tradukoj: be ca cs da de en es fi fr he hu it ja nl no pl pt ru sv tp tr vo

*tru/o

*truo

1.
Malplenaĵo, kavo en io: truo en la tero, en muro, en vesto; bori truon en tabulo; truo de kudrilo; plenigi truonB; ŝtopi, fliki truon; la flikaĵo estas pli malbela ol la truo; (frazaĵo) li havas truon en la manplato (estas tute malŝparema) [1]. VD:aperturo, breĉo, fendo, kaverno, kavo, luko, malfermaĵo, poro
2.
(figure) Manko en io: nur en unu punkto ilia informiteco havas truon; truon de l' honoro flikos neniu tajloro [2].

trua, truhavaZ

Truita, truplena: envolvita en trua tuko. VD:aĵura, ĉifono, krada, punta, traborita

trui

(tr)
Fari truon aŭ truojn: brako truita de kuglo; vesto truita de tineoj.

tratrui

(tr)
Trui de unu flanko al alia: generalo Mulan ... je unu pafo tratruis la rokegon [3]. VD:bori

babiltruo

(vulgare) =buŝo poste fermu vian babiltruon kaj lasu paroli la alian [4].

butontruo

TEKS (ĉe vesto) Fendo, en kiun oni enigas butonon: lia ornamo konsistis en bukedo da violoj, kiun li portis en la butontruo [5].

inktruo

(vulgare) =inkujo „Malsaĝa inktruo!“ diris la plumo, „Skriba ŝtipo!“ respondis la inkujo [6].

memortruo

Momenta forgeso: Steĉjo rapide faris planon: li ĉiel kaŝu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antaŭ ĉio li ruze paroligu la alilandanon [7].

mustruo

Malgranda truo, en kiu loĝas muso: „Sed kiamaniere mi povos trapuŝi min tra la malgranda mustruo en la planko?“ demandis Hjalmar [8]; Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mustruo, kaj dum vi parolas, ofte eliras muso, kaj kaprioletas antaŭ viaj piedoj [9].

naztruo, nazotruo

ANAZOO Ĉiu el la du malfermaĵoj de la nazo, tra kiu oni spiras: li ŝtopis unu naztruon kaj per la alia ekblovis sur la regimentojn [10]; Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon (por vin submeti kiel bruton) [11]; tio estis belegaj blankaj ĉevaloj, iliaj ruĝetaj nazotruoj estis en senĉesa moviĝado [12].

nigra truo

AST Kunpremiĝinta maso tiom koncentrita, ke neniu objekto povas eskapi ĝian intensan gravitan altiron, eĉ ne lumo.

postaĵotruo

ANA(komune) =anuso [anuso estas] komunuze nomata postaĵotruo [13]; vi povas ŝovi ĝin en vian postaĵtruon [14].

pugtruo

(vulgare) =anuso nur tie genuo kun plena ĝuo povas delikate puŝatingi kojonojn aŭ pugtruon preter la karna valo [15].

serurtruo

Truo, en kiun oni enigas ŝlosilon: de apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo [16].

sontruo

1.
Truo, aranĝita en io, por ke la sono povu el tio eliri: la vento bruas al [la preĝeja sonorilo] tra aperturoj kaj sontruoj, tra ĉiu fendo [17].
2.
MUZ[18] Sonellasa truo en la resonanca skatolo de akustika instrumento.

ventoltruo

Truo, aranĝita ekzemple en muro por enlasi freŝan aeron: en la 119-an ĉambron estas venigita novulo, senĉese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo [19].

tradukoj

anglaj

~o: hole; nigra ~o: black hole, collapsar.

belorusaj

~o 1.: дзіра, дзюра, адтуліна; ~o 2.: дзіра, прабел (у чымсьці) , нястача; ~a, : дзіравы, дзіркаваты; ~i: дзіравіць; nigra ~o: чорная дзіра.

