tradukoj: be br cs de en es fr he hu nl pl pt ru tp zh

8nul

8nul

1.
La numeralo esprimanta la kvanton neniom, la plej malgrandan nenegativan nombron: la nombro 0 estas elparolata nul [1].
2.
La nomo de la cifero 0 uzata ĉe voĉlego de numeraloj aŭ numeroj: nul komo nul nul tri (t.e. 0,003); la agento nul nul sep.
Rim.: Eble estus pli konvene rigardi kaj skribi ĉi tiun nul2 kiel apostrofan formon de nulo1, do kiel nul'. [Sergio Pokrovskij]

*nulo

1.
La cifero 0, uzata por prezenti la nombron nul, aŭ por obligi la valoron de ciferoj, ĉe kies dekstro ĝi estas lokita: en la nombroprezento 001,2050 la komencaj kaj la vostaj nuloj estas sensugnifaj kaj oni povas ilin forigi, lasante nur la signifajn ciferojn 1,205.
2.
(figure) Io tute senvalora aŭ iu tute senkapabla: sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo [2]; ĉiuj nacioj estas antaŭ li kiel nenio, estas rigardataj de li kiel nulo kaj senvaloraĵoZ; ĉe manko de adeptoj la utilo de la lingvo prezentos nulonZ.
3.
MAT[3] Neŭtra elemento rilate al adicie signata operacio.

nula

1.
Kies numero estas 0: la nula, la tria kaj la kvina vertikaloj de la vektoro estas lineare sendependaj.
2.
Neefektiviĝinta; tute senvalora: la rezultato estis nula; la utileco estos nulaZ. SIN:vana, senfrukta
3.
MAT
a)
Egala al nulo; (p.p. funkcio) alprenanta la valoron nulo.
b)
(p.p. angulo) Situanta inter du egalaj lateroj, do malplena; kies mezuro egalas al 0°.

nuli

1.
Esti nula, esti nulo.
2.
MAT[4]=nuliĝi.
Rim.: Eblas vidi nuancon inter „nuli“ kaj „nuliĝi“, nome ke la unua koncernas nevariajn objektojn, dum la dua prefere aplikiĝas al variabloj aŭ funkcioj, kiuj en difinitaj cirkonstancoj alprenas nulan valoron. Tia nuanco tamen ne tiom gravas, ĉar en ambaŭ okazoj oni ne hezitus uzi la saman adjektivon „nula“, lasante la kuntekston precizigi la celitan sencon.

nulejo

MAT[5]=nuliganto 1.a

nuligi

1.
Senvalorigi, senefikigi, oficiale deklari senvalora, igi nula: nuligi juĝon, kontrakton, baloton, antaŭan regularon. VD:kadukigi, senvalidigi, paralizi.
2.
MAT(fakula ĵargono) (funkcion, polinomon, esprimon) Esti nuliganto de ĝi, doni al ĝi nulan valoron: trovi ĉiujn argumentojn, kiuj nuligas la funkcion sin(x2+x); la funkcio alprenas maksimuman valoron, kiam ni nuligas ĝian variablon.

nuliganto

MAT
a)
[6] (de funkcio) Ĉiu elemento, kies bildo per la funkcio estas 0: π estas nuliganto de funkcio sinuso; la polinoma funkcio x2-1 akceptas 1 kaj -1 kiel nuligantojn. VD:radiko de ekvacio, radiko de polinomo.
Rim.: Ial [7] preferas nomi tion „nulejo“. Vd rimarkon sub maksimumiganto.
b)
[8] (de elemento a en ringo) Ĉiu elemento, kiu multiplikite per a donas nulan rezulton: en la ringo de 6-modulaj restoklasoj elemento 2 akceptas 0 kaj 3 kiel nuligantojn. VD:nuldivizoro.

Rim.: Senco 1.b povas vastiĝi ankaŭ p.p. skalaro rilate al elemento de modulo aŭ eĉ p.p. funkcio rilate al elemento de ĝia fonto-aro: la karakteriza polinomo de endormorfio (konsiderata kiel polinoma funkcio super la aro de endomorfioj) estas nuliganto de tiu endomorfio. La du subsencoj respegulas dualan aliron al la fenomeno: funkcio nuligas sian argumenton, aŭ argumento nuligas la funkcion. Oni tiam atentu, ke ambaŭ sencoj ne koliziu, kiam ankaŭ la argumentoj estas funkcioj.

nuliĝi

1.
Iĝi nula, iĝi nulo.
2.
MAT[9] Alpreni nulan valoron.

tradukoj

anglaj

~o 3.: null element, zero; ~a 3.: null, zero; ~igi 2.: nullify; ~iganto a: null, zero; ~iĝi 2.: vanish.

belorusaj

~o: нуль; ~a: нулявы.

bretonaj

~o: zero; ~a: null; ~igi: nullañ.

ĉeĥaj

~o: nula.

ĉinaj

~o: 零 [líng], 〇.

francaj

~o 1.: zéro; ~o 2.: nul, zéro, rien; ~o 3.: élément nul, zéro; ~a 2.: nul; ~a 3.: nul; ~igi: annuler; ~iganto a: zéro ; ~iĝi: s'annuler.

germanaj

~o 3.: Nullelement; ~o: Null; ~a 3.: Null-; ~i 1.: Null sein; ~i 2.: Null werden, zu Null aufgehen; ~igi: annullieren; ~iganto a: Nullstelle; ~iĝi 1.: Null werden; ~iĝi 2.: Null werden, zu Null aufgehen.

hebreaj

~o: אפס; ~a: אפסי; ~igi: לאפס, לבטל; ~iĝi: להתאפס, להתבטל.

hispanaj

~o 1.: cero; ~a: nulo; ~igi: anular.

hungaraj

~o 1.: nulla, zérus, zéró; ~o 2.: semmi, nulla; ~o 3.: nulla, zérus; ~a 2.: nulla, semmi; ~a 3.: null-; ~i 1.: nulla, semmi; ~i 2.: eltűnik; ~igi 1.: megsemmisít, annulál; ~igi 2.: eltüntet; ~iganto: zérushely; ~iĝi 1.: megsemmisül, nullázódik, annulálódik; ~iĝi 2.: eltűnik.

nederlandaj

~o: nul; ~a: waardeloos; ~igi: annuleren, te niet doen.

polaj

~o 3.: zero; ~a 3.: zerowy; ~igi 2.: zerować; ~iganto a: miejsce zerowe, zero; ~iĝi 2.: zerować się.

portugalaj

~o 1.: zero; ~o 2.: nada; ~o: zero, nulo; ~a: nulo; ~igi: anular; ~iganto: zero, raiz; ~iĝi: anular-se.

rusaj

~: ноль; ~o 3.: нуль; ~o: нуль, ноль; ~a 2.: нулевой; ~a 3.: нулевой; ~igi 2.: обнулить; ~igi: аннулировать, отменить, свести к нулю; ~iganto a: нуль; ~iĝi 1.: аннулироваться, сойти на нет; ~iĝi 2.: обращаться в нуль, обнулиться.

tokiponaj

~o: ala.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, neŭtra elemento
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
9. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20

[^Revo] [nul0.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.38 2006/09/06 15:15:49 ]