tradukoj: be bg br ca cs de en es fa fr hu ku la nl pl pt ru sk sv tp tr

*arb/o [1]

*arboTEZ

1.TEZ
BOTHOR Ligna daŭra planto kun alta trunko supre disbranĉiĝanta: antaŭ la domo staras arbo [2]; SUB:ĉerizujo, kverko, pino, platano, pomujo, tilio
2.TEZ
MAT[3] Koneksa kaj sencikla grafeo: grafeo estas arbo, se kaj nur se du ajnajn verticojn de ĝi ligas nur unu ĉeno; arbo kun n verticoj havas n-1 eĝojn; orientita arbo ne nepre havas radikon. SUB:subarbo.
3.TEZ
KOMP Finia aro, en kiu unu elementon oni rigardas radiko, kaj la ceteraj formas disajn arojn (nomatajn subarboj), ĉiu el kiuj mem estas arbo: la grafeika terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio); en grafeiko oni apartigas orientitajn, ordajn arbojn; senradika arbo (grafeo kiu iĝas arbo se iun ĝian verticon oni deklaras radiko), radikhava arbo (proprasenca arbo kontraste al senradika); KOMP duuma arbo, B-arbo, derivarbo, serĉarbo. SUP:grafeo, klasifiko, hierarkio, datumstrukturo.
Rim.: Oni ofte prezentas arbon per grafeo simila al genealogia arbo; tia grafeo povas esti alradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la praulojn de koncerna individuo)elradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la posteularon de koncerna individuo).

arbaĵoTEZ

Dehakitaj aŭ defalintaj arboj aŭ arbo- kaj arbustopartoj: bruligi arbaĵon VD:ligno

*arbaroTEZ

GEOGHOR Areo, kie dense kreskas arboj: en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [4].

arbeto

1.
BOTHOR Malgranda arbo: ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton [5].
2.TEZ
BOTHOR Arbustoarbedo: la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj [6]; la ĉevalo ... movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto tiel ke la maturaj sukoplenaj fruktoj falis [7].

arbetaro

HOR Kolekto da arbetoj kune kreskantaj: li trovis arbetaron kun plej belaj folioj kaj paŝtis tie la kaprinon [8].

*arbetaĵoTEZ

HOR Nealta ligneca aŭ herbeca vegetaĵo, kies branĉoj aŭ tigoj disiĝas sub aŭ tuj sur la ternivelo: birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo [9]; kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas [10]; la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko [11]; la malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda arb etaĵo, ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden [12]; laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj [13]; tio estis plej bela sambuka arbetaĵo, tuta arbo, kiu penetris eĉ en la liton kaj forŝovis flanken la kurtenojn [14]; antaŭ la pordoj atendis la juna monaĥino por peti pardonon, kaj malantaŭ arbetaĵo ŝia amiko pacience atendis ŝin [15]; malsupre la ĉasistoj pafas en arbetaĵon [16]. VD:arbedo, arbusto, vepro

drakarboTEZ

(komune)
BOT Genro de tropikaj arboj kaj arbustoj el Afriko, atlantikaj insuloj, Sudameriko, kun longaj palmosimilaj folioj (Dracaena): la drakarbo estas ja la plej originala kaj kurioza planto de Kanarioj [17]. SIN:draceno

genealogia arbo, genealogiarbo

GEN Diagramo prezentanta la sinsekvajn generaciojn de gento kiel branĉojn disiĝantajn de komuna arbotrunko: kelkaj ... konstruas apartajn genealogiajn arbojn por gentoj de siaj edzpartneroj, patrinoj kaj avinoj [18].

panarbo

BOT Ĉiamverda arbo el pacifikaj insuloj, kultivata en tropikaj landoj por la grandaj, verdaj fruktoj, tianomaj panfruktoj (Artocarpus altilis): ili haltigis la ĉevalojn sub granda panarbo, de kiu Kali kun Mea fortranĉis fruktojn similajn al grandegaj melonoj [19].

pinglarboTEZ

BOT=konifero brazila pino ... estas pinglarbo el sudaj landoj [20].

subarboTEZ

MATKOMP
Subgrafeo de arbo, kiu mem estas arbo.

tradukoj

anglaj

~o 2.: tree; ~o: tree; ~aro: forest, wood; ~eto 2.: bush; ~etaĵo: *shrub, *bush; pingl~o: conifer; sub~o: subtree.

belorusaj

~o: дрэва; ~aro: лес; ~eto 1.: дрэўца; ~eto 2.: куст; ~etaro: кустоў'е, хмызьняк; ~etaĵo: лоўж; genealogia ~o, : генэалягічнае дрэва; pingl~o: хвойнае дрэва; sub~o: паддрэва.

bretonaj

~o: gwezenn; ~aro: koad, koadeg; ~eto: brousgwezenn; ~etaro: brouskoad; ~etaĵo: bod, bodenn; sub~o: isgwezenn.

bulgaraj

~o: дърво; ~aro: гора; genealogia ~o, : родословно дърво.

