tradukoj: de en es fr hu nl pl ru

*teg/i

*tegi

(tr)
1.
Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio: tegi kusenonB; kanapeto tegita per disŝirita katunoZ; malnovmodaj mebloj tegitaj per blankaj kovrilojB.
2.
Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi: li tegis la murojn interne per oroZ, la pordojn per kuproZ; flavaj terotegitaj dometoj de l' egiptaj kamparanoj B; arĝenta tego de statuoZ; palisandra kanapeto tegita per multekosta damasko Z; skribtablo tegita per verda drapoZ („kovrita per verda drapo“ signifus, ke oni sternis sur la tablon verdan tukon, kiun oni laŭvole povas formeti aŭ surmeti); la domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oroZ.

*tego

Tio, kio tegas 1 aŭ 2: seĝo kun katuna tego; kapkuseno kun tola tegilo (f); la oficiala tego (trompa mieno, masko), per kiu sin kovradis la mastrino, ne defalis de ŝi tuteZ; kusenteg(il)o [1]; kovrilteg(il)o [2]; SIN:tegilo

tegilo

=tego

tegaĵo

1.
Tio, kio tegas 2: tegaĵo de kablo, tubo.
2.
MAT (de subaro) La plej malgranda aro kun la dezirataj ecoj, kiu ĝin inkluzivas.
a)
[3] (konveksa tegaĵo) konveksa surfaco aŭ solido estas konveksa tegaĵo de ĝia rando; la konveksa tegaĵo de subaro konsistas el ĉiuj pezocentroj de ĝiaj elementoj kun pozitivaj koeficientoj.
b)
(lineara tegaĵo) la lineara tegaĵo de subaro konsistas el ĉiuj linearaj kombinaĵoj de ĝiaj elementoj; ĝi estas la submodulo naskita de la koncerna subaro.
c)
[4] (algebra tegaĵo de korpo K en superkorpo K' de ĝi) La aro de ĉiuj algebraj super K elementoj de K': la algebra tegaĵo de K estas algebra superkorpo de ĝi; korpo, kiu egalas al sia algebra tegaĵo, estas algebre fermita.

tradukoj

anglaj

~i 2.: coat; ~i: cover, overlay; ~o: covering, surface, coating; ~ilo: cover, wrapping, coating; ~aĵo 1.: covering, surface, coating; ~aĵo a: convex hull; ~aĵo b: linear closure; ~aĵo c: algebraic closure.

francaj

~i: envelopper, recouvrir; ~aĵo a: enveloppe convexe; ~aĵo b: enveloppe linéaire; ~aĵo c: clôture algébrique, fermeture algébrique.

germanaj

~i: überziehen; ~aĵo a: konvexe Hülle; ~aĵo b: lineare Hülle; ~aĵo c: algebraische Hülle.

hispanaj

~i: recubrir, forrar; ~o: recubrimiento, forro.

hungaraj

~i 1.: behúz ; ~i 2.: bevon ; ~ilo: huzat, bevonat, burkolat; ~aĵo 1.: huzat, bevonat, burkolat; ~aĵo a: konvex burok; ~aĵo b: lineáris burok; ~aĵo c: algebrai lezárt. kusen~(il)o: párnahuzat, vánkoshuzat; kovril~(il)o: takaróhuzat.

nederlandaj

~i: bekleden, overtrekken; ~o: bekleding, overtrek; ~ilo: bekleding, overtrek. kusen~(il)o: sloop; kovril~(il)o: overtrek.

polaj

~i 1.: pokrywać, oblekać, powlekać, obijać; ~i 2.: pokrywać, powlekać, obijać, wylepiać; ~o: powłoczka, obicie, podpinka, pokrycie, podbitka; ~ilo: powłoczka, obicie, podpinka, pokrycie, podbitka; ~aĵo 1.: pokrycie, powłoka, obicie, płaszcz (tech., np. kabla); ~aĵo a: powłoka wypukła; ~aĵo c: domknięcie algebraiczne. kusen~(il)o: poszewka; kovril~(il)o: poszwa, powłoczka.

rusaj

~i 1.: обтягивать, обтянуть (мебель); ~i 2.: покрывать, облицовывать; ~o: чехол, наволочка, облицовка, покрытие, оболочка; ~ilo: чехол, наволочка, облицовка, покрытие, оболочка; ~aĵo 1.: покрытие, оболочка; ~aĵo a: выпуклая оболочка; ~aĵo b: линейная оболочка; ~aĵo c: алгебраическое замыкание.

fontoj

1. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro
2. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §18

administraj notoj

pri teg/i :
  Necesas reverki la derivaĵojn ~o, ~ilo, kiuj ne plu kongruas kun
  ilia difino en PIV. Mi enkondukis ~ajxo laŭ la PIVa difino, sed
  necesas evidentigi la nuancojn inter la tri derivajxoj. [MB]

[^Revo] [teg.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2009/08/08 16:34:32 ]