tradukoj:
be de en es fr hu nl pl pt ru
topologi/o
topologio
- 1.
- [1]
Branĉo de matematiko,
kiu okupiĝas ĉefe pri distanco, kontinueco, limeso,
konverĝo ks.
Rim.:
Historie topologio studis, kiel konserviĝas la ecoj de
geometriaj figuroj dum kontinuaj transformoj. Danke al
la nocio „topologia strukturo“ nun eblas paroli pri
kontinueco ankaŭ en spacoj pli ĝeneralaj ol la metrikaj.
Topologio provizas gravajn ilojn kaj nociojn al aliaj
matematikaj branĉoj, precipe al analitiko.
- 2.
- [2]
(super aro E)
Tia aro T de
subaroj de E, ke
la malplena aro kaj E apartenas al ĝi,
kaj ke ĉiu kunaĵo
de ajna nombro da ĝiaj elementoj kaj ĉiu
komunaĵo de finia nombro
da ĝiaj elementoj apartenas al ĝi:
la elementojn de topologio oni nomas malfermitaj subaroj;
diskreta topologio (konsistanta el ĉiuj
subaroj de E)
[3];
maldiskreta topologio (konsistanta nur el
E kaj la malplena aro)
[4];
topologio difinita per metriko,
per normo,
per aro de duonnormoj;
topologio super E, difinita per aro
A
de subaroj de E (topologio, kies bazon
konsistigas
ĉiuj finiaj komunaĵoj de elementoj en
A∪{∅,E});
topologio super E, difinita per aro de bildigoj al
iu
topologia spaco (topologio, kies bazon konsistigas ĉiuj
inversaj bildoj de malfermita aro per bildigo el la aro).
topologia strukturo;
Specifaj topologioj:
topologio de simpla
konverĝo,
topologio de unuforma
konverĝo,
malforta topologio,
dualmalforta topologio;
Rilataj nocioj:
bazo,
pli fajna;
rilataj subaroj:
malfermita subaro,
fermita subaro,
ĉirkaŭaĵo.
topologia
- 1.
-
Rilata al topologio 1
aŭ al la karakterizaj ecoj,
pri kiuj tiu ĉi fako okupiĝas:
kontinueco estas topologia eco de bildigo.
- 2.
- topologia spaco.
- 3.
-
- a)
-
(p.p. grupo)
Provizita per tia
topologio 2, ke
la bildigo x†y-1 estu
kontinua.
- b)
-
(p.p. ringo)
Provizita per tia
topologio 2, ke
la bildigoj x†(-y) kaj
x∙y estu
kontinuaj.
- c)
-
(p.p. modulo
super topologia ringo)
Provizita per tia
topologio 2, ke
la bildigoj x-y kaj
α∙x estu
kontinuaj.
malforta topologio
-
(super topologia
vektora spaco
E)
La topologio,
difinita per la aro de ĉiuj
kontinuaj
linearaj
formoj super ĝi (alidire:
per
ĝia topologia dualo):
la malforta topologio estas la malplej fajna topologio, kiu igas
kontinuaj la elementojn de la topologia dualo E';
por finidimensia normohava spaco la malforta topologio identas kun
tiu,
difinita per la normo.
Rim.:
Kontraste kun la malforta, oni ofte referencas al la origina
topologio de E nomante ĝin „forta“.
En multaj aplikoj la forta topologio estas difinita per normo.
dualmalforta topologio, *-malforta topologio
-
(super topologia dualo de
E')
La topologio,
difinita per la aro de ĉiuj bildigoj
θx (por
x∈E), kiuj ĵetas elementon
φ de la dualo al φ(x):
la dualmalforta topologio identas kun la topologio de simpla
konverĝo;
la origina topologio de la topologia dualo de normohava spaco estas
pli fajna, ol la dualmalforta.
Rim.:
La naciaj lingvoj ŝajnas heziti, ĉu la stelo simbolanta
dualecon aplikiĝas al „topologio“ aŭ
„malforta“. Ni preferis la duan solvon por eviti, ke
kreiĝu termino „dualtopologio“ sen aparta memstara
senco, krom eble „topologio de la dualo“, kiu estus
problema, ĉar „malforta topologio de la dualo“ kaj
„dualmalforta topologio“ ne nepre identas. Sed necesas agnoski,
ke „dualmalforta“ ne estas kontentiga kunmetaĵo.
topologio de simpla konverĝo
-
(super aro de funkcioj)
Topologio,
rilate al kiu vico de funkcio estas
konverĝa, se kaj nur se ĝi
estas simple konverĝa.
topologio de unuforma konverĝo
-
(super aro de funkcioj al metrika spaco)
Topologio,
difinita per la metriko, kiu difinas distancon inter du funkcioj per
la supremo de la distancoj inter ĝiaj valoroj.
unuforme konverĝa.
[^Revo]
[topolo.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.30 2006/02/15 17:36:09 ]