tradukoj: be cs de en fr hu la nl pl ru

*klas/o [1]

*klaso

1.
Aro da personoj aŭ objektoj similaj laŭ rango, kvalito aŭ naturo: tiu libro celas ĉiujn klasojn da legantoj; tiuj varoj formas apartan klason; unuaklasa inĝeniero, vagono.
a)
POL Parto de popolo havanta samajn civilajn, politikajn, ekonomiajn kondiĉojn: la tri klasoj de l' patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en la antikva Romo; la reganta, la meza, la laborista klaso; la klasbatalo; bonklasaZ, altklasa homoZ.
b)
PED Aro el ĉiuj lernantoj, kiuj sekvas iun gradon de studkurso: la altaj, malaltaj klasoj.
c)
BOTZOO Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis). TUT:filumoPRT:ordo
2.
TRA Parto pli luksa aŭ malpli luksa de veturilo, por kies uzo oni pagas malsame ol por aliaj partoj: „sed, mi posedas bileton por la unua klaso,“ mi diris [2].
3.
(evitinde) PED=kurso 1 fari siajn klasikajn klasojnZ.

klasi

(tr)
=klasifiki se klasi ĉi poemojn laŭ la terminologio de Auld, ili apartenus al la primitiva romantismo [3].

klasigi

(tr)
=klasifiki la korea ... estas ... malcerte klasigita kiel ural-altaja lingvo [4].

enklasigi

=klasifiki

samklasano

PED Ano de sama studklaso: vi parolos al iu el niaj samklasanoj [5].

ekvivalento-klaso, ekvivalentklaso[6]

MAT
(de elemento x laŭ ekvivalento-rilato R) Aro de ĉiuj tiaj elementoj y, ke xRy. TUT:kvocienta aro

dekstra klaso

MAT
(de grupo G rilate al subgrupo H de ĝi kaj elemento aG) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo h.a, kie hH; simb. Ha: dekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato x.y-1H. SUP:flanka klaso;VD:maldekstra klaso, invarianta subgrupo.

maldekstra klaso

MAT
(de grupo G rilate al subgrupo H de ĝi kaj elemento aG) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo a.h, kie hH; simb. aH: maldekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato x-1.yH. SUP:flanka klaso;VD:dekstra klaso, invarianta subgrupo.

flanka klaso

MAT
SUB:dekstra klaso, maldekstra klaso; TUT:kvocienta grupo.
Rim.: Ĉi tiu termino trovas apogon en pluraj naciaj lingvoj. Ni preferas ĝin al „koaro“ [7], aŭ „kunaro“ [8], dubindaj kunmetaĵoj, kiuj mallerte paŭsas la anglan terminon.

n-modula restoklaso

MAT
(por entjero n > 1) Ĉiu el la n ekvivalento-klasoj por la rilato „kongrua module n“ super la aro de entjeroj: la n-modula restoklaso de nombro p oni signas per p+nZ aŭ per ṗ. VD:grupo de n-modulaj restoklasoj.
Rim.: Kvankam la skribaĵo nZ memorigas pri tiu por la flankaj klasoj, oni tamen memoru, ke Z ne estas multiplika grupo. Kaj nZ, kaj p+nZ estas ekvivalento-klasoj, sed ne laŭ la samaj rilatoj.

tradukoj

anglaj

~o: class; ekvivalento-~o, ekvivalent~o: equivalence class; dekstra ~o: right coset; maldekstra ~o: left coset; flanka ~o: coset; n-modula resto~o: residue class.

belorusaj

~o: кляс; ~i: клясыфікаваць; ~igi: клясыфікаваць; en~igi: клясыфікаваць.

ĉeĥaj

~o: třída.

francaj

~o: classe, catégorie, espèce, condition, cours, milieu, niveau, rang, standing; ~i: classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger; ~igi: classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger; en~igi: classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger; sam~ano: camarade de classe; ekvivalento-~o, ekvivalent~o: classe d'équivalence; dekstra ~o: classe (latérale) à droite; maldekstra ~o: classe (latérale) à gauche; flanka ~o: classe latérale; n-modula resto~o: classe résiduelle, entier modulo n. unua~a: de première classe; alt~a: de grande classe, des classes supérieures, de grand standing, de qualité.

germanaj

~o: Klasse; ekvivalento-~o, ekvivalent~o: Äquivalenzklasse; dekstra ~o: rechtsseitige Nebenklasse, rechtsseitige Restklasse, rechte Nebenklasse, rechte Restklasse; maldekstra ~o: linksseitige Nebenklasse, linksseitige Restklasse, linke Nebenklasse, linke Restklasse; flanka ~o: Nebenklasse, Restklasse; n-modula resto~o: Restklasse.

hungaraj

~o: osztály; ~i: osztályoz; ~igi: osztályoz; en~igi: osztályoz; ekvivalento-~o, ekvivalent~o: ekvivalenciaosztály.

latina/sciencaj

~o c: classis.

nederlandaj

~o a: klasse; ~o b: klas; ~o c: klasse; ~o 1.: klasse; ~o 3.: klas; ~i: classificeren; ~igi: classificeren; en~igi: classificeren.

polaj

ekvivalento-~o, ekvivalent~o: klasa abstrakcji, warstwa; dekstra ~o: warstwa prawostronna; maldekstra ~o: warstwa lewostronna; flanka ~o: warstwa; n-modula resto~o: klasa reszt modulo n.

rusaj

~o: класс; ~i: классифицировать, сортировать; ~igi: классифицировать, сортировать; en~igi: классифицировать, сортировать; ekvivalento-~o, ekvivalent~o: класс эквивалентности; dekstra ~o: правосторонний смежный класс; maldekstra ~o: левосторонний смежный класс; flanka ~o: смежный класс; n-modula resto~o: класс вычетов. unua~a: первоклассный, первого класса.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero..., 2001-2008, parto 2a, ĉapitro 8a
3. C. Minnaja: Meritanta ne nur reeldonon, Monato, jaro 2001a, numero 7a, p. 28a
4. B. Kendal: La korea, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 21-23a
5. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 19a
6. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §114
7. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 19
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri dekstra ~o:
    Proponita termino. [MB]
  
pri maldekstra ~o:
    Proponita termino. [MB]
  
pri flanka ~o:
    Proponita termino. [MB]
  
pri n-modula resto~o:
    Proponita termino. [MB]
  

[^Revo] [klas.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2009/08/08 16:33:13 ]