tradukoj:
be de en fr hu nl pt ru sv
*profund/a
*profunda
- 1.
-
Granda laŭ la dimensio profundo; havanta difinitan
grandon laŭ tiu dimensio:
profunda puto, foso, lago, valo, akvo, groto, galerio, vundo;
frapoj iras profunde en la korponZ;
neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden
[1];
iru pli profunden en la ĉambron;
skatolo profunda je du centimetroj;
la baseno estis nur duonmetron profunda.
- 2.
-
Etendiĝanta, atinganta ĝis tre malalte:
profundaj radikoj de arbo;
la plej profunda infero
[2];
profunda saluto
[3];
fiŝo granda naĝas profunde
(por atingi gravan celon, oni bezonas gravajn rimedojn)
[4];
li falu pli profunden
[5].
- 3.
- (figure)
Atinganta la fundon de la aferoj; penetranta ĝis la kerno:
profunda penso, prudento, studo, erudicio, medito;
profunda spirito, politikulo;
ne forgesu la profundan sencon de tiu vorto;
profunde scii lingvon.
radikala
- 4.
- (figure)
Ega, pleja, grava:
profunda dormo falis sur Abramon
[6];
profunda doloro
[7];
profunda deziro, mizero, konvinko, dekadenco, mallumoZ;
profunda disonancoB;
maljunuloj de profunda aĝo
[8];
ni esprimas nian profundan dankon al liZ;
profunde saĝa plano.
profundo
- 1.
-
Dimensio
de objekto, mezurata laŭ la malproksimeco for de
la supraĵo aŭ aperturo; ekzemple de la pli antaŭa
parto al la pli malantaŭa, aŭ de la pli alta
parto al la pli malalta (rigardate de supre):
ĝia profundo [de tiu valo] estas kelkcent
metroj, longo 130 mejloj, meza larĝo apenaŭ unu mejlo
[9].
- 2.
-
Profunda loko; parto plej malproksima de la supraĵo aŭ
aperturo:
en la profundo de la scenejoZ;
pordo kondukanta en la profundon de la domo
[10];
la profundo de la ĉambro estis preskaŭ tute malluma
[11];
granda ŝipo bezonos profundonZ
(samsignifa kiel: fiŝo granda naĝas profunde);
(figure)
ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro
[12].
profundeco
- 1.
-
Eco de tio, kio estas profunda:
mi ne kapablas penetri la profundecon de liaj pensoj.
- 2.
- (arkaismo)
Profundo
1:
ne konante la profundecon ne iru en la riveron
[13].
profundego
-
Tre granda kavo, tre profunda
loko:
la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj
ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon
[14].
profundegaĵo
- profundego
li sidiĝis ... sentime deglitis en la profundegaĵon
[15].
profundigi
(tr)
-
Igi profunda, vasta ĝis la fundo, radikala:
li fosis kavon kaj profundigis ĝin
[16];
per premado ili profundigis la pekojn
[17].
fosi
profundiĝi
(ntr)
-
Iĝi pli profunda, atingi pli profundan lokon:
la kadavro profundiĝis iom post iom en la akvon;
(figure)
profundiĝi en siaj pensojZ
.
enprofundiĝi
(ntr)
-
Iri profunde en ion:
enprofundiĝintaj okuloj
ne estas tie ĉi la loko por enprofundiĝi en detalojn teknikajn;
enprofundiĝinta en la legado, en la rigardado.
droni,
enkaviĝi,
enpensiĝi
malprofunda
-
Havanta malgrandan profundecon:
apude estis ronda, malprofunda golfeto
[18].
eble miaj vortoj ŝajnis al vi tro malprofundaj
[19]?
frivola,
plata,
supraĵa
malprofundaĵo
-
En akvejo, loko malprofunda, kiu povas kaŭzi ŝippereojn:
ili ... remis al la mezo de la lago, kie troviĝis
malprofundaĵo
[20].
tradukoj
anglaj
~a:
deep.
belorusaj
~a:
глыбокі;
~o:
глыбіня;
~eco:
глыбіня;
~ego:
бездань, прорва;
~egaĵo:
бездань, прорва;
~iĝi:
паглыбляцца;
en~iĝi:
паглыбляцца;
mal~a:
мелкі, неглыбокі, плыткі.
francaj
~a:
profond;
~o 1.:
profondeur;
~o 2.:
fond, profondeur;
~eco 1.:
profondeur;
~ego:
abime, abîme, gouffre;
~egaĵo:
abime, abîme, gouffre;
~igi:
approfondir;
~iĝi:
s'enfoncer;
en~iĝi:
s'engouffrer, s'enfoncer;
mal~a:
peu profond, superficiel;
mal~aĵo :
haut-fond.
germanaj
~a:
tief;
~o:
Tiefe;
~eco 1.:
Tiefe;
mal~a:
flach, seicht, oberflächlich.
hungaraj
~a:
mély;
~o:
mélység;
~eco:
mélység ;
~ego:
szakadék;
~egaĵo:
szakadék;
~iĝi:
elmélyül, elmerül, belemerül;
en~iĝi:
elmélyül, elmerül, belemerül;
mal~a:
sekély, felszínes.
~iĝi en siaj pensoj:
gondolataiba mélyed;
en~iĝintaj okuloj:
beesett szemek.
nederlandaj
~a:
diep;
~o:
diepte;
~eco:
diepte;
~ego:
afgrond;
~egaĵo:
afgrond;
~iĝi:
wegzinken, verzinken;
en~iĝi:
wegzinken, verzinken;
mal~a:
ondiep, oppervlakkig.
portugalaj
~a:
pofundo;
~o:
pofundeza.
rusaj
~a:
глубокий;
~o:
глубина;
~eco:
глубина;
~ego:
бездна;
~egaĵo:
бездна;
~igi:
углубить;
~iĝi:
углубиться, углубляться;
en~iĝi:
углубиться;
mal~a:
мелкий, неглубокий, поверхностный;
mal~aĵo :
мель.
svedaj
~a:
djup;
~o:
djup;
~eco 1.:
djup;
~ego:
avgrund;
~egaĵo:
avgrund;
mal~a:
grund.
fontoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sonorilo2.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a, Ijob akceptas fremdlandajn
vizitantojn3.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la karaj
braceletoj4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:127.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 23a8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:119.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, antaŭparolo10.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta11.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, infano en la tombo13.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:1517.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 5:218.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro
1a19.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo, merkredo20.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
1a
[^Revo]
[profun.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2006/03/31 10:23:51 ]