tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

*lini/o [1]

*linio

1.
MAT[2] Unudimensia geometria figuro: rekta, kurba, rompita linio; linio estas la bildaro de kontinua bildigo de la aro de reeloj al la koncerna spaco, kiun bildigon oni nomas parametra prezento de la linio. SIN:kurbo.
2.
Strio, vico de sinsekvaj aĵoj.
a)
Vico da objektoj aŭ personoj ordigitaj laŭ difinita direkto: duobla linio da arboj; armeo ordigita laŭ tri linioj.
b)
BELA Kontinua streko montranta difinitan direkton: la belforma kaj delikata linio de tiu buŝo [3]; linioj de desegno, de la vizaĝo, de la mano; konduki, streki, desegni, tiri linion; VD:konturo
c)
TRA Sinsekvo de vojoj trairotaj: marvetura, trafika linio; organizi, aranĝi liniojn de busoj, de avioj; sekvu la fervojlinion, ĝis vi alvenos la stacion [4].
d)
TIP Vico da skribosignoj metitaj laŭ la ordinara legodirekto: superlinia signetoZ; iom pensinte, ŝi skribis la sekvantajn liniojn [5]...
e)
GEN Sinsekvo de idoj ekde unu praulo: li estis ŝia malproksima parenco en la patrina linio [6].

linia

1.
Rilata al linio: linia aranĝo, desegno.
2.
MAT(arkaismo) [7] Lineara: linia ekvacio.
Rim.: Kvankam arĥaiĝinta, tiu senco restas logika, radikŝpara, internacia kaj promociinda. Riskoj de ambigueco apenaŭ ekzistas.

linie

En linia ordo.

linii

(tr)
Fari liniojn, marki liniojn sur io: liniita papero.

liniilo

Ilo por streki liniojn: kion tiuj homoj farus ... se ne plu estus krajonoj? Sed tiukaze certe estus liniilo aŭ inksorbilo [8].

liniaro

MUZ En muzika skribo aro da horizontalaj linioj, sur kiuj estas lokitaj la diversaj notoj.

laŭliniigi

(tr)
Ordigi laŭ linioj: laŭliniigi monerojn sur la tablo. VD:vicigi

gvidlinio

1.
Linio antaŭdesegnita por gvidi dum posta skribado, inkado, kolorigo...: János, sen helpo de krajono aŭ gvidlinioj, tute nature kreas laŭ bildo en sia kapo [9]. VD:ŝablono
2.
(figure) Ĝenerala instrukcio entenanta ĉefajn, ne detalajn kaj ne tute devigajn regulojn: Politikaj Gvidlinioj de la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj [10].

limlinio

Videbla linio markanta la limon de surfaco: (figure) en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento, kaj tiun limlinion oni ne devas transpaŝi [11]; la kvar limlinioj nomiĝas „la unua linio“ ... la dua linio, la tria linio ktp [12]. VD:konturo

rompita linio

MAT[13]
Linio, konsistanta el kontinua sinsekvo de strekoj: la rando de plurlatero estas fermita rompita linio.

tradukoj

anglaj

~o 1.: line, curve; ~o: line; ~a 2.: linear; ~i: line; ~aro: staff, stave; laŭ~igi: align, line up; rompita ~o: broken line. parametra prezento: parametric representation.

belorusaj

~o 1.: лінія, крывая; ~o: лінія; ~a: лінейны; ~e: лінейна; ~i: лінеіць; ~ilo: лінейка; ~aro: нотны стан; laŭ~igi: выраўняць у лінію, выстраіць у лінію; rompita ~o: ломаная. parametra prezento: парамэтрычнаяе выяўленьне.

francaj

~o 1.: courbe, ligne; ~o e: lignée; ~o: ligne; ~a: linéaire; ~e: en ligne; ~i: ligner; ~ilo: règle; ~aro: portée; laŭ~igi: aligner; gvid~o: ligne de conduite, linéament; lim~o: démarcation, ligne de démarcation; rompita ~o: ligne brisée. parametra prezento: représentation paramétrique.

germanaj

~o 1.: Linie, Kurve; ~a 2.: linear; ~aro: Notenlinien; rompita ~o: Steckenzug. parametra prezento: Parameterdarstellung.

hispanaj

~o: línea; ~e: linealmente; ~aro: pentagrama; laŭ~igi: alinear.

hungaraj

~o 1.: vonal, görbe; ~o b: vonal; ~o c: útvonal; ~o: vonal, sor; ~a: vonalas, vonal-; ~a 2.: lineáris; ~e: egy vonalban, sorban; ~i: vonalaz, vonalkáz; ~ilo: vonalzó, lénia; ~aro: hangjegyvonal, vonalrendszer; laŭ~igi: sorba rendez, sorba igazít; rompita ~o: töröttvonal. parametra prezento: paraméteres reprezentáció.

nederlandaj

~o: lijn; ~a: lineair; ~e: rechtlijnig; ~i: liniëren; ~ilo: liniaal; ~aro: notenbalk; laŭ~igi: aligneren; gvid~o: richtlijn; lim~o: grenslijn, demarcatielijn; rompita ~o: stippellijn.

polaj

~o 1.: linia, krzywa; ~a 2.: liniowy; rompita ~o: łamana. parametra prezento: parametryzacja, przedstawienie parametryczne.

portugalaj

~o: linha; ~a: linear.

rusaj

~o 1.: линия, кривая; ~o: линия; ~a: линейный; ~e: линейно, в линию, по линии; ~i: линовать; ~ilo: линейка (для черчения); ~aro: нотный стан; laŭ~igi: выровнять в линию, выстроить в линию; gvid~o 1.: набросок, намётки; gvid~o 2.: линия поведения, общее направление деятельности; rompita ~o: ломаная. parametra prezento: параметрическое представление.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 8a
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo
6. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno, 2009
7. Plena Ilustrita Vortaro
8. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 11a
9. E. Tantin Ackermann: Akvareloj de János Tóth en Triesto/Italio, Hungaraj Paĝoj numero 14a, 1997-12, Suplemento al Eventoj
10. M. P. Sion: AVE seminario, soc.culture.esperanto, 1998-01-06
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
12. Tigro: Aboco de vejĉi-ludo, [2004-11]
13. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

[^Revo] [lini.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2009/11/12 17:30:20 ]