tradukoj: be cs de en fr it pl ru sk

*apart/a [1]

*aparta

1.TEZ
Malkuna, disigita de, malkomuna: sendi dokumentojn sub aparta koverto; mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo; al ĉiu sanktulo apartan kandelon[2]; ni protestas nur kontraŭ tio, se apartaj (izolaj) personoj volas ŝanĝi EsperantonZ; por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton [3]; amikeco aparte, ofico aparte[4]; en Esperanto la vortoj estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunmetitaj sed uzataj aparteZ; ellerni unu saman akcenton por ĉiuj vortoj estas multe pli facile ol memori por ĉiu vorto apartan akcentonZ; apartlingvaj kaj apartmoraj gentojZ. VD:izolita, unuopa
2.TEZ
Speciala, neordinara: mi legis vian leteron kun aparta intereso; esprimo akceptita en aparta senco. VD:faka, originala, unika
Rim.: Pri sinonimoj vidu sub speciala.

apartaĵo

1.
Aparta rezervata loko: ŝi venis supre en la apartaĵon de la virinojZ.
2.
Karakteriza propraĵo, specialaĵo: tio estas apartaĵo de la slavaj lingvoj.

apartiga

1.
Apartiganta, kapabla apartigi, rilata al apartigo: la apartiga efiko de elektrostatikaj fortoj.
2.TEZ
MAT (p.p. topologia spaco) Tia, ke por ĉiuj du malsamaj punktoj x kaj y ekzistas ĉirkaŭaĵo de x kaj ĉirkaŭaĵo de y sen komuna punkto: provizite per la diskreta topologio, ĉiu spaco estas apartiga; ĉiu metrika spaco estas apartiga.
Rim.: Ekzistas pluraj aliaj difinoj de apartigeco de topologia spaco. La ĉi-supra difino estas laŭ la germana matematikisto Hausdorff, pro kio tiajn apartigajn spacojn oni ankaŭ nomas haŭsdorfaj spacoj. La aŭtoritataj fontoj ne konsentas pri tiu termino. En [5] troveblas „apartigita spaco“ kun sinonimo „separita spaco“ (ankaŭ en [6]). Ni preferas „apartiga“ al „apartigita“, ĉar la spacon oni ne apartigis, sed ĝi mem ja apartigas siajn elementojn unuj de la aliaj. Cetere la neologismo „separi“ kun sia jura signifo estas nek alloga, nek oportuna. En [7] aperas „separebla“ kaj „separita“, sed ĉi-lastan oni tradukas rusen per „сепарабельный“ (nia „apartigebla“). Fine, en [8] oni parolas pri „separaj aroj“ (nocio iom pli forta ol „disaj aroj“, kiu ne rilatas al nia demando).

apartigiTEZ

Disigi, meti en apartan lokon: apartigi la diversajn sencojn de unu vorto; la maro apartigas Anglujon de la kontinento; fari apartigon inter la grajno kaj la pajlo; apartigi la tuberkulozulojn de la ceteraj malsanuloj; la luta dorso (de la statuo) deapartiĝis kiel unu peco [9].

apartigebla

1.
Tia, ke eblas ĝin apartigi.
2.TEZ
MAT (p.p. topologia spaco) Tia, ke ĝi enhavas numereblan ĉie densan subaron: la aro de reeloj estas apartigebla, ĉar ĝi enhavas la ĉie densan aron de racionalaj nombroj.
Rim.: Sinonimo: „separebla“ (en [10] kaj [11]). Vd rimarkon sub apartiga.

aparte de

(prepoziciaĵo)
Malkune, iom distance de, sen rilato kun: la korpo aparte de la spirito estas malviva [12].

tradukoj

anglaj

~a 1.: apart; ~a 2.: particular; ~aĵo 2.: characteristic, pecularity, particularity; ~iga 1.: separative; ~iga 2.: separated; ~igi: separate; ~igebla 2.: separable.

belorusaj

~a 1.: асобны; ~a 2.: асаблівы; ~aĵo 2.: асаблівасьць; ~igi: аддзяляць, адасабляць.

ĉeĥaj

~a: zvláštní.

francaj

~a 1.: distinct, séparé; ~a 2.: particulier, à part, spécial; ~aĵo 2.: particularité; ~iga 2.: séparé; ~igi: séparer, mettre à part; ~igebla 2.: séparable; ~e de: à l'écart de, séparément de.

germanaj

~a: besonder, gesondert; ~aĵo 2.: Besonderheit; ~iga 2.: separiert; ~igi: absondern, trennen; ~igebla 2.: separabel.

italaj

~a: a parte, speciale; ~igi: separare.

polaj

~iga 2.: (przestrzeń) Hausdorffa; ~igebla 2.: (przestrzeń) ośrodkowa.

rusaj

~a 1.: отдельный; ~a 2.: особый; ~aĵo 1.: отделение; ~aĵo 2.: особенность; ~iga 1.: отделяющий, отделительный, сепаративный; ~iga 2.: отделимое (пространство); ~igi: отделять, отделить, обособлять, обособить; ~igebla 1.: отделимый; ~igebla 2.: сепарабельное (пространство).

slovakaj

~a: osobitný; ~aĵo 1.: vyhradené miesto; ~aĵo 2.: zvláštnosť; ~igi: oddeliť.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
6. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §389
7. Daniela Deneva: Esperanta-Bulgara-Rusa Matematika Terminaro
8. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 49
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
10. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
11. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §388
12. La Nova Testamento, De Jakobo 2:26

[^Revo] [apart.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2011/12/30 15:10:09 ]