tradukoj:
be de el en es fr hu nl pl pt ru
2neŭtr/a
neŭtra
- 1.
-
Gramatika genro1 aŭ
genro2, kiu depende de
la lingvo povas implici neulecon aŭ neaktivecon. En
Esperanto tiu nocio konkretiĝas en
aĵgenro.
- 2.
-
Nek acida nek baza.
- 3.
- [1]
(p.p. elemento e∈E rilate al
operacio † en
E)
Tia, ke x†e = e†x =
x por ĉiu x∈E:
la nombroj 0 kaj 1 estas neŭtraj
respektive rilate al adicio kaj multipliko;
idento-rilato estas neŭtra
rilate al kunligo de rilatoj.
Rim.:
Pli vaste eblas diri, ke elemento estas neŭtra dekstre (resp.
maldekstre), se nur x†e = x
(resp. e†x = x). Kiam la
operacion oni signas adicie (resp. multiplike), la neŭtran
elementon oni ofte signas per 0 (resp. 1).
neŭtriganto, neŭtriga elemento
[2]
-
(de elemento x∈E rilate al
operacio †
en E)
Tia elemento x~, ke
x†x~ =
x~†x = e,
kie e estas
neŭtra 3 rilate al
operacio †:
se ĝi ekzistas, kaj se la operacio estas asocieca,
la neŭtriganto estas unika;
neŭtriganto de neŭtriganto de x
estas x mem;
-3 estas neŭtriganto de 3
rilate al adicio.
Rim.:
Kiam la operacion oni signas adicie (resp. multiplike),
la neŭtriganton de x oni ofte signas
per -x (resp. x-1).
inverso,
kontraŭegalo.
neŭtrigebla
[3]
-
(p.p. elemento x∈E rilate al
operacio † en
E)
Tia, ke ekzistas ĝia
neŭtriganto
rilate al † en E:
la nombro 2 ne estas neŭtrigebla rilate al multipliko
en la aro de entjeroj, sed ja en la aro de racionaloj.
inversigebla,
invershava,
kontraŭegaligebla.
neŭtra elemento, neŭtraĵo
[4]
-
(de aro E rilate al
operacio † en
E)
Elemento en E,
neŭtra 3
rilate al †:
se ekzistas neŭtra elemento, ĝi estas unika.
unuo,
nulo.
tradukoj
anglaj
~a 3.:
neutral;
~iganto, ~iga elemento :
reciprocal element;
~igebla :
invertible;
~a elemento, ~aĵo:
neutral element.
belorusaj
~a 1.:
ніякі (род);
~a 2.:
нэўтральны;
~a 3.:
нэўтральны.
francaj
~a:
neutre;
~iganto, ~iga elemento :
élément symétrique;
~igebla :
symétrisable;
~a elemento, ~aĵo:
élément neutre.
germanaj
~a 1.:
sächlich;
~a 2.:
neutral;
~a 3.:
neutral;
~iganto, ~iga elemento :
inverses Element;
~igebla :
invertierbar;
~a elemento, ~aĵo:
neutrales Element.
grekaj
~a:
ουδέτερος.
hispanaj
~a 1.:
neutro.
hungaraj
~a 1.:
semleges;
~a 2.:
semleges;
~a 3.:
neutrális;
~iganto, ~iga elemento :
semleges elem;
~igebla :
invertálható;
~a elemento, ~aĵo:
semleges elem.
nederlandaj
~a 1.:
onzijdig;
~a 2.:
neutraal.
polaj
~a 3.:
neutralny;
~iganto, ~iga elemento :
element odwrotny;
~a elemento, ~aĵo:
element neutralny.
portugalaj
~a:
neutro.
rusaj
~a 1.:
средний (о роде);
~a 2.:
нейтральный;
~a 3.:
нейтральный;
~iganto, ~iga elemento :
нейтрализующий элемент, обратный;
~igebla :
нейтрализуемый;
~a elemento, ~aĵo:
нейтральный элемент.
[^Revo]
[neuxtr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2004/11/23 17:31:29 ]