[1]
Branĉo de matematiko,
kiu studas la tridimensian
spacon pere de ĝiaj
punktoj,
linioj,
surfacoj kaj
solidoj:
afina geometrio
(kadre de afina spaco);
elementa geometrio
(studanta tradiciajn figurojn en la tridimensia
spaco surbaze de fizike intuicia aksiomaro);
eŭklida geometrio
(originale: bazita sur la postulato de
Eŭklido pri paraleloj, nun: kadre de
eŭklida spaco);
neeŭklida geometrio
(ekz-e laŭ Rimano aŭ
Lobaĉevskij);
priskriba geometrio
(ebliganta la precizan ebenan prezentadon de spaca
figuro);
analitika
geometrio.
2.
Tuto de la geometriaj formoj de iu objekto kaj ilia influo sur ĝia
uzo:
niaj inĝenieroj longe pripensis la geometrion de tiu nova
aviadilo;
la geometrio de la ĉambro ebligis optimuman aranĝadon de la
mebloj.
geometria
1.
[2]
Iel rilatanta al geometrio:
geometria problemo.
Iom strange, ke analitika ~o pli uzas algebron ol analitikon.
PIV1 en la artikolo "geometrio" havas "analiza geometrio" kaj
MatVort diras same. Vd adm sub "analitiko". [MB]