tradukoj:
be de en fr hu nl pl pt ru
konjug/i
Z
konjugi
- konjugacii
konjugo
[1]
-
Bildigo, kiu ĵetas
objekton al ĝia konjugito:
la konjugo de kompleksoj estas
involucio.
konjugaĵo
[2]
- konjugito.
konjugita
-
- a)
- [3]
(p.p. komplekso, rilate al
alia)
Havanta saman reelan parton, sed
kontraŭsignan
imaginaran parton:
1+2.i estas konjugita
rilate al 1-2.i;
konjugita funkcio (kies valoroj estas konjugitaj rilate
al tiuj
de la originalo);
konjugita matrico (matrico, kies elementoj estas
konjugitaj
rilate al tiuj de la originalo);
la sumo de du konjugitaj kompleksoj estas reela;
la produto de du konjugitaj kompleksoj egalas al kvadrato de
ilia
komuna modulo.
- b)
-
(p.p. subgrupo
S, rilate al subgrupo
T)
Tia, ke ekzistas interna
aŭtomorfio de S al T.
Rim.:
Ekzistas pluraj aliaj matematikaj sencoj por ĉi tiu adjektivo.
konjugito
-
Konjugita objekto.
- a)
- [4]
(de komplekso)
Ĝia konjugita
1.a nombro:
la konjugiton de z oni kutime signas per
z kun supra horizontala
streko, nome z̅
(legu: zo trabo);
ĉiu komplekso egalas al la konjugito de sia konjugito;
konjugito de matrico,
de funkcio.
- b)
-
(de subgrupo)
Subgrupo, konjugita
1.a rilate al ĝi.
Rim.:
Apud „konjugito“ kaj „konjugaĵo“, kiu
anstataŭas la unuan en [5], iuj provis
enkonduki „konjugo“ por la sama senco, surbaze de
rezonado
simila al tiu en [6]. Prave,
ke la verbo „konjugi“ ne havas fakan sencon, sed tiu,
kiun oni
povas etimologie rekonstrui estas de la tipo „meti en rilaton
du iel
simetriajn objektojn“. Eblas do diri, ke z
kaj
z̅ estas konjugitaj nombroj, do konjugitoj
(certe ne: konjugaĵoj). Tion konsiderante, la malnova formo
„konjugito“ estas logika kaj restas laŭ ni preferinda.
memkonjugita
-
(p.p. subgrupo)
Konjugita kun si
mem.
invarianta 2.
tradukoj
anglaj
~o:
conjugation;
~ita :
conjugate;
~ito a:
conjugate complex number;
~ito b:
conjugate subgroup;
mem~ita:
invariant, normal, distinguished, self-conjugate, normal.
belorusaj
~o:
спалучэньне;
~ita :
спалучаны;
~ito a:
спалучаны комплексны
лік;
~ito b:
спалучаная
падгрупа;
mem~ita:
інварыянтная (падгрупа), нармальная (падгрупа), самаспалучаная (падгрупа), нармальны (дзельнік).
francaj
~o:
conjugaison;
~ita :
conjugué;
~ito a:
nombre complexe conjugué;
~ito b:
sous-groupe conjugué;
mem~ita:
invariant, normal, distingué.
germanaj
~o:
Konjugation;
~ita :
konjugiert;
~ito a:
konjugierte komplexe Zahl;
~ito b:
konjugierte Untergruppe;
mem~ita:
invariant, Normal-(teiler), selbst-konjugiert.
hungaraj
~i:
(igét) ragoz;
~o:
konjugálás;
~ita :
konjugált;
~ito a:
konjugált komplex szám;
~ito b:
konjugált részcsoport;
mem~ita:
invariáns .
nederlandaj
~i:
vervoegen.
polaj
~ita :
sprzężony;
~ito a:
liczba zespolona sprzężona;
mem~ita:
(podgrupa) niezmiennicza, (podgrupa) normalna, (dzielnik) normalny.
portugalaj
~i:
conjugar.
rusaj
~o:
сопряжение;
~ita :
сопряжённый;
~ito a:
сопряжённое комплексное
число;
~ito b:
сопряжённая
подгруппа;
mem~ita:
инвариантная
(подгруппа), нормальная
(подгруппа), самосопряжённая
(подгруппа), нормальный (делитель)
.
[^Revo]
[konjug.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2009/09/06 16:30:43 ]