tradukoj: be de en es fr hu it nl pl pt ru

2ekskluziv/a

ekskluziva

1.
Esceptanta ĉion aŭ ĉiun alian: ekskluziva societo, privilegio, rajto de kopio, superregado de la ĉefaj lingvoj.
2.
Eksterlasanta aŭ formetanta la menciitan aferon aŭ personon: la prezo de la manĝo estas ekskluziva je, de la vino; ambaŭ teorioj ne estas reciproke ekskluzivaj. ANT:inkluziva.

ekskluzive

1.
Esceptante ĉion alian: sin dediĉi ekskluzive al la botaniko; havi sencon ekskluzive aktivanZ; uzi Esperanton ekskluzive por celoj praktikajZ. SIN:nur, unike.
2.
Eksterlasante la menciitan aferon aŭ limon: ni lernis ĝis la 9-a ĉapitro ekskluzive; la bileto validas por 20 tagoj ekskluzive je (de) la dimanĉoj. SIN:ekster, krom.

ekskluzivi

(tr)
Esti ekskluziva de, eksterlasi: la prezo de la manĝo ekskluzivas la vinon; la bileto estas nepre persona kaj ekskluzivas la transdonadon al alia persono. ANT:inkluzivi; VD:enhavi, allasi; SIN:ekskludi; VD:escepti, forigi, kontraŭi, malebligi, malpermesi.

tradukoj

anglaj

~a: exclusive; ~e: exclusively; ~i: exclude.

belorusaj

~a 1.: выключны, эксклюзыўны; ~a 2.: выключаючы; ~e 1.: выключна, эксклюзыўна; ~e 2.: выключаючы; ~i: выключаць.

francaj

~a: exclusif; ~e 1.: exclusivement; ~e 2.: exclu, non compris; ~i: exclure. ~e je (de): à l'exception de.

germanaj

~a 1.: exklusiv; ~a 2.: ausschließlich; ~e 1.: exklusiv; ~e 2.: ausschließlich; ~i: ausschließen, ausnehmen.

hispanaj

~a: exclusivo; ~e 1.: exclusivamente.

hungaraj

~a 1.: kizárólagos, exkluzív; ~a 2.: kizáró; ~e 1.: kizárólag; ~e 2.: nem számítva, kivételével; ~i: kizár.

italaj

~a 2.: escludere (esti + adj.); ~e 1.: esclusivamente; ~e 2.: escluso, non compreso; ~i: escludere, non comprendere.

nederlandaj

~a: exclusief; ~e 1.: uitsluitend; ~i: uitsluiten. ~e je (de): met uitzondering van.

polaj

~a 1.: ekskluzywny; ~a 2.: wyłączny; ~e 1.: ekskluzywnie; ~e 2.: wyłącznie; ~i: wykluczać, wyłączać (np. kogoś poza nawias).

portugalaj

~a 1.: exclusivo; ~i: excluir.

rusaj

~a 1.: исключительный, эксклюзивный; ~a 2.: исключающий; ~e 1.: исключительно, эксклюзивно; ~e 2.: исключительно, исключая, кроме; ~i: исключать.

administraj notoj

pri ~e 2.:
      Ĉi tiu senco kombinas adverbon kaj prepoziciaĵon.
      Indus ilin apartigi por faciligi la tradukojn kaj la referencadon
      (ekz-e la ref rilatas nur al la prepoziciaĵo). [MB]
    
pri ~i:
    Vd diskuton en junio 2001 en la dissendolisto.
    [MB]
  

[^Revo] [eksklu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/01/13 17:30:33 ]