tradukoj:
be de el en fa fr hu it nl pl pt ru sv
homogen/a Z[1]
homogena
- 1.

Kies ĉiuj partoj havas saman naturon, konsiston:
homogena fandaĵo.
heterogena- 2.

- a)
- [2]
(p.p. polinomo)
Kies ĉiuj termoj estas samgradaj:
ĉiuj homogenaj polinomoj de unu argumento estas de la tipo
aXn;
X2+XY+Y2
estas
duagrada homogena polinomo de du argumentoj.
- b)

- [3]
(p.p. lineara ekvacio)
Kies dekstra flanko estas
0:
por solvi nehomogenan diferencialan ekvacion, ofte utilas solvi
la respondan homogenan ekvacion.
- c)

-
(p.p. bildigo
f
inter du vektoraj spacoj)
Tia, ke por iu nombro α ĉiam veras, ke
f(λ∙x) =
λα∙f(x).
- d)

- [4]
(p.p. koordinatsistemo)
Tia, ke en ĝi la koordinataj opoj
kun proporciaj termoj difinas la saman punkton:
la sistemo de
pezocentraj koordinatoj
estas homogena.
Rim.:
Oni ofte aplikas la kvalifikon „homogena“ al la
koordinatoj
mem aŭ al la koordinataj opoj.
homogeneco
-
Sameco de naturoj, konsistoj, substancoj
en partoj de tuto:
verŝu iom post iom tiun likvaĵon sur la maniok-amelon kaj per
granda kulero miksu ĉion ĝis homogeneco
[5].
malhomogeneco
-
Malsameco de konsistoj,
bunteco,
malunueco,
heterogeneco:
la kosma fona radiado havas malhomogenecojn
[6].
[^Revo]
[homoge.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2011/05/22 10:10:10 ]