tradukoj: de en fr hu nl pl pt ro ru sv

*on

I.
Sufikso uzata por derivi numeralojn, el kiuj ĉiu prezentas parton de koncerna nombro supoze dividita en tiom da egalaj partoj, kiomfoje la radiknombro enhavas la unuon:
duono da horoZ; duono de horo; li perdis la duonon de lia havo; duono de ni mortosZ; la du trionoj de naŭ estas ses; centimo estas centono de franko; el multaj milonoj fariĝas milionoj (aro, aliĝi) [1]; sur la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugadoZ.
Rim.: On, se sufikse uzata, almetiĝas nur al numeraloj, sed en „nombrono“ aŭ „komunona“ ne temas pri sufiksa uzo.
II.
Vortero samsignifa:

ono

1.
MAT[2] Frakcio, kies numeratoro estas unu.
2.
MAT[3](evitinde) =divizoro.
3.
(figure) Parto: ―Nu, kiu estas vi? ―De l' fort' mi estas ono | Malbonvolema ĉiam, sed kaŭzant' de bono [4]
4.
MAT (en n-uma prezento de nombro) Ĉiu el la ciferoj en ĝia frakcia parto, konsiderata kune kun ties pozicio: la nombro 1,72 entenas du onojn, nome sep dekonojn kaj du centonojn.
Rim.: Por ĉi tiu nocio troveblas la stranga formo „postfiguro“ en [5]. Por la bazo 10, t.e. por dekumaj frakcioj, eblas nomi tiajn onojn decimaloj.
Rim.: Ĉi tiu senco metafore devenas de ono 1: ja la koncerna pozicio estas nomata laŭ la frakcio, kiun oni ricevas metante 1 en ĝin kaj 0 en ĉiujn aliajn. Notindas, ke ne ekzistas komuna termino, per kiu eblus nomi ĉiujn ciferojn de la entjera parto. Ŝajnas do, ke la termino „ono“ ne estas absolute necesa, kaj ke preferindas klara esprimo de la tipo „frakciparta cifero“.

onigi

1.
Dividi en iun nombron da egalaj partoj. VD:frakciigi
2.
MAT[6] Dividi per entjero.

oneco

La eco havi onojn, do esti neentjera raciono.

onkomo, onpunkto[7]

MATKOMP
Signo (komo aŭ punkto), kiu disigas la ciferojn de la frakcia parto de nombro disde tiuj de ĝia frakcia parto: 0.75 (uson-stile), 0,75 (eŭrop-stile).
Rim.: Kiel montras la ekzemplo, la koncerna signo povas kolizii kun la normalaj interpunkciaj signoj. La usona stilo (t.e. onpunkto) povas montriĝi pli oportuna, kiam oni skribas liston de nombroj apartigitaj per komoj, kiel ekz-e en f(3.14,2.72) . Cetere oni notu, ke la onpunkton aŭ la onkomon neniam sekvas spaceto.
Rim.: Por ĉi tiu senco ofte troviĝas esprimoj de la tipo „decimala komo“ aŭ „punkto“ [8], kiujn malfacilas uzi ekster la kunteksto de dekuma bazo.

tradukoj

anglaj

~o 1.: unit fraction; ~o 4.: decimal digit, decimal; ~komo, ~punkto : radix point.

francaj

on I: -ième (sauf 2 : demi, 3 : tiers et 4 : quart); ~o 1.: fraction primitive; ~o 4.: chiffre après la virgule, décimale; ~komo, ~punkto : virgule de base.

germanaj

on I: -tel; ~o 1.: Stammbruch; ~o 2.: Teiler, Divisor; ~o 3.: Teil, Bruchteil; ~o 4.: Dezimale; ~komo, ~punkto : Basiskomma.

hungaraj

on I: -ed, -ad; ~o 1.: adrész, hányad, törtrész; ~o 2.: osztó; ~o 3.: rész, darab; ~o 4.: tizedesjegy; ~igi: oszt; ~komo, ~punkto : tizedesvessző, tizedespont, radixvessző, radixpont.

nederlandaj

~o 3.: deel; ~o 4.: cijfer na de komma; ~igi: delen; ~komo, ~punkto : decimale komma.

polaj

on I: przyrostek - liczebniki ułamkowe; ~o 1.: ułamek prosty; ~o 2.: podzielnik; ~o 3.: cząstka; ~o 4.: cyfra mantysy, cyfra po przecinku, dziesiętna; ~igi 1.: podzielić (na równe części); ~eco : podzielność; ~komo, ~punkto : koma, przecinek.

portugalaj

on I: sufixo que indica fração.

rumanaj

~o 3.: moleculă, părticică.

rusaj

~o 1.: доля единицы; ~o 3.: доля; ~o 4.: цифра после запятой, десятичная цифра; ~igi 1.: делить поровну; ~eco : дробность; ~komo, ~punkto : запятая.

svedaj

on I: -del.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
4. Goethe, trad. N. Bartelmes: Faŭsto I, 2a eldono. München: Pasing, 1949. P.52
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7, substantive
7. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
8. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~igi 1.:
         Vd adm sub frakciigi. [MB]
       

[^Revo] [on.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.36 2008/12/14 17:30:35 ]