[1]
Branĉo de matematiko,
kiu etendas la aritmetikajn kalkulojn al grandoj signitaj per
literoj, ne nur ciferoj, kaj tiamaniere ebligas solvadon de
ekvacioj.
Rim.:
La „grandoj“, kiujn la moderna algebro manipulas, ne plu
limiĝas al nombroj. Ĝia agokampo nun ampleksas
la algebrajn strukturojn
(arojn, provizitajn per operacioj kun aksiome difinitaj ecoj,
pli-malpli similaj al tiuj de la aritmetikaj operacioj).
2.
[2]banaĥa algebro,
bulea algebro,
lineara algebro,
okazalgebro,
σ-algebro.
Rim.:
Oni donas la nomon „algebro“ al kelkaj algebraj
strukturoj. Por ĉi tiu senco iuj proponis paronimajn
terminojn por eviti kolizion kun la fako:
„alĝebro“ (en [3], kun la
senco „lineara algebro“) aŭ „algebrao“
(kiel en
[4] aŭ
[5]). Tio ne ŝajnas al ni utila.
[7](p.p. elemento de korpoK', super subkorpo K)
Estanta radiko de iu polinomo
super K:
se ne ekzistas algebraj super K elementoj
krom tiuj de K mem, oni diras, ke
K estas algebre fermita.
transcenda.
b)
[8](p.p. reela aŭ
kompleksanombro)
Algebra 2.a super
la korpo de racionaloj:
ajna n-a radiko de
racionalo estas algebra;
la aro de ĉiuj algebraj nombroj konsistigas algebre
fermitan, numereblan subkorpon de la korpo de kompleksoj.
transcenda.
c)
[9](p.p. superkorpo de korpoK)
Kies ĉiuj elementoj estas algebraj
2.a super K:
la korpo de reeloj ne estas algebra superkorpo de la korpo de
racionaloj.
Branĉo de algebro,
kiu okupiĝas pri logika rezonado kaj trovas aplikon en
komputiloj.
2.
Tia algebra strukturo(A,∨,∧,f), kie
f estas
involucio(nomata
komplemento), ke
(1) ambaŭ operacioj estas asociecaj kaj komutecaj;
(2) ekzistas neŭtra elemento por ĉiu operacio (signataj
per 0 por ∨,
kaj 1 por ∧);
(3) ĉiu operacio estas distribueca rilate al la alia;
(4)
x∧x = x∨x = x,
x∨f(x) = 1 kaj
x∧f(x) = 0,
kiu ajn estas x∈A;
(5) f(x∨y) =
f(x)∧f(y)
kaj f(x∧y) =
f(x)∨f(y),
kiuj ajn estas x,y∈A.
(super korpo (K,+,×))
Tia algebra strukturo(A,+,×,∙), ke
(A,+,×) estas
ringo,
(A,+,∙)
estas vektora spaco super
K, kaj la tri koncernaj multiplikoj verigas, ke
(α∙x)×(β∙y) =
(α×β)∙(x×y) por ajnaj
skalaroj α, β kaj vektoroj
x, y:
la polinomringo de korpo K estas lineara algebro super
ĝi.
(kadre de iu probablospaco(Ω,A,P))
La σ-algebroA.
Rim.:
La termino troviĝas en
[13], sub la formo
„okazalgebrao“, sed kun malĝusta difino kaj
malĝusta franca traduko.
sigma-algebro, σ-algebro
(super aroΩ)
Tia ne malplena aro el subaroj de Ω, ke
ĝi enhavas la komplementon de
ĉiu sia elemento, kaj la
kunaĵon de ĉiu sia
numerebla subaro:
eblas demonstri, ke σ-algebro nepre enhavas
Ω, la malplenan aron kaj la
komunaĵon de ĉiu sia
numerebla subaro;
la aro de ĉiuj subaroj de Ω estas
σ-algebro;
σ-algebro naskita de aro el subaroj (komunaĵo de
ĉiuj σ-algebroj ĝin inkluzivantaj).
Rim.:
Reiersøl
[14] konas la terminon,
sed sub formo „sigma-algebrao“.
Malfacilas trovi fontojn. MatVort konas iun strangan
"lineara asocieca algebro" kaj "vektora algebro", sed
ne klaras, pri kio temas. Ekzistas ankaux "~o de Banach".
[MB]