tradukoj: be de en es fr hu pl pt ru sk

*dens/a

*densa

1.
Tia, ke ĝiaj eroj tre proksimas unu al alia, multnombras en malgranda volumeno: en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [1]; densa nebulo, pluvo, mallumo, solvaĵo, trupo, popolamaso; viaj nigraj densegaj haroj [2]; densfoliaj arboj; dense loĝata lando; vesto dense brodita per oro [3]; la grizeco dense arĝentis liajn harojn.
2.
MAT[4] (p.p. subaro A de topologia spaco, rilate al subaro B de la sama spaco) Tia, ke ĉiu punkto en B estas adhera al A: ĉiu subaro estas densa rilate al si mem; A estas densa rilate al B, se kaj nur se la adheraĵo de A inkluzivas B; subaron densan rilate al la tuta spaco oni nomas ĉie densa.
Rim.: La sama termino aperas ankaŭ en [5], tamen nur alude.
Rim.: Notindas, ke foje oni anstataŭigas „adhera“ per „akumuliĝa“ en la difino, el kio sekvas, ke subaro ne nepre estas densa rilate al si.

denso

1.
=denseco 1
2.
FIZ[6]=volumena maso
3.
FIZ(de substanco) Sendimensia fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de difinita volumeno de la substanco al la maso de sama volumeno da pura akvo (je 4 °C), aŭ da aero (je 0 °C kaj 1 atm), se temas pri gaso: la denso de hidrargo estas 13,6; la denso de oksigeno estas 1,105.
Rim.: Laŭ la ekzemplo de pluraj lingvoj, kiuj identigas „denson“ kun „volumena maso“, eblus nomi tiun ĉi grandon „relativa denso“.

denseco

1.
Eco de tio, kio estas densa.
2.
FIZ[7]=denso 2

densejo

HOR Loko en arbaro, kie arboj kaj arbetoj estas densaj. VD:vepro

densigi

(tr)
Igi densa: densigu la vicojn!

maldensa

Kies eroj malproksimas unu de alia: tro maldensa aero sufokas la homon; maldensaj spikojZ;

maldensiĝi

(ntr)
Reciproke malproksimiĝi, disiĝi, iĝi malmultaj en sama loko: la droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis [8].

probablodenso

MAT[9]
(de hazarda variablo X) Tia reela mezurebla funkcio f, ke por ĉiu borela subaro b la probablo de X-1(b) egalas al la (lebega) integralo de f en b; simb. PX(b) = P(X-1(b)) = ∫bf: se ekzistas probablodenso, la distribua funkcio estas malderivaĵo de ĝi.

tradukoj

anglaj

~a 1.: dense; ~a 2.: dense; probablo~o: probability density. ĉie ~a: everywhere dense.

belorusaj

~a: густы, шчыльны, часты; ~eco: густата, шчыльнасьць ; ~ejo: гушчар; ~igi: ушчыльніць, згусьціць.

francaj

~a 1.: dense, dru, serré, touffu; ~a 2.: dense; ~o 1.: densité; ~o 2.: masse volumique, masse spécifique; ~o 3.: densité; ~eco: densité; ~ejo: broussaille, fourré, endroit touffu; ~igi: densifier, resserrer; mal~a: diffus, lâche (peu serré); mal~iĝi: se déserrer, s'écarter, se raréfier; probablo~o: densité de probabilité. ĉie ~a: partout dense.

germanaj

~a 1.: dicht; ~a 2.: dicht; ~o: Dichte; ~eco: Dichte; ~igi: verdichten; probablo~o: Wahrscheinlichkeitsdichte. ĉie ~a: überall dicht.

hispanaj

~a 1.: denso; ~eco: densidad.

hungaraj

~a: sűrű; ~eco: sűrűség; ~ejo: erdő sűrűje; ~igi: sűrít; probablo~o: valószínűségi sűrűség.

polaj

~a 1.: gęsty; ~a 2.: gęsty ; ~o 2.: gęstość; ~o 3.: gęstość; ~eco: gęstość; ~ejo: gęstwina, gąszcz; ~igi: zagęszczać, kondensować, ścieśniać; mal~a: rzadki; mal~iĝi: rozrzedzać się; probablo~o: gęstość prawdopodobieństwa. ĉie ~a: wszędzie gęsty, gęsty w przestrzeni.

portugalaj

~a 1.: denso.

rusaj

~a 1.: густой, частый, плотный; ~a 2.: плотное (подмножество) ; ~o 1.: плотность; ~o 2.: плотность; ~o 3.: относительная плотность; ~eco 1.: густота, плотность; ~eco 2.: плотность; ~ejo: чаща; ~igi: уплотнить, сгустить, сплотить; mal~a: рыхлый, разреженный; mal~iĝi: разрежаться , разредиться , проредиться , поредеть, разрыхляться , разрыхлиться ; probablo~o: плотность вероятности. ĉie ~a: всюду плотное (подмножество) .

slovakaj

~a: hustý; ~ejo: húština.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 10a
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §73
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
7. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
9. Plena Ilustrita Vortaro, probabla

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi sekvis la francan terminologion, nome:
         volumena maso / denso
      prefere al la pli internacia
         specifa maso = denso / relativa denso
      cxar bazante min nur sur la PIV-oj mi ne trovis la situacion
      klara. Kial identigi "specifa maso" kun "denso" (la vortaro
      sxajnas ne rimarki la sinonimecon)? Kial mankas la termino
      "relativa denso"? Necesas trovi auxtoritatajn fontojn.
      [MB]
    

[^Revo] [dens.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.41 2009/02/19 20:27:38 ]