pakaĵeton da buterpanoj [14]; wręczać
2.TEZ
(figure) Meti sub la povon de iu: al mi vin enmanigis (vian sorton komisiis) la diinoZ. VD:konfidi

manenmane kun, man-en-mane kunTEZ

(prepoziciaĵo)
Kun, fide kaj akorde, per reciproka helpo: Medicina Terminologia Centro, kiu laboru man-en-mane kun la Terminologia Centro de I.S.A.E [15].

peti ies manonTEZ

(frazaĵo) =svati kun flamo en la brusto mi petas vian manon [16].

manartikoTEZ

ANA Artiko de mano kun brako: tiel mallonga jako, ke oni povis tre bone vidi la longon de liaj manartikoj [17].

mandorsoTEZ

ANA Ekstera flanko de mano.

manlaboro

Laboro postulanta precipe muskolan penadon kontraste kun cerba laboro.

plenmanoTEZ

(arkaismo)
=manpleno la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno [18].

manplenoTEZ

Tiom da io, kiom povas enteni mankavo: manpleno da ĉerizoj; la dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi [19]; li prenis el la teko manplenon da ĉervoncoj [20]; (figure) la manpleno da aktivuloj loĝis dise, kunvenis 1–2-foje jare por kelkaj horoj [21].

manradikoTEZ

ANA=manartiko

mansuproTEZ

ANA=mandorso

manuzi

Manipuli ilon per mano por elfari ion.

tradukoj

anglaj

~o: hand; ~umo: cuff; ĉe~e: at hand, handy; ĉirkaŭ~o: bracelet; ~en~e kun, ~-en-~e kun: hand in hand; peti ies ~on: ask for someone's hand in marriage; ~artiko: wrist; ~dorso: back of the hand; ~laboro: manual labor; ~pleno: fistful, handful; ~radiko: wrist; ~supro: back of the hand; ~uzi: handle, manipulate.

belorusaj

~o: рука (кісьць); ~umo: манжэта, абшэўка; ĉirkaŭ~o: бранзалет; en~igi: уручыць; ~artiko: запясьце; ~dorso: тыльны бок далоні; ~laboro: ручная праца; ~pleno: жменя; ~radiko: запясьце; ~supro: тыльны бок далоні; ~uzi: маніпуляваць.

bretonaj

~o: dorn; ~umo: berrvañch; ĉe~e: dindan dorn, dindan e zorn; ĉirkaŭ~o: tro-vrec'h; en~igi: lakaat udb. etre daouarn ub.; ~en~e kun, ~-en-~e kun: dorn-ha-dorn gant; peti ies ~on: goulenn dorn ub.; ~artiko: arzorn; ~dorso: kil an dorn; ~laboro: labour dorn; ~pleno: dornad; ~radiko: arzorn; ~supro: kil an dorn; ~uzi: dornata, embreger.

bulgaraj

~o: ръка.

ĉeĥaj

~o: ruka.

francaj

~o: main; ~umo: manchette, poignet; dekstra~a 1.: droitier; dua~a: de seconde main; maldekstra~a 1.: gaucher; ĉe~e: à la main, à portée de main; ĉirkaŭ~o: bracelet; en~igi: remettre (confier), prendre en main; ~en~e kun, ~-en-~e kun: en plein accord avec, en toute confiance avec, main dans la main avec; peti ies ~on: demander la main (de); ~artiko: poignet; ~dorso: dos de la main; ~laboro: travail manuel; ~pleno: poignée (quantité); ~radiko: poignet; ~supro: dos de la main; ~uzi: manipuler.

germanaj

~o: Hand; dekstra~a 1.: rechtshändig; maldekstra~a 1.: linkshändig; ĉirkaŭ~o: Armband; peti ies ~on: um jemandes Hand bitten; ~artiko: Handgelenk; ~dorso: Handrücken; ~laboro: Handarbeit; ~pleno: Handvoll; ~radiko: Handgelenk; ~supro: Handrücken.

hebreaj

ĉirkaŭ~o: צמיד.

hispanaj

~o: mano; ~umo: puño (de camisa); ~artiko: muñeca (articulación); ~dorso: dorso (de la mano); ~laboro: trabajo manual; ~pleno: puño (cantidad); ~radiko: muñeca (articulación); ~supro: dorso (de la mano); ~uzi: manipular.

hungaraj

ĉirkaŭ~o: karperec.

italaj

~o: mano; ~umo: polsino; dekstra~a 1.: destro (agg.), destrorso; dekstra~a 2.: destro (agg.); maldekstra~a 1.: mancini, sinistrorso; maldekstra~a 2.: sinistro (agg.); ĉe~e: sottomano; ĉirkaŭ~o: braccialetto; en~igi: mettere in mano; peti ies ~on: chiedere la mano; ~artiko: polso; ~dorso: dorso della mano; ~laboro: lavoro manuale; plen~o: manata (quantità), manciata, pugno (quantità); ~pleno: manata (quantità), manciata, pugno (quantità); ~radiko: polso; ~supro: dorso della mano; ~uzi: maneggiare.

nederlandaj

~o: hand; ~umo: manchet; dekstra~a 1.: rechtshandig; dekstra~a 2.: rechter; maldekstra~a 1.: linkshandig; maldekstra~a 2.: linker; ĉe~e: bij de hand; ĉirkaŭ~o: armband; en~igi: overhandigen; ~en~e kun, ~-en-~e kun: hand in hand; peti ies ~on: iem. om zijn/haar hand vragen; ~artiko: pols; ~dorso: handrug, rug; ~laboro: handarbeid, handenarbeid; plen~o: handvol; ~pleno: handvol; ~radiko: pols; ~supro: handrug, rug; ~uzi: behandelen.

polaj

~o: ręka; ~umo: mankiet; ĉe~e: pod ręką; ĉirkaŭ~o: bransoletka; en~igi 1.: wręczać; en~igi: powierzać; ~en~e kun, ~-en-~e kun: ręka w rękę; peti ies ~on: prosić o rękę; ~artiko: przegub ręki; ~dorso: wierzch dłoni; ~laboro: praca fizyczna; ~pleno: garść; ~radiko: przegub ręki; ~supro: wierzch dłoni; ~uzi: obsługiwać ręcznie.

portugalaj

~o: mão.

rusaj

~o: рука (кисть); ~umo: манжета; ĉe~e: под рукой; ĉirkaŭ~o: браслет; en~igi: вручить; ~en~e kun, ~-en-~e kun: рука об руку; peti ies ~on: просить чьей-либо руки; ~artiko: запястье; ~dorso: тыльная сторона ладони; ~laboro: ручной труд, ручная работа; ~pleno: горсть, пригоршня; ~radiko: запястье; ~supro: тыльная сторона ладони; ~uzi: манипулировать.

svedaj

~o: hand; ~artiko: handled; ~pleno: handfull; ~radiko: handled.

tokiponaj

~o: luka.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
6. J. S. Larsen: SCE
7. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esperanto
8. Marion: Revolucio?!, 2010
9. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010
10. J. S. Larsen: SCE
11. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esperanto
12. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Åge
13. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 10a
14. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 8a
15. A. Albault: Plena Ilustrita Vortaro, al la medicina parto, p. xxi-a
16. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 13a
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sonorilo
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:2
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:10
20. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 14a
21. W. Blanke: Terminologia Esperanto-Centro: Spertoj, problemoj, perspektivoj

[^Revo] [man.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.38 2011/05/11 10:10:12 ]