tradukoj:
be de en fr hu nl pl pt ru
transcend/a
Z
transcenda
- 1.
Karakterizas, rilate al iu estulo aŭ estularo ĉion, kio estas
klarigebla nur per la efiko de ekstera, supera agado, sekve ĉion,
kio estas trans ĉia ebla sperto aŭ kono.
imanenta.- 2.
- (evitinde) (figure)
Morale aŭ intelekte eminentega.
Rim.:
Neniam mi renkontis ĉi tiun sencon ĉe la esperanta vorto. Laŭ
mi, ĝi ne ekzistas en la reala Esperanto; kaj tutcerte
multaj ĝin miskomprenus se ĝi estus tiel uzita. Por ruso la
figura senco estus
„nekomprenebla, kiun ne eblas percepti aŭ kompreni
per ordinara rezonado“.
[Sergio Pokrovskij]
- 3.

- a)
- [1]
(p.p. elemento de korpo
K', super subkorpo K)
Estanta radiko de neniu polinomo
super K.
algebra. - b)
- [2]
(p.p. reela aŭ
kompleksa
nombro)
Transcenda 3.a super
la korpo de racionaloj:
π kaj e estas la plej famaj
transcendaj nombroj, sed oni ankoraŭ ne pruvis,
ĉu e+π estas transcenda.
algebra. - c)
transcenda ekvacio,
transcenda kurbo.
Rim.:
Bricard [3]
konas la nocion, sed sub formo „transcendenta“,
troviĝanta ankaŭ en
[4].
transcendi
(tr)
-
Leviĝi super iu regiono de la konado aŭ pensado kaj penetri en
superan regionon.
Rim.:
Mi dubas ke tiu verbo ekzistas en Esperanto. Krome, la
ĉi-supra difino malkoheras kun la adjektivkaraktera difino de
la radiko. Ĝi ŝajnas al mi evitinda francaĵo.
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~a 3.:
transcendental.
belorusaj
~a 1.:
трансэцэнтны;
~a 3.:
трансэцэнтальны.
francaj
~a:
transcendant;
~i:
transcender.
germanaj
~a 1.:
transzendent;
~a 3.:
transzendent.
hungaraj
~a 1.:
transzcendens, érzékfeletti;
~a 2.:
felsőbbrendű, magasabbrendű;
~a 3.:
transzcendens;
~i:
transzcendál, túlmutat.
nederlandaj
~a 1.:
transcendent.
polaj
~a 3.:
przestępny.
portugalaj
~a 1.:
transcendental.
rusaj
~a 1.:
трансцедентальный;
~a 3.:
трансцендентный.
[^Revo]
[transc.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2006/02/16 17:33:36 ]