tradukoj: be ca de en fr hu nl pl pt ru tr

*vast/a [1]

*vastaTEZ

1.
Havanta grandajn dimensiojn, grandspaca: vastaj kaj herboriĉaj kampoj [2]; iru en la vastan mondon, vi sendube trovos sukceson [3]; vasta ĉambro [4]; laŭvole laĉi la ŝuojn pli vaste aŭ pli malvaste.
2.
(figure) Havanta grandan amplekson: vasta programo; vastaj konoj; poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo [5].
3.TEZ
FON Prononcata kun lango pli malalta kaj resonujo pli vasta, ol alia sono, kun kiu oni komparas: vokaloj estas sonoj pli vastaj ol konsonantoj; en fermitaj silaboj la Esperantajn vokalojn oni ordinare prononcas vastaj VD:fermita

vastega

Tre ampleksa, tre etendita: baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo [6].

*vastigi

(tr)
1.
Fari ion vasta: duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta ĉambro [7]; la plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu ... estas parolata en dek kvar aŭ dek kvin el la dek naŭ provincoj [8].
2.TEZ
(arkaismo) =propagandi

vastiĝi

(ntr)
Okupi pli grandan spacon en ĉiuj direktoj: malproksime en la fono, kie la riverbuŝo vastiĝas almare [9].

vastigaĵo

1.
Io vastigita.
2.TEZ
MAT[10] (de bildigo f laŭ superaro A de ĝia fonto-aro) Tia bildigo g de A al la celo-aro de f, ke g(x) = f(x) por ĉiu elemento x de la fonto-aro de f: trovu kontinuan vastigaĵon de funkcio sinx/√x ĉe 0 (laŭ superaro de ĝia fonto-aro, kiu inkluzivu punkton 0, kie la funkcio ne estas difinita pro la divido per 0).
Rim.: Por ĉi tiu senco troveblas „plivastigo“ en [11]. Vd rimarkon sub malvastigaĵo.

disvastigiTEZ

(tr)
1.TEZ
Igi dise vasta: cigno, kiu disvastigas la flugilojn [12]; disvastigi varmon, lumon; disvastigi malpaconZ. VD:disetendi, elradii, elsendi
2.TEZ
Ĉien diskonigi: tre disvastigita opinio; ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono [13]; la plej grava celo de nia gazeto estas ĉiam zorgi pri la disvastigado de nia lingvoZ; disvastiĝis lia influo. VD:disfamigi, distrumpeti, etendi, propagandi, semi

disvastiĝi

(ntr)
Okupi pli kaj pli grandan spacon, atingi pli kaj pli da lokoj, da homoj...: lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio [14].

*malvasta

1.TEZ
Havanta malgrandajn dimensiojn; malgrandspaca: en la malvasta kajuto brulas lumo [15]; (figure) butonumi iun malvaste (severe trakti) [16]; malvaste loĝata familio. VD:strikta
2.
Havanta malgrandan amplekson: malvasta spiritoB; ili vivis en malvasta komunecoZ; tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtojZ.
3.
FON Prononcata kun lango pli alta kaj resonujo pli malvasta, ol alia sono, kun kiu oni komparas.

malvastigaĵo

1.
Io malvastigita.
2.TEZ
MAT[17] (de bildigo f laŭ subaro A de ĝia fonto-aro) Tia bildigo g de A al la celo-aro de f, ke g(x) = f(x) por ĉiu xA: la entjera adicio estas malvastigaĵo de la reela laŭ la aro de entjeroj. SIN:subbildigo.
Rim.: Por ĉi tiu senco troveblas „malplivastigo“ en [18]. La elemento „pli“ ne aspektas tre utila, sed estas ĝuste, ke ankaŭ la sufikso „-aĵ“ en nia termino, kiu teorie povus servi por distingi la agon disde ĝia rezulto, en praktiko estas balasta.

plivastiĝiTEZ

(ntr)
Iĝi pli ampleksa, pli etendiĝi: la nigraj okuloj plivastiĝis [19]. VD:ŝveli, pufiĝi.

tradukoj

anglaj

~a: vast; ~igaĵo 2.: extension, continuation; mal~igaĵo 2.: restriction, partial mapping.

