tradukoj: be bg cs de el en hu nl pt ru

*praktik/o

*praktiko

Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste al teorio: mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikonZ; koni la praktikon de la navigado; plej efika prediko estas praktiko; la praktiko konvinkis min, ke la lingvo bezonas ian nekapteblan „ion“Z. SIN:vivo, uzebleco.

praktika

1.
Rilata al aplikado de principoj aŭ reguloj: praktika malfacilaĵoB; fari longajn kaj vastajn praktikajn provojn kun sia projektoZ; praktika konkludo; praktika uzeblecoZ; regularo fondita sur la praktika sperto, kiun dujara laborado donis al miZ. SIN:fakta, efektiva, konkreta, materiala.
2.
Konforma al sia destino aŭ celo; facile kaj oportune uzebla: praktika instrumento; senbrua sed praktika kaj efika laboro; se kelkaj flankoj de la regularo poste montriĝos nepraktikajZ SIN:oportuna, taŭga, konvena, laŭcela.
3.
Celanta nur materialajn utilojn; scianta apliki la teorion kaj efektive plenumi la aferojn: revuloj, nepraktikaj homoj; la homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziulojZ.

praktiki

(tr)
1.
Apliki la principojn de arto aŭ scienco: praktiki kiel kuracistoZ; praktiki iun artonZ, medicinon, la sportojn, Esperanton; kelkaj jam praktikas tiun regulan sendadon; instruita praktikuloZ.
2.
Efektivigi, realigi: praktiki la konsilojn de iu; honesta homo praktikas siajn opiniojn; praktiki sian religion, la virtojn, la toleron.

praktikema

= praktika 3: Esperanto venkos nur per praktika montro al la praktikema mondo, ke ĝi estas jam nun utila.

tradukoj

anglaj

~o: practice; ~i: put into practice.

belorusaj

~o: практыка; ~a: практычны; ~i 1.: практыкаваць; ~i 2.: ужываць на практыцы; ~ema: практычны.

bulgaraj

~a: практичен.

ĉeĥaj

~a: praktický.

germanaj

~o: Praxis; ~a: praktisch; ~i: praktizieren.

grekaj

~o: πρακτική.

hungaraj

~o: gyakorlat; ~a 1.: gyakorlati; ~a 2.: praktikus; ~a 3.: gyakorlatias; ~i 1.: gyakorol, praktizál; ~i 2.: gyakorlatban alkalmaz; ~ema: gyakorlatias.

nederlandaj

~o: praktijk; ~a: praktisch; ~i: uitoefenen, in praktijk brengen; ~ema: op de praktijk gericht.

portugalaj

~o: prática.

rusaj

~o: практика; ~a 1.: практический; ~a 2.: практичный; ~a 3.: практичный; ~i 1.: практиковать; ~i 2.: применять на практике; ~ema: практичный.

[^Revo] [prakti.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2010/12/26 17:07:58 ]