tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru tp

*observ/i [1]

*observiTEZ

(tr)
1.TEZ
Rigardi ion ade, kun daŭra atento: observi la astrojnB; observi kvazaŭ per linkaj okulojZ; la filozofo konsumas sian vivon por observi la homojn; observadi iun (severe gardi sub sia rigardo). VD:ekzameni, esplori, konsideri
2.TEZ
Akurate fari tion, kion ordonas leĝo, regulo ktp; ekzakte obei: mi observas Viajn ordonojn [2]; observi la teorian vidpunktonZ; observi severan elektonZ; observu pli da ordo; observi la morojn de la patrojZ; observigi regulon. VD:konformiĝi, plenumi, sekvi

observo

1.TEZ
=observado
2.TEZ
=observaĵo

observadoTEZ

Ago observi:
1.
La observado de la movoj de malamika trupo; la sciencoj bazitaj sur la observo.
2.
Prizorgi la severan observadon de la regularo.
SIN:observo1

observaĵoTEZ

Ĉio, kion oni rimarkis aŭ notis observante: kolekto da observaĵoj pri la tifoida febro. SIN:observo2

observejo

Loko taŭga aŭ aranĝita por observado: mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn [3].
a)
SCI Scienca esplorejo lokita kaj ekipita por rekta observo de iu natura medio: marobservejo.
b)
POL Institucio komisiata pri observado kaj raportado de iuj sociaj agadoj: starigi lingvan observejon kiu observu kaj denuncu la lingvajn maljustaĵojn tra la mondo [4].

observuloTEZ

=observanto

observantoTEZ

1.
Atenta, zorga rigardanto: observanto povus rimarki, ke la vizaĝo de la prokuratoro ... esprimas malpaciencon [5].
2.TEZ
POL Diplomato, kiun registaro sendas al konferenco, en kiu ĝi ne volas oficiale partopreni, sed pri kiu ĝi volas esti informita. SIN:observulo

kaŝobserviTEZ

(tr)
Nevidate observi, gvati, spioni.

malobserviTEZ

(tr)
Malobei al, rompi, transpaŝi: vi ambaŭ fariĝos senvaloraj diboĉuloj, malobservantaj la regulojn [6]. VD:malrespekti, ofendi2

marobservejo

MAR Observejo de la mara medio: li transprenis gvidan postenon en la marobservejo „Deutsche Seewarte“ [7].

stelobservejo, astronomia observejo

AST Observejo ekipita por esploro de steloj kaj aliaj kosmaj aperaĵoj: tagmeze mi iris al la urba stelobservejo, por spekti tie la suneklipson [8]; la lasitaj ŝtonaj konstruaĵoj fundamentis mitojn kaj legendon kaj diversspecan interpretadon de ilia utiligado kiel astronomiaj observejoj aŭ lokoj sanktaj [9].

veterobservejo, meteologia observejo

MET Observejo registranta kaj esploranta veterajn aperaĵojn: proksima veterobservejo tiam indikis temperaturon je minus 15 gradoj [10]; Le Verrier tiam establis reton de meteologiaj observejoj sur la franca teritorio, celante averti la maristojn pri la ŝtormoj [11].

tradukoj

anglaj

~i: observe.

belorusaj

~i 1.: назіраць, наглядаць, сачыць; ~i 2.: выконваць, прытрымлівацца, трымацца (правілаў і да г.п.); ~ado 1.: назіраньне, нагляданьне; ~ado 2.: выкананьне, прытрымліваньне; ~aĵo: назіраньне (нешта адзначанае); ~ulo: назіральнік, наглядальнік; ~anto: назіральнік, наглядальнік; kaŝ~i: сачыць (употай), шпіёніць, шпегаваць; mal~i: парушаць, не трымацца.

ĉeĥaj

~i: pozorovat.

francaj

~i: observer; ~ado 2.: observation (action); ~aĵo: observation (fait); ~ejo: observatoire; ~ulo: observateur (subst.); ~anto: observateur (subst.); kaŝ~i: espionner; mal~i: enfreindre, transgresser, violer (enfreindre); mar~ejo: observatoire marin; stel~ejo, : observatoire astronomique; veter~ejo, : observatoire météorologique.

germanaj

~i 1.: beobachten; ~i 2.: beachten; ~ado 1.: Beobachtung; ~ado 2.: Beachtung; ~aĵo: Wahrnehmung; ~ulo: Beobachter; ~anto: Beobachter; kaŝ~i: spionieren; mal~i: mißachten.

hispanaj

~i 1.: observar; ~ado 2.: observación; ~aĵo: observación; ~ulo: observador (sust.); ~anto: observador; kaŝ~i: espiar; mal~i: transgredir, violar.

hungaraj

~i 1.: megfigyel; ~i 2.: betart; ~o 1.: megfigyelés; ~o 2.: észrevétel; ~ado 1.: megfigyelés; ~ado 2.: betartás; ~aĵo: észrevétel; ~ulo: megfigyelő; ~anto: megfigyelő; kaŝ~i: megles, leselkedik, kémkedik; mal~i: áthág, megsért .

nederlandaj

~i 1.: observeren, waarnemen; ~i 2.: in acht nemen; ~ado 1.: waarneming; ~ado 2.: inachtneming; ~aĵo: waarneming; ~ulo: waarnemer; ~anto: waarnemer; kaŝ~i: spionneren; mal~i: overtreden.

polaj

~i 1.: obserwować, przypatrywać się; ~i 2.: przestrzegać (prawa, obyczaje, itp.), zachowywać (prawa, obyczaje, itp.); ~ado 1.: obserwacja; ~ado 1.: obserwacja, obserwowanie; ~ado 2.: zachowywane (prawa, obyczaju, itp.), prestrzeganie (prawa, obyczaju, itp.); ~aĵo: spostrzeżenie, zapisek z obserwacji; ~anto: obserwator, obserwant, osoba ściśle prestrzegająca prawa, obyczaju, przepisu, itp.; kaŝ~i: podglądać, śledzić, szpiegować; mal~i: nie przestrzegać (prawa, zwyczaju, itp.), nie zachowywać (prawa, zwyczaju, itp.), łamać (prawo, zwyczaj, itp.), naruszać (prawo, zwyczaj, itp.).

portugalaj

~i: observar; ~ado: observação; ~aĵo: observação; kaŝ~i: espionar.

rusaj

~i 1.: наблюдать, следить; ~i 2.: соблюдать, блюсти, следовать (правилам и т.п.); ~o: наблюдение; ~ado 1.: наблюдение; ~ado 2.: соблюдение; ~aĵo: наблюдение (отмеченный факт); ~ulo: наблюдатель; ~anto: наблюдатель; kaŝ~i: следить, шпионить; mal~i: не соблюдать.

tokiponaj

~i: lukin.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:56
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 21:8
4. V. Lutermano: Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006, Monda Asembleo Socia, 2006
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a, p. 260a
6. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 75a, p. 592a
7. Vikipedio, Alfred Wegener, 2011-03-24
8. M. Blahuš: Suneklipsa spektado..., 2006-03-30
9. Pola Radio: Ni invitas al Pollando: Węsiory kaj Czarna Woda, 2010-04-30
10. H. Laine: Frosta nesto, 2010-01-02
11. Vikipedio, Urbain Le Verrier, 2011-04-27

[^Revo] [observ.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/05/28 22:10:09 ]