belorusaj

~a 1.: прасторны, шырокі, вялікі, вялізны; ~a 2.: шырокі, вялікі; ~a 3.: адкрыты (гук); ~igi 1.: расшыраць, пашыраць; dis~igi 1.: распасьціраць, выцягваць; dis~igi 2.: распаўсюджваць, пашыраць; mal~a 1.: малы, невялікі, вузкі; mal~a 2.: малы, невялікі, вузкі, цесны; mal~a 3.: закрыты (гук); mal~igaĵo 2.: звужэньне; pli~iĝi: пашырацца, расшырацца, распаўсюджвацца.

francaj

~a 3.: ouvert ; ~a: vaste, lâche, large; ~ega: immense; ~igi 1.: agrandir, desserrer, développer, répandre; ~iĝi: s'agrandir, s'étendre; ~igaĵo 2.: extension, prolongement; dis~igi: déployer, propager, diffuser; dis~iĝi: se disséminer, se répandre; mal~a 3.: fermé ; mal~a: étroit, restreint, serré; mal~igaĵo 2.: restriction, sous-application, trace; pli~iĝi: s'étendre, se répandre.

germanaj

~a 1.: weit, ausgedehnt, geräumig; ~a 2.: beträchtlich, sehr groß, unermesslich; ~a 3.: breit; ~igaĵo 2.: Erweiterung, Fortsetzung; mal~igaĵo 2.: Einschränkung.

hungaraj

~a 1.: tág, tágas, széles; ~a 2.: széleskörű, nagyarányú; ~a 3.: nyílt ; ~igi 1.: tágít, bővít, szélesít; ~igi 2.: terjeszt; ~iĝi: tágul, bővül, szélesedik; ~igaĵo 2.: kiterjesztés; dis~igi 1.: szétterjeszt; dis~igi 2.: terjeszt, elterjeszt; dis~iĝi: terjed, kiterjed, elterjed; mal~a 1.: szűk, szoros; mal~a 2.: szűk; mal~a 3.: zárt ; mal~igaĵo 1.: szűkület; mal~igaĵo 2.: leszűkítés; pli~iĝi: kitágul.

katalunaj

~a 3.: obert (fonètica); ~a: vast, ampli; ~ega: immens, exorbitant, desmesurat; ~igi 1.: estendre, eixamplar, ampliar; ~igi 2.: divulgar, fer propaganda; ~iĝi: créixer, augmentar (intr.); dis~igi 1.: espargir, distendre, radiar; dis~igi 2.: difondre, propagar; dis~iĝi: expandir-se, difondre's; mal~a 1.: just, encofurnat; mal~a 2.: estret, petit; mal~a 3.: tancat (fonètica); pli~iĝi: engrandir, dilatar-se, eixamplar-se. dis~igado: difusió.

nederlandaj

~a 1.: weids; ~a 2.: weids; ~a 3.: breed; dis~igi: verspreiden; mal~a 1.: nauw; mal~a 2.: klein; mal~a 3.: gesloten; pli~iĝi: zich uitbreiden.

polaj

~igaĵo 2.: rozszerzenie, przedłużenie; mal~igaĵo 2.: zacieśnienie, obcięcie.

portugalaj

~a: vasto.

rusaj

~a 1.: просторный, обширный, широкий; ~a 2.: обширный; ~a 3.: открытый (звук); ~ega: необъятный, огромный, громадный; ~igi 1.: расширять; ~iĝi: расширяться; ~igaĵo 2.: продолжение, распространение; dis~igi 1.: простирать; dis~igi 2.: распространять; dis~iĝi: распространяться; mal~a 3.: закрытый (звук); mal~a: узкий; mal~igaĵo 2.: сужение, ограничение; pli~iĝi: расширяться, распространяться.

turkaj

~a: geniş; ~igi 1.: genişletmek, büyütmek.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7a
5. V. Devjatnin: Arturo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
6. V. Varankin: Metropoliteno
7. L. Dilling, trad. trad. E. Hall: la porcio da glaciaĵo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
9. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
10. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
11. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
13. La Nova Testamento, S. Mateo 9:31
14. La Nova Testamento, S. Mateo 4:24
15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
16. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
17. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
18. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
19. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [vast.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2011/11/30 18:10:09 ]