tradukoj: de fr hu nl pt ru

* -ing

I.
Sufikso signanta objekton, en kiun unu alia objekto aŭ membro estas parte enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo. VD:aksingo, boltingo, cigaringo, dentingo, diskingo, fingringo, flamingo, glaningo, glavingo, kandelingo, kontaktingo, kuglingo, lampingo, lumingo, ovingo, pendingo, piedingo, plumingo, ŝraŭbingo... VD:uj
II.
Samsignifa memstara vortero:

ingo

Objekto, kiu servas por surkovri, ŝirmi alian objekton parte enigitan en ĝi: [la ringoj] estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu [la altaron] [1]; la Eternulo ordonis al la anĝelo, ke li remetu sian glavon en ĝian ingon [2].

eningigi

Meti ion en (ĝian) ingon.

elingigi

Eligi ion el (ĝia) ingo: elingigi glavon post iu [3].

tradukoj

francaj

~o: étui, gaine, fourreau, support; en~igi: insérer, introduire, mettre; el~igi: extraire, tirer. el~igi glavon: tirer l'épée du fourreau.

germanaj

~o: Halter, Ständer, Scheide (glavo) . el~igi glavon: ein Schwert ziehen.

hungaraj

~o: hüvely, persely, tartó, tok; en~igi: bedug, becsúsztat; el~igi: kihúz, kivon. el~igi glavon: kardot ránt.

nederlandaj

~o: foedraal; en~igi: in de schede steken. el~igi glavon: uit de schede trekken.

portugalaj

~o: bainha.

rusaj

en~igi: вставить, вложить; el~igi: вытащить, вынуть. el~igi glavon: вынуть меч из ножен.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 21:27
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:14

administraj notoj

pri -ing:
  PIV2 havas ~i kaj mal~i (resp. en~igi, el~igi). Indas
  trovi spuron de tia uzo.
  [MB]

[^Revo] [ing.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2007/04/20 16:31:18 ]