ĉeĥaj

~o: díra.

danaj

nigra ~o: sort hul.

finnaj

nigra ~o: musta aukko.

francaj

~o 1.: trou, cavité, chas, creux, trouée, orifice; ~o 2.: trou, blanc, manque; ~a, : troué; ~i: trouer; tra~i: percer, perforer; babil~o: bouche, clapet, gueule, boîte à camembert; buton~o: boutonnière; memor~o: trou de mémoire, oubli; mus~o: trou de souris; naz~o, : narine, naseau, trou de nez; nigra ~o: trou noir; postaĵo~o: trou du cul, anus; pug~o: trou du cul; serur~o: trou de serrure; son~o: baie, bouche, ouïe; ventol~o: bouche d'aération. li havas ~on en la manplato: c'est un panier perçé, il a l'argent qui lui brûle les doigts, il a l'argent qui lui file entre les doigts, il a l'argent qui lui fond dans les mains, il a un trou au fond de la poche.

germanaj

~o: Loch; ~a, : löcherig, verlöchert; ~i: löchern, ein Loch machen, ein Loch bohren; nigra ~o: schwarzes Loch.

hebreaj

~o: חור; ~a, : מחורר; ~i: לחורר; nigra ~o: חור שחור.

hispanaj

nigra ~o: agujero negro.

hungaraj

~o: lyuk; ~a, : lyukas; ~i: lyukaszt, kilyukaszt; nigra ~o: fekete lyuk.

italaj

~o: foro, buco; ~a, : forato, bucato; ~i: forare, bucare; tra~i: perforare, bucare; babil~o: boccaccia (bocca in senso dispregiativo), fogna (bocca in senso dispregiativo); buton~o: asola; memor~o: vuoto di memoria; mus~o: tana del topo; naz~o, : narice, nare; nigra ~o: buco nero; postaĵo~o: ano, buco del culo (volg.); pug~o: buco del culo (volg.); serur~o: toppa (buco della serratura), buco della serratura; son~o: foro della cassa armonica, effe (di strumenti ad arco), buca (di chitarra o sim.); ventol~o: bocchetta d'aerazione. li havas ~on en la manplato: aver le mani bucate.

japanaj

~o: 穴 [あな]; nigra ~o: ブラックホール  [ぶらっくほおる ].

katalunaj

~o 1.: forat; ~a, : foradat; ~i: foradar, perforar; nigra ~o: forat negre.

nederlandaj

~o: gat; ~a, : vol gaten; ~i: een gat maken; nigra ~o: zwart gat.

norvegaj

nigra ~o: sort hull.

polaj

~o 1.: dziura, otwór, luka; ~o 2.: dziura, luka; ~a, : dziurawy, perforowany; ~i: dziurawić, dziurkować, perforować; tra~i: dziurawić, przedziurawiać, perforować; nigra ~o: czarna dziura.

portugalaj

~o: furo, buraco; ~a, : esburacado; ~i: furar, esburacar; nigra ~o: buraco negro, colapsar.

rusaj

~o 1.: дыра, дырка, отверстие; ~o 2.: дыра, пробел (в чём-л.); ~a, : дырявый; ~i: дырявить, продырявить ; nigra ~o: черная дыра .

svedaj

nigra ~o: svart hål.

tokiponaj

~o: lupa.

turkaj

nigra ~o: kara delik.

volapukaj

~o: hog; ~a, : hogik; ~i: hogön; nigra ~o: hog blägik.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Ĉina Radio Internacia: Belaj vidindaĵoj..., 2006-11-01
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 28a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Plumo kaj inkujo
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 7a
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
9. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 37:29
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
13. Akademio de Esperanto: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
14. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
15. P. Thorsen: Mamazono, La Kancerkliniko, n-ro 68
16. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
18. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esperanto
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a

administraj notoj

pri ~o 1.:
      La vorto "malplenajxo", kiu servas por difini "truo" kaj "kavo",
      ne havas difinon en REVO.
      [MB]
    
pri tru/o :
  Plu enkondukindaj: fum~o, okul~o, brul~o, gvato~o
  [MB]

[^Revo] [tru.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2010/12/02 17:31:08 ]