ĉeĥaj

~o: strom.

francaj

~o 2.: arbre; ~o: arbre; ~aro: forêt; ~eto: arbuste; ~etaro: taillis; ~etaĵo: *arbrisseau, *buisson; drak~o: dragonnier; genealogia ~o, : arbre généalogique; pan~o: arbre à pain; pingl~o: conifère; sub~o: sous-arbre.

germanaj

~o 2.: Baum; ~o: Baum; ~aro: Wald; ~eto 1.: Bäumchen; ~eto 2.: Strauch; ~eto: Strauch, Busch; ~etaro: Gebüsch; ~etaĵo: *Strauch; genealogia ~o, : Stammbaum; sub~o: Teilbaum.

hispanaj

~o: árbol; ~aro: bosque.

hungaraj

genealogia ~o, : családfa; pingl~o: tűlevelű fa.

katalunaj

~o: arbre; ~aro: bosc, selva; ~eto: arbust; genealogia ~o, : arbre genealògic; pan~o: arbre del pa.

kurdaj

~o: dar.

latina/sciencaj

drak~o : Dracaena; pan~o : Artocarpus altilis.

nederlandaj

genealogia ~o, : stamboom; pingl~o: conifeer.

persaj

~o 2.: درخت; ~o: درخت; ~aro: جنگل; ~eto 1.: نهال; ~eto 2.: بوته; ~etaro: درختزار، بیشه; drak~o: دراسنا; genealogia ~o, : شجره، ‌شجره‌نامه، نسب‌نامه; sub~o: زیردرخت.

polaj

~o 2.: drzewo; ~o: drzewo; ~aĵo: chrust, drzewo, drewno; ~aro: las, bór, knieja, matecznik, ostęp, puszcza, dąbrowa, brzeźniak, brzezina, buczyna, chojniak, olszynka; ~eto 1.: drzewko; ~eto 2.: krzak, krzew, krzewina, kierz (dawn.); ~etaro: zagajnik, gaj, gaik, młodzik, przylasek; ~etaĵo: krzak, krzew, krzewina, kierz (dawn.); drak~o: dracena, smocze drzewo (pot.); genealogia ~o, : genealogiczny; pan~o: chlebowiec właściwy; pingl~o: drzewo iglaste; sub~o: poddrzewo.

portugalaj

~o: árvore; genealogia ~o, : árvore genealógica; pingl~o: conífera.

rusaj

~o 2.: дерево; ~o: дерево; ~aro: лес; ~eto 1.: деревце; ~eto 2.: куст; ~eto: деревце, куст; ~etaro: кустарник; ~etaĵo: *куст; genealogia ~o, : генеалогическое древо; pingl~o: хвойное дерево; sub~o: поддерево.

slovakaj

~o: strom; ~aro: les; sub~o: podstrom.

svedaj

~o: träd; ~aro: skog; sub~o: delträd.

tokiponaj

~o: kasi.

turkaj

~o: ağaç; ~aro: orman; genealogia ~o, : soyağacı.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, abio
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
9. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:2
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sambuka virineto
15. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la kuraĝa tajloreto
17. J. Régulo Pérez: dracenoj ĉe pentristoj de la 15a jarcento, norda prismo, 1957, numero 3a, p. 123-128a
18. E. T. Wojtakowski: Gentaj nomoj de poloj, 2003
19. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 1978
20. S. Chaves: Praktika Vortaro de Esperanto, 2006-07-31

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi lasis ĉi tiun redakton de Sergio, sed ĝi ne
      koheras kun la nuna
      matematika senco. La rekursia difino per radiko kaj subarboj estas
      interesa, sed malpli vasta ol la ĝenerale akceptita, ja la 
      nocio "radiko" havas sencon nur en orientitaj grafeoj, kaj 
      orientitaj arboj povas ne posedi radikon. [MB]
    
pri ~o 3.:
      La radiko ne implicas orientitecon, oni povas orienti arbon
      alradike aŭ elradike, aŭ tute malatenti la 
      direktojn. La radikhavaj arboj estas la plej komunaj en 
      komputoscienco, sen radiko la arbo perdas sian plej esencan 
      trajton: ĝi ne plu estas hierarkio. Tiaj matematikaj arboj 
      senradikaj apenaŭ estas interesaj aŭ utilaj.
      [Sergio]
    

[^Revo] [arb.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.45 2011/12/23 21:10:08